Novaĵoj

Kvin novaj virinoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-14 20:18:31

Okaze de la naskiĝtago de edukado.net kaj de la Zamenhof-tago en 2019 nia redakcio 5 personojn enirigas en la Panteonon. Tri el ili elstaras pro sia instrulaboro ĉe la programo Ekparolu!  , la aliajn du ni elstarigas pro ilia longdaŭra instruagado. La vivresumojn, kiujn la distingitoj mem sendis por la Panteono, vi povas legi, kiam vi klakas al ilia bildo kaj alvenas rekte al ilia prezento ĉe la Panteono. Ni kore gratulas kaj deziras bonan sanon kaj pluan aktivecon al la novaj...

Legi pli...

Membriĝu al ILEI - elŝutu libere IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2019-12-11 12:04:28

Se vi instruas Esperanton aŭ gvidas grupon certe estus interese por vi membriĝi al ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kiu ĵus festis sian 70-jaran datrevenon.  La Ligo klopodas lertigi geinstruistojn kaj subteni instruantojn kaj havas tre bonan kunlaborrilaton kun edukado.net. ILEI havas revuon, kiu nomiĝas IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kiu aperas 4-foje jare, rete aŭ en papera versio. Ekde 25 jaroj ĝin redaktas Jozefo Németh, kaj la numero 2019/4 estas la 100-a de li redaktata. Nun ILEI varbcele kaj libere disvastigas tiun jubilean numeron. ...

Legi pli...

Forpasis Mila van der Horst-Kolińska

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-12-11 10:46:17

Ni informas vin ke la 13an de decembro en maljunuldomo en Hago en sia 93a jaraĝo forpasis konata esperantistino Mila van der Horst-Koli ń ska, la "Patrino de Mazi".  Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin.  En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.  Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van...

Legi pli...

Forpasis la Nepo

Kategorio: Movado; Dato: 2019-10-10 07:25:45

  Kun malfeliĉa koro ni anoncas al la esperantistaro, ke  Ludoviko Kristoforo ZALESKI-ZAMENHOF, la Nepo en sia 95-a jaraĝo forpasis la 9an de oktobro 2019, en Antony, apud Parizo. Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, forpasis la 9an de oktobro 2019 en Parizo) - estis la nepo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Laŭprofesie li estis inĝeniero.  Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri...

Legi pli...

Poznan: Interlingvistika sesio kun instruista trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-09-19 22:13:22

La 7a grupo de interlingvistikaj studentoj atingis sian 3-an jaron en la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). 10 partoprenantoj el 9 landoj (Francio, Rusio, Brazilo, Germanio, Usono, Sud-Koreio, Ĉinio, Hispanio kaj Pollando) povis specialiĝi pri instruado aŭ komunikado dum la sesio inter 14-20-a de septembro 2019. Ĉi-lastan gvidis Ilona Koutny kun temoj pri internacia kaj interkultura komunikado instigante diskutojn en la grupo. Kontribuis al la...

Legi pli...

1 ... 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.