Novaĵoj

Voĉdonu pri la ekzamenperiodoj de 2024

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-11-12 23:12:33


En 2023 en la KER-ekzamenoj de UEA sukcesis 104 ekzameniĝintoj el 31 landoj, inklude Aŭstralion kaj ankaŭ Afrikon. La ekzamenoj okazis parte ĉeeste, parte rete, en ĉiuj niveloj de nia KER-sistemo de B1 ĝis C2.

Fine de la jaro ni povas fieri pri 2754 KER-atestiloj en 82 landoj . 

La KER-Ekzamena Centro de UEA tre baldaŭ devas decidi pri la ekzamena agendo por la jaro 2024. Ni diskonigis enketilon por ekscii la preferojn de la kandidatoj pri la ekzamendatoj kaj manieroj.

Analizante la spertojn de la jaro 2023 ni decidis ne organizi tutmondajn ĉeestajn ekzamenojn, sed por 2024 koncentriĝi je organizado nur de retaj testadoj.

Ĉeestaj (paperaj) ekzamenoj povos okazi nur en du-tri lokoj, en antaŭe petitaj kaj aprobitaj sesioj de grandaj, landaj aŭ internaciaj aranĝoj, sed nur en tiu okazo, se por la koncernaj unuopaj niveloj kuniĝas minimume po 12 kandidatoj. Tio rilatos ankaŭ al la dumkongresaj ekzamenoj.

KER-EC proponas organizi retajn ekzamenojn plej frue ekde majo kaj ne nepre samtempe en ĉiuj niveloj. 

La kandidatoj kaj kursgvidantoj en la enketilo povas voĉdoni laŭ siaj preferoj pri la ekzamendatoj.

La eblaj periodoj estas:

  • majo-junio,
  • aŭgusto en la semajno de UK rete (dehejme) aŭ/kaj ĉeeste en Aruŝo, kaj
  • novembro.

Bonvolu esprimi vian preferon en la reta enketilo ĉe https://edukado.net/ekzamenoj/ker/enketilo

La anonco de la elektitaj ekzamentagoj okazos en januaro 2024. En la monatoj antaŭ la ekzamenoj la retejo edukado.net helpe de la geonkloj de la programo Ekparolu! lanĉos preparsesiojn por la kandidatoj.

Interagaj ekzercoj kaj testoj
Prepare al tiaj ekzameniĝoj estos ekzercado ne nur pri la teknikaj flankoj, sed eblos trapasi en la ekzamena retejo kompletajn provekzamenojn, kio eble helpos al la kandidatoj ankaŭ elekti la ĝustan nivelon.

Por amikigi al la ekzameniĝontoj la retan laborformon, edukado.net ekde la 1a de decembro republikigas multajn el siaj 900 ekzercoj en rete solvebla, interaga versio, kie la uzantoj tuj post la solvo de la taskoj mem povas vidi siajn rezultojn kaj ankaŭ la ĝustajn solvojn de la ekzercoj kaj testoj.

Se vi jam nun scivolas, ni montros al vi unu el tiaj ekzercoj kaj petas vin lasi komenton sub ĝi, por ke ni sciu ĉu la nova ekzercmaniero plaĉas al vi. 

Sukcesan prepariĝon kaj ekzameniĝon deziras al ĉiuj, Katalin Kovats, estro de KER-EC
 

Invito al nia naskiĝtaga festo Al la listo Bonvenon en Torino!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.