Novaĵoj

Bonvenon en Torino!

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-07-29 11:03:41

Hodiaŭ komenciĝos la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio

Sylvain kaj mi, Katalin jam estas surloke kaj prepariĝas al niaj programoj kaj antaŭĝojas renkonti multajn el niaj membroj kaj konatoj.

Ankaŭ ĉi-jare edukado.net aktive partoprenos en la evento. Ni realigos la kutimajn paroligajn kursojn je du niveloj, en kvar tagoj de la kongreso, do atendos komencintojn kaj spertulojn por amuzaj aktivaĵoj. La kursotagoj estos: dimanĉo, lundo, mardo kaj ĵaŭdo. La personoj, kiuj ĉeestos ĉiujn 8 lecionojn de Katalin ricevos atestilon.

La unua programo estos la Movada Foiro, kie ni havos plurajn tablojn: unu por la retejo edukado.net, unu por KER-ekzamenoj kaj unu por Ekparolu!. Speciale ĉe la lasta ni atendas multajn vizitantojn, ĉar ni donos tie informojn al la genevoj kaj geonkloj pri niaj du programoj, organizataj nur por ili: komuna vespermanĝo en picejo sabaton vespere, kiun partoprenos 40 personoj, kaj tuttaga ekskurso al ASTI (29 personoj), organizata de unu el niaj nevoj Roberto Boeris.

Katalin kaj Sylvain havos apartajn programojn ankaŭ en la KLERIGA LUNDO. En la unua bloko Sylvain gvidos grandan grupan klerigan ludon "Cent paŝoj", kiu - pro la maltaŭga amfiteatreca salono - okazos sur la korto! En la dua bloko Katalin okazigos preparsesion por interesiĝantoj aŭ kandidatoj de la KER-ekzamenoj. Lundon vespere fermiĝos la aliĝperiodo por la ekzamenoj de vendredo, al kiuj aliĝis jam ĉ. 40 personoj.

Nia redaktoro ne nur parolos pri la ekzamenoj, sed ankaŭ gvidos la kongresan sesion de KER-ekzamenoj, kiuj okazos mardon kaj ĵaŭdon posttagmeze kaj vendredon dum la tuta tago, skribe kaj parole je kvar niveloj. Jes, kvar, ĉar dum la kongreso denove okazos ekzamenoj je la plej alta nivelo C2, kies materialojn la kunlaborantoj de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC), pretigis kun la helpo kaj kontrolo de la tiucela laborgrupo de la Akademio de Esperanto. La ekzamenon partoprenos pluraj el la komitato de UEA kaj ankaŭ akademiano.

Kune kun LKK ni relanĉas ankaŭ la paroligan aktivadon Pinĉilumado por helpi renkontiĝojn de novaj kaj spertaj parolantoj de nia lingvo. Se vi ankoraŭ ne ekvojaĝis, ne forgesu kunporti ruĝan aŭ verdan vestaĵpinĉilojn, almenaŭ unu por via propra uzo.

Katalin jam nun pardonpetas de tiuj, kiuj ŝatus babili kun ŝi, ĉar povas esti ke vi vidos ŝin kuranta inter du kongresaj salonoj, por okazigi sian sekvan programon kaj ŝi ne haltos. Svingsaluti ĉiam eblos, kompreneble, sed por babiladoj nur tiam estos tempo, kiam ŝi surmetos sian ruĝan pinĉilon. Sube vi vidos, kiuj estas la ĉefaj programoj, kiujn edukado.net okazigos aŭ partoprenos, kie ni esperas renkonti vin.

Bonan vojaĝon kaj belegan kongreson al ĉiuj! Katalin kaj Sylvain 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Voĉdonu pri la ekzamenperiodoj de 2024 Al la listo Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2023

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.