Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↓
131

Internacia lingvo, libroeldonado, biblioteko

La laboraĵo prezentas historiojn de lingvoprojektoj kreitaj de hungaroj, la historion de Volapuko kaj Esperanto en Hungarujo, prezentas agadon de Pál LENGYEL, Károly FAJSZI, Kálmán KALOCSAY, la kolektaĵon de Karlo FAJSZI, la nunan situacion de konservado de Esperanto-eldonaĵoj

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

MAROSVÖLGYI, Lászlóné2000HU - Hungarujo2011-02-06 13:30:28
132

Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvoj

En la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

BALOGH, Judit1979HU - Hungarujo2011-02-06 13:39:38
133

Historio de la ĉina Esperanto-movado

ne indikita

Historio de Esperanto-Movado

MATSUDA, Haruhi1978JP - Japanujo2011-02-06 13:47:40
134

La Oomoto-movado kaj la radikala naciismo en Japanio

Studo pri la evoluo de Oomoto ekde 1892 ĝis la subpremo en 1935 -kun aparta konsidero al la problemoj de naciismo kaj internaciismo en moderna Japanio. Pluloke menciiĝas la ligoj de Oomoto kun la Esperanto-Movado.

Internacia lingvo kaj religio

LINS, Ulrich1976DE - Germanujo2011-02-06 14:30:26
135

La filizofa lingvo de Kalmár György

Interlingvistiko

PÁVA, József1980HU - Hungarujo2011-02-06 21:05:42
136

Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.

Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo.

Internacia lingvo kaj religio

HENRIKSON, Hans1980SE - Svedujo2011-02-06 21:06:28
137

Analizo de la vortoprovizo de kvar lernolibroj

Vidante, iom time, la evoluon de la internacia lingvo rilate al ĝia vortaro, mi provis difini ĉi-rilate la spiriton de la lingvo kaj mi volis scii ĉu tiun spiriton de la lingvo oni bone transdonas dum instruado. Mi analizis kvar instrulibrojn kaj mi konstatis ke ĝenerale – en la limoj de mia studmaterialo – ne estas klara atento pri tiu aspekto de instruado de la lingvo.

Esperantologio
Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELMOTTE, Alain2005PL - Pollando2011-02-06 22:36:14
138

Propedeŭtiko de la franca lingvo kaj Esperanto

Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MAJERCZAK, Maria1982PL - Pollando2011-02-07 16:05:14
139

La hungara literaturo en Esperanto-traduko

Historia prezento de la temo kun karakterizo de task-elekto de la tradukantoj

Esperanta literaturo

NÉMETH, József1980HU - Hungarujo2011-02-09 07:31:07
140

La apero kaj disvastigxo de ido-movado en Hungario

Skiza historio de Ido, detala historio de la Ido-movado en Hungarujo kaj speciale en departemento VAS [vaŝ], inter la du mondmilitoj

Interlingvistiko

HORVÁTH, S-RINO HOMPASZ, Judit1980HU - Hungarujo2011-02-12 09:54:15
1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.