Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo ↑ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
1

Zoologiaj terminoj de la Universala Vortaro

Internacia lingvo kaj scienco

FŐZŐ, Mária1984HU - Hungarujo2011-02-12 17:14:52
2

Web 2.0 kiel ilo en la medio de la uzantoj de la lingvo Esperanto

La laboraĵo estas dediĉita al la uzo de Web 2.0 en la medio de la uzantoj de la planlingvo Esperanto. Surbaze de akirebla literaturo oni eksplikas la fenomenon pri Web 2.0, teknologiojn kiuj estas en ĝi uzataj, folksonomie kaj malfermajn licencojn. Oni alproksimigas la lingvon Esperanto kaj ligitajn kun ĝi organizojn, aranĝojn kaj retpaĝojn kun ecoj de Web 2.0. Inter la plej gravaj celoj de la laboraĵo estis prezenti kiamaniere esperantistoj eluzas la eblecojn kiujn ofertas Web 2.0. La laboraĵo enhavas rezultojn de la esploro farita en aŭgusto 2011 en la formo de interreta enketo.

Informadiko kaj Esperanto

ŻADZIŁKO, Ewa2011PL - Pollando2012-03-29 12:32:19
3

Vortfarado en Esperanto

Enhavo de la disertacio: a) Enkonduko; b) Simpla vortfarado; c) Derivado (analizo de sufiksoj kaj prefiksoj); d) Kunmetado. Modeloj de kunmetado; e) Konkludo

Esperantologio

GADIROVA, Dilara1978RU - Rusujo2010-10-26 20:26:45
4

Vortfarado el la vidpunktoj de hindeŭropa lingvoscienco kaj de esperantologio

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BROSCH, Cyril2008PL - Pollando2010-10-11 11:49:40
5

Volapük, Esperanto, Ido, Interlingue/Occidental, Interlingua - kvin planlingvoj

La verko konsistas el enkonduko, 12 ĉapitroj kaj aneksaĵoj. En apartaj ĉapitroj, mi skizas pri la historio de la planlingvoj, pri diversaj opinioj de lingvistoj rilate al la planlingvo kaj pri la uzataj de mi terminoj. Poste sekvas apartaj ĉapitroj dediĉitaj al la kvin planlingvoj, kiujn mi priskribas.Tiu ĉapitro konsistas el mallonga informo pri la aŭtoro(j), historio de la lingvo kaj movado, sciigoj pri ĝia apliko.Sekvas pli-malpli detala priskribo de la lingvo mem (fonetiko, ortografio, morfologio, sintakso). En la fino troviĝas konkluda ĉapitro.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BÂCEVA, Kremona1986BG - Bulgarujo2010-10-11 20:40:03
6

Vivo kaj verkoj de Istvan Gati (1749-1843)

Temas pri la pazigrafio de Stefano Gati

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

MOLNAR, Agnés1980HU - Hungarujo2010-12-18 19:39:20
7

Vivo kaj laborado de Ábel Barabás

Historio de Esperanto-Movado

PRUNKL, János1984HU - Hungarujo2011-02-12 11:17:19
8

Verkaro kaj literaturaj verkoj de Jean Forge

La verkintino celis prezenti la vivon kaj vivoverkon de unu el la plej interesaj kaj originalaj figuroj de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Tio nur parte sukcesis. Estas pozitivaĵo, ke la laboraĵo baziĝas unuavice sur la studado de la verkoj, sed el tio sekvas mem la negativaĵo: tre malmultaj analizoj kompletigas la priskrbon de la enhavoj de la unuopaj Forge-verkoj. (IPR 4/1990)

Esperanta literaturo

BODNÁR, Éva1989HU - Hungarujo2011-08-01 18:22:06
9

Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj en ekvivalentaj formoj en la hungara

La studo traktas sintagmojn kaj ragadon, Detale ĝi analizas la verban regadon kun multaj ekzemploj kaj alfrontas ilin kun la hungaraj formoj. Ĝi estas bone uzebla valenta vortokolekto.

Esperantologio
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BARCSAY, Zsuzsa1975HU - Hungarujo2010-10-21 07:21:13
10

Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj en ekvivalentaj formoj en la hungara

La studo traktas sintagmojn kaj regadon. Detale ĝi analizas la verban regadon kun multaj ekzemploj kaj alfrontas ilin kun la hungaraj formoj. Ĝi estas bone uzebla valenta vortkolekto.

Esperantologio

BARCSAY, Zsuzsa1975HU - Hungarujo2011-07-22 06:35:45
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.