Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
131 | Kompara studo pri vortfarado de Korea Lingvo kaj EsperantoCitaĵo el al letero de la aŭtoro: "En ĉi tiu tezo ni atentis pri la vortfaradoj de korea lingvo kaj Esperanto. Mi studis pri iliaj karakteroj kaj reciproke malsamaj fenomenoj, per komparado kaj anallizo, kaj klopodis konfirmi la lingvistikajn faktojn kiom produktivaj estas la vortfaradoj de ambaŭ lingvoj. Tie ĉi diakronaj lingvistikaj fenomenoj ne estis menciitaj kaj ankaŭ la ĉindevenaj vortoj uzataj en korea lingvo ne estis traktataj rigardite tiel, ke ili estas en la kategorio de pruntvortoj. Mi estas konvinkita, ke korea lingvo kaj Esperanto havas reciproke similajn morfologiajn strukturojn kaj similajn tipojn de vortfarado, sed Esperanto havas multe pli produktivan vortfaradon. " Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | HO, SONG | 1987 | KR - Sud-Koreujo | 2011-01-24 21:53:46 |
132 | Kompardo de sintaksaj strukturoj en Esperanto kaj en la itala surbaze de tradukaĵoj de hungaraj beletraj verkojLa laboraĵo komenciĝas per lingvotipologia aliro, poste de pli grandaj strukturaj unuoj ĝi iras al pli malgrandaj: vortordo, verbaj rekcioj, problemoj de substantiva sintagmo, pronomoj, determinantoj, negado kaj pasiva strukturo. La konstatojn ilustras ekzemploj el la 3 verkoj. Ofte la verkintino kontentiĝas pri la vicigo de lingvaj faktoj kaj ne konkludas. Estus pli feliĉe eliri ne el la itala sed aŭ el la hungara , aŭ el la Esperanta versio. (IPR 4/1990) Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SIMON, Margit | 1990 | HU - Hungarujo | 2011-09-10 05:34:52 |
133 | Komparo de la morfemaj strukturoj de la slovaka kaj EsperantoKomparo de la gramatikaj strukturoj de la lingvoj slovaka kaj Esperanta. Komparo de la sintakso kaj la morfemoj inter la du lingvoj. La komparo okazas surbaze de la analogioj, ekzemple donitaj kaj konkrete pridiskutitaj en la disertacio. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | KOSECKY, Stanislav | 1981 | SK - Slovakujo | 2010-11-09 21:32:14 |
134 | Komparo de la signifo de la Esperanta verbo fari kun tiuj de la hungaraj verboj TESZ, CSINÁLLingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SÁMSON, László | 1985 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 12:28:35 |
135 | Komparo de paroloj el retorika vidpunktoRetoriko havas longan tradicion en la okcidentaj landoj. En Ĉinio kaj Japanio la tradicioj estas aliaj. Esploristoj atestas pri la observeblaj diferencoj ĉe gestudentoj de diversaj kulturoj. La hejman kulturon la verkistoj aŭ parolantoj kunportas en siajn tekstojn kaj parolojn. La jena studo provas esplori ĉu ekzistas tiaj diferencoj ĉe esperantistaj prelegantoj de diversaj kulturaj tradicioj. La studobjektoj estas elektitaj inter la prelegoj farataj dum la 3-a Nitobe-simpozio en la kadro de la Universala Kongreso en 2004. La elirpunkto per kiu la prelegoj estas studataj estas la retoriko laŭ la greko-romia tradicio. Interlingvistiko | ÅRADSSON, Bengt Olof | 2017 | PL - Pollando | 2017-09-26 08:39:28 |
136 | Komparo inter kelkaj aspektoj de la lingvoj angla kaj Esperanta en la rolo de internacia helplingvoKoncize, klare kaj originale analizita konfronta problemaro prezentita en jenaj ĉapritroj: a/ Enkonduko p.2-10 b/ Fonologiaj aspektoj p. 11-34 c/ Morfologiaj kaj sintaksaj aspektoj p. 35-76 d/ la longvo kiel rimedo de beletra tradukado p/ 84-88 e/ Konkludoj p/ 88-93 f/ Bibliografio p/ 94-117 Interlingvistiko | PALA, Giovanni | 1985 | IT - Italujo | 2011-03-31 20:54:33 |
137 | Komparo studo de Esperanto laŭ la moderna germana lingvoKomparas vortaron, morfologion, vortformadon kaj gramatikon de la du lingvoj. 4% el la vortoj estas germandevenaj, sed 18% rekoneblas far edukita germano( pro germanaj pruntoj el latinidaj lingvoj) Asertas germanlingvan influon ĉe Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | MCQUOWN, Norman | 1936 | US - Usono | 2010-12-08 19:33:19 |
138 | Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugalaKompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo. Interlingvistiko | PASSINI, José | 1978 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:45:09 |
139 | Komputila parolgenero kaj ĝia apliko en la komputila instruado de la hungara lingvo kaj esperantoInformadiko kaj Esperanto Instruado/edukado kaj internacia lingvo | KOUTNY, Ilona | 1990 | HU - Hungarujo | 2010-10-21 07:22:03 |
140 | Komunikado en AfrikoTamtamo. Vestoj. Stratobruoj. Uzo de kiu lingvo, de kiuj lingvoj, en kiuj kuntekstoj. Interlingvistiko | GROSJEAN, Mireille | 2014 | PL - Pollando | 2015-08-15 20:38:34 |