Novaĵoj

Invito al nia naskiĝtaga festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2023-12-01 02:12:51

Okaze de la Zamenhofa tago kaj naskiĝdatreveno (la 22-a!) de edukado.net ni denove organizas retan feston.

Ni invitas la membrojn de la retejo al zoom-kunveno.

Kion vi kunportu? 

Vin mem, kompreneble. Inter la multaj Esperanto-eventoj dediĉu por edukado.net kelkajn minutojn, tio jam estos donaco por ni. 

Se vi povos pretigi mallongan (ĉ. unuminutan) tekston des pli bone, ĉar ni volas pretigi filmon el la salutoj.

La temo povas esti ekzemple unu el la sekvaj:

  • kion donis al vi Esperanto, pro kio vi dankemas al Zamenhof,
  • kiucele, kiom ofte vi uzas edukado.net kaj kiel ĝi helpas vin,
  • kion signifas por vi esti nevo/nevino aŭ onklo/onklino en Ekparolu! ?

Ni ĝojos ricevi ankaŭ gastlibran enskribonsubtendonacon. Bonvolu elekti laŭ viaj ebloj. 

Ĉiuokaze antaŭdankon!

Ni esperas, ke multaj el vi vizitos nin en tiu tago. 

La rendevutempoj estas pluraj:

  • 12h00 - 13h00 UTC 0
  • 18h00 - 19h00 UTC 0
  • 22h00 - 23h00 UTC 0

La ligilo estas ĉiam la sama kaj sen pasvorto:
https://us02web.zoom.us/j/9510683911?omn=89081898429    

aŭ simple klaku al la supra bildo en la indikitaj horoj. 

Sep novaj personoj en la Panteono Al la listo Voĉdonu pri la ekzamenperiodoj de 2024

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.