Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto ↓
111

Komparo studo de Esperanto laŭ la moderna germana lingvo

Komparas vortaron, morfologion, vortformadon kaj gramatikon de la du lingvoj. 4% el la vortoj estas germandevenaj, sed 18% rekoneblas far edukita germano( pro germanaj pruntoj el latinidaj lingvoj) Asertas germanlingvan influon ĉe Esperanto.

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MCQUOWN, Norman1936US - Usono2010-12-08 19:33:19
112

Pri internacia lingvo en la Daŭriga Baza Instruado

Titoloj de la ĉapitroj: a) Antaŭparolo kaj resumo; b) Enkonduko rilate al instruado de fremdaj lingvoj; c) Ekzistanta instruado de modernaj lingvoj; d) Inter-lingvistiko, planlingvo kaj Esperanto; e) Instruado kaj Esperanto; f) Rezistoj kontraŭ Esperanto; g) Kritika analizo de la jam faritaj, ofte nesciencaj pedagogiaj eksperimentoj; h) Renovigoj en instruado; I) Pri atendindaj kaj pri atendendaj elementoj rilate al enkonduko de Esperanto en la lernejoj. Aldonaĵoj: bibliografio 5-paĝa kaj listo de pritraktitaj personoj kaj organizoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

VAN DER MEER, H.G.1984NL - Nederlando2010-12-08 20:07:14
113

Rolo de Esperanto en la internaciisma edukado de altlerneja junularo

En kelkaj urboj en diversaj polaj altlernejoj oni esploris, per speciale preparitaj enketoj, gestudentojn agantajn en Pola Studenta Esperanto-Movado. La celo estis pravigi, ke kono de Esperanto helpas al internacieca (humanisma) edukado, rompas antaŭjuĝojn kaj alproksimigas diversajn naciojn.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

MICHALAK (EDZ. GADACSINÉ), Elzbieta1978PL - Pollando2010-12-08 20:38:43
114

Vivo kaj verkoj de Istvan Gati (1749-1843)

Temas pri la pazigrafio de Stefano Gati

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

MOLNAR, Agnés1980HU - Hungarujo2010-12-18 19:39:20
115

La verkoj de Istvan Gati en la tereno de ĝenerala lingvistiko

Stefano Gati estis hungara protestanta pastoro, kiu verkis kompletan pazigrafion, sed la pazigrafio postrestis nur en manuskripto. En unu el la ĉapitroj de la disertaĵo mi okupiĝis pri la pazigrafio de Gati.

Interlingvistiko

MOLNAR, Agnés1984HU - Hungarujo2010-12-18 19:58:37
116

Kelkaj observoj pri la esprimo de kazoj en Esperanto

En "The Case for Case" C. Fillmore (1968) skribis, ke la nocio de "kazo" estas trovebla, iamaniere, en la fundamenta aŭ baza gramatiko de ĉiuj lingvoj. Oni notas, ke la plej grava malsimileco inter Esperanto kaj la konkurentaj lingvoj (Ido, Novial, ktp.) estas, ke Zamenhof daŭre tenegis sian "akuzativon" kaj la aliaj (inkluzive Jespersen) forpuŝis ĝin. Esperanto vivas, la aliaj ne. Do, tiu kiu volas malkaŝi"universalan gramatikon"devas, inter alie, studi Esperanton.

Esperantologio

MULLARNEY, Maire1984IE - Irlando2010-12-18 20:32:58
117

Analizado de la periodaĵo IPR kaj indeksoj de ĝiaj jarkolektoj 1-25 (1970-1995). (Propra titolo)

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

HORVÁTH, Gabriella1996HU - Hungarujo2010-12-28 15:24:39
118

Baza vortprovizo de Esperanto instrucele

Esperantologio
Interlingvistiko

DÖRR, Friedrich Josef1993HU - Hungarujo2010-12-28 15:51:04
119

La lingvioteorioj de Karolo Piĉ

la lingvaj teorioj de karolo piĉ (resumo en esperanto) 1. karolo piĉ naskiĝis en 1920 en litomiŝlo, ĉeĥoslovakio. tie li vivis kaj tie li mortis en 1995 2. kvankam la nomo de karolo piĉ jam ekaperas en fruaj postmilitaj revuoj (esperantista, esperanto en skotlando, heroldo de esperanto) kaj reaperas en la prestiĝaj la nica literatura revuo kaj norda prismo, piĉ restas nekonata ĝis 1981. en tiu jaro aperas lia romano „la litomiŝla tombejo“. sekvas 2 aliaj romanoj: „la mortsonorilo de chamblay“ 1983 kaj „klaĉejo” 1987. en la samaj jaroj piĉ elpaŝas kiel lirikisto per 2 poemaroj: „angoro“ 1982 kaj „obsedo“ 1984. en 1989 li debutas ankaŭ kiel novelisto per “la bermuda triangulo”. eldoniĝas la interlingvistikaj verkoj: “naturalismo kaj skemismo”, 1987, “la interna vivo de esperanto”, 1995, “urbi et orbi”, 1988, “kritiko kaj recenzistiko”, 1999. aperis alia romano: „ordeno de la verkistoj“, 1997 3. en mia laboraĵo mi celas eltiri la kvintesencon de la piĉa teorio pri la esperanta lingvo kaj lingvaĵo kaj mi kunigos la disajn glosarojn (post ĉiu verko piĉ aldonis abundan glosaron) en unun piĉan glosaron. 4. karolo piĉ mem indikas al ni la kialon de lia lingvistika laboro: “Verkante la tombejon mi gvidis min per neniaj aprioraj lingvistikaj teorioj. Mia sola celo estis havi lingvaĵon, kiu adekvate esprimu tion, kion mi mem volas esprimi. Se fine tamen mi verkis ‚teorian’ postparolon, mi skribis ĝin nur por iel postresumi tion, kion, retre, mi abstrahis el la jam farita teksto.“ 1) 4.1 la evoluo de esperanto laŭ piĉ esperanto estas frukto kaj sintezo de longa, intensa kosmoglotika laboro. esperanto kaj la jaro 1887 signifas kulminon: „Zamenhof sukcesis transmeti la tutan lingvon kun ĉiuj ĝiaj eroj kaj elementoj, ja eĉ kun ĝia tuta gramatiko en vortaron, kiu fariĝis iaspeca universala kodo: Tiamaniere li donis al la lingvo perfektan komputilan aranĝon: kibernete modernan strukturalisman karakteron, kiu daŭre influados la postan evoluon de Esperanto, kaj kiu fine kondukos al ‚principo de retra derivado’.“ 2) laŭ piĉ esperanto estas lingvo komputila. ĝi havas ne nur la buljonan fundamenton, sed eĉ unun internan fundamenton, la kibernetan, kiu estas ankoraŭ pli strikta ol la ekstera, kaj kiu efektive regas la lingvon, same la 15-a regulo, troviĝante en la sistemo, estas laŭ piĉ multe pli konsekvenca ol la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko. laŭ piĉ la evoluo de esperanto konsistas el 4 periodoj: - la primitiva - la parnasa - la ilustrala (ilustralo = plena ilustrita vortaro) - la prematura post la primitiva periodo de la 900-radika lingveto la parnasa periodo komencas riĉigadi la lingvon per novismoj. la novismoj elvokis multajn protestojn. laŭ piĉ oni ne rifuzadis la la novismojn mem sed la nebonajn formojn de tiuj novismoj. dum la verkado de “la litomiŝla tombejo“ piĉ spertas la mankoj kaj bezonoj de esperanto: „Al Esperanto , antaŭ ĉio, mankas profanaj, ĉiutagaj konversaciaj parolelementoj, stilo kaj vortaro. La mizera nivelo de la esperantaj konversacioj estas, cetere, notore konata. Tamen sen taŭgaj, trafaj kaj sukaj terminoj, sen kurtaj kaj koncizaj parolturnoj, sen abundaj kliŝoj kaj diversaj mallongaj vortetoj, ne eblas vivaj babiloj.” 3) laŭ piĉ esperanto montriĝas ege malriĉa kaj senpova ne nur al ĉiu ĉeĥo kaj slavo, sed ankaŭ al ĉiu hispano, anglo, portugalo kaj germano. laŭ piĉ tamen la malriĉeco de esperanto estas parte relativa kaj fiktiva: laŭ piĉ la plena ilustrita vortaro ne estas plena, kaj pro la malpleneco de niaj vortaroj ni ofte inventas la jam inventitan, kaj eltrovas la jam trovitan. multaj “mortnaskitaj” novismoj do ne estas mortnaskitaj sed latente plu ĉeestas. ili rezistas neuzataj ne pro sia netaŭgeco, sed pro sia nekonateco. piĉ volas riĉan lingvon: “Mi deziras fascine riĉan lingvon, en kiu tamen ĉio estus ĉiumomente dismetebla, almetebla, ommetebla kaj rekunmetebla…“ 4) en la „ilustrala“ periodo piv parte registras la tiam aktualan lingvouzon sed laŭ piĉ delogiĝis per: „la antiracia kaj antiesperanta naturalismo. En Esperanto kumuliĝas centoj kaj miloj da imitismaj pseudoradikoj, kuj iom post iom komencas elkreadi ian piĝinan Esperanton, ian okcidentan dialekton, minoran preŭdolingvon profunde fremdan ne nur al la strukturo de Esperanto, sed ankaŭ al ĝia interna spirito.” 5) esperanto staras laŭ piĉ sur la sojlo de sia plej danĝera ekzistoetapo. la prematura periodo estas laŭ piĉ multrilate iom kriza: “La mucida, eksmoda, malmoderna, antiesperanta kaj antiracia naturalismo klopodas korodi la absolutajn fundamentojn de la sola absoluta lingvo de la mondo.” 6) simptomoj de la krizo estas laŭ piĉ: - rompoj de la gramatika sistemo (antifundamentaj duoblaj literoj: finnlando); - leksika necerteco (manuskripto – manoskripto); - ignorado de la dua parto de la 15-a regulo (insurekcio – insurekti – insurgento); - elkreado de paralela lingvo kun neesperantaj pseŭdoprefiksoj kon-, kom-, ko-, (kun!), im-, in-, (en!), eks- (el!) kaj aliaj. - regreso de stilistiko (la lingvaĵo de pluraj lastatempaj dokumentoj estas laŭ piĉ peza kaj rigida: mankas al ĝi la senpera kompreneblo). piĉ vidas danĝeron por la lingvo: „La ĥaoso kaj miŝmaŝo, kiuj enondas Esperanton nun, estas iom disproporciaj kaj troaj.“ 7) sed laŭ piĉ la lingvo ne estas sendefenda: “Ĝi mobilizas diversajn enajn mekanismojn kaj aŭtomatismojn. Kaj ĉefe ĝi funkciigas la duan, kaŝitan, internan kibernetan Fundamenton, fiksitan rekte en ĝia skemo, strukturo kaj naturo…”. 8) unu el liaj ekzemploj estas la piva radiko politiko. sed renkonteblas ankaŭ politologo, politologio. okazas jena reordigo: -la ĝisnuna fazo: politik-o politik-i politik-ist-o -la nova fazo polit-o (komunumo) polit-ik-o polit-ik-i polit-ik-ist-o polit-ism-o polit-ist-o polit-iz-i polit-olog-o polit-olog-io laŭ piĉ la unika komputila aranĝo donas al esperanto fantaziajn eblojn. el la 10-miloj de la hodiaŭaj esperantoradikoj pluraj estas evidentaj pseŭdoradikoj: “Tial, logike, ĉiam pli kaj pli ofte komencas okazi konfliktoj inter la aŭtenta materialo kaj la fremda enportita naturalisma miŝmaŝo.” 9) sed laŭ piĉ la lingvo ne postrestas: “Ĝiaj internaj, kibernetaj fortoj, ĝia dua, ena Fundamento, ĝia komputilismo kaj ŝlosilismo estas sufiĉe potencaj por efiki.” 10) laŭ piĉ la evoluo de esperanto okazas je 3 linioj: - reskemigado - reradikigado - alprenado de novaj elementoj laŭ piĉ jam nun esperanto elmontras iujn trendojn, kiuj ebligas previdi la estontan evoluon, kiu celas antaŭ ĉio al: - preciza terminaro por ĉiuj objektoj de la ĉirkaŭa mondo; - abundo de vastsencaj terminoj laŭeble polisignifaj; - necesa sinonimigo kaj sinonimizo de la vortaroj; - riĉa sistemo afiksa; - abundo da kliŝoj kaj diversaj malgrandaj vortetoj, unusilabaloj (prepozicioj, konjunkcioj, adezinecaj adverboj, interjekcioj); - plua aglutinigo, skemigo kaj raciigo de la sistemo; - maksimuma eluzado de la propraj fontoj kaj provizoj; - diversaj pliprecizigoj kaj korektoj; - ĝenerala koncizigo, malpezigo kaj elastigo de la stilo. laŭ piĉ la rimedoj de la lingva riĉeco estas multaj kaj abundaj. plej grava estas tiurilate la retroderivado. ĝi “prezentas unikan eblon de daŭra, klasika riĉigado de la lingvo el interne, kaj samtempe eĉ por ĝia ĉiam denova reskemigado.” 11) la plej potenca fonto kaj trezoro de la lingva riĉeco de esperanto estas laŭ piĉ tamen ĝia genia afiksa sistemo, kiu ebligas fari miraklojn. piĉ indikas la vojon: esploro de la plej bonaj metodoj por antaŭenigi la lingvon: “malfermado de la fenestroj”. karolo piĉ volas por esperanto pli grandan konkurenckapablon sur la monda lingvomerkato. Karolo piĉ nomas kiel principoj de esperanto: - severa komputilismo (la tuta esperanto konsistas el bazaj, ne plu divideblaj unuoj, kiuj senĉese eniras en la plej buntajn kaj variajn interagojn) - reciproka korespondo: rilato – kodindiko (homo – homoj, malsimila al la ida homo – homi) - absoluta semantismo (esperanto preferas ĉiam nur la ne plu divideblajn semantemojn. tial kosmonaŭto estas kunmetita el kosm’ kaj naŭt’) - variivo de elementoj (la apero de pre nuligas la ĝisnunan preleg-o, el kiu ĝi faras pre-leg-o) 4.6 la interna sistemo de esperanto laŭ piĉ perfekta internacia lingvo devas plenumi kelkajn bazajn postulojn, nome ĝi devas esti maksimume simpla, kaj samtempe maksimume funkcia. “Universallingva gramatiko … devas esti maksimume skemeca, absolute senescepta, standartizita, stereotipa kaj regula. Ĝi devas simili eĉ ne tiom al tradicia gramatiko, kiom precipe al gramatika kodo, al aparta lingva programo tute tia, kiaj estas la programoj, destinitaj por elektronikaj aŭtomatoj. Tia gramtiko mustas plenumi aron da postuloj Jen kelkaj el ili: - Ĝia fonetiko devas konsekvence obei postulon de regula akcento kaj la principon: por unu sono unu litero. Sed tiu principo rekte eldevigas supersignitajn literojn. Samtempe, tute logike, ĝi elkludas la tiel nomatajn duoblajn literojn. - La ĉefaj gramatikaj kategorioj (substantivo, adjektivo, verbo, adverbo) devas porti specialajn kodindikojn: -a, -e, -i, -o. Tio, interalie, havas grandan signifon pure praktikan. - Tamen apartaj kodindikoj devas ekzisti ankaŭ por ĉiuj aliaj gramatikaj rilatoj, ekzemple por tiuj, kiujn Esperanto esprimas per –j, -n, -as, -is, -os, -u kaj aliaj, kio retre, klarigas kial nenia pluralo povas esti sen –j kaj kial ne eblas akuzativo sen –n. - Kompreneble same altgrade kodigita devas esti eĉ la vortfara sistemo, pro tio ke perfekta interlingvo ne estus perfekta sen adekvate riĉa afiksaro, ĉar ab la multeco de afiksoj rekte dependas la nombro de kombinebloj. - Fine, perfekta interlingvo havu eĉ simplan vortaron, konsistantan el ĝenerale konataj protoradikoj, stamoj. Tamen, ĉi tie, la terminon ĝenerale konata oni ne intermiksu kun internacia. Same sub simpla oni ne komprenu malmulta. Ja iam milionradika vortaro povas esti simpla, dum dekmilradika vortaro povas esti terure komplika kaj malsimpla.“ 12) tiurilate piĉ kritikas la neunuecon kaj ambiguecon de piv: „insurekti – insurekcio – insurgento ne estas Esperanto, sed degenerinta, vulgara, piĝina ĵargono. Insurekti – insurekcio – insurgento estas akcepteblaj por francoj. Ili estas neakcepteblaj por la restantaj naŭ dekonoj de la homaro. Ĉar la mondo pli ŝatas la vere internaciajn ekstari – nacia ekstaro – ekstaranoj, ekstaruloj, kiuj respondas ne nur al la latina in-surgo aŭ al la ĉeĥa po-vstati, sed ankaŭ al la germana kaj, vole nevoel, eĉ al la franca! Tamen la plej grava kaj ĉefa kauzo de la ĵus menciita necerteco de PIV estas la nuna evolustadio de Esperanto. Ia pli malpli granda necerteco akompanas ĉiun lingvan naskiĝon, respektive renaskiĝon. Ĝi estas simptomo, ke la lingvo atingis la kulminan stadion de sia prematuriĝo literatura, scienca, artisma kaj lingvistika. PIV estas ‘labila’ iomgrade eĉ labiliga. En la difinita historia momento tamen ĝi ne povis kaj eĉ ne povas esti alia. En la fina stadio de sia nacia renaskiĝo ‘labilaj’ kaj ‘labiligaj’ estis ja eĉ ĉiuj similspecaj vortaroj ĉeĥaj, polaj, serbokroataj kaj aliaj.” 13) laŭ piĉ la plena ilustrita vortaro same kiel la naciaj “inaŭguraj” vortaroj, malfermas ĉiujn pordojn de la infero: “Ĝi ellasas ĉiujn enbotelajn diablojn. Ĝi estas la plej hereza volumo en la ĝisnuna historio de la lingvo, volumo antifundamenta, senpreceda kaj aregula, ia Malfundamento de Esperanto, kaj ĝuste tial, samtempe, eĉ la plej kara kaj fidela libro, libro, kiu estas mejloŝtono. Ĝi enhavas terurajn lingvistikajn blasfemojn. Sed samtempe ĝi entenas eĉ centojn de la plej brilaj sunoj. Ĝi estas ido de lingva naturalismo, profunde fremda kaj kontraŭe al la spirito de la lingvo: Piĝina Ilustrita Vortaro de Esperanto. Tamen per PIV Esperanto faras kvalitan salton antaŭen: PIV promovis kaj propuŝis ĝin, kaj per sia naturalismo ĝi plifortigis kaj antaŭenŝovis ĝuste la skemismajn tendencojn de la lingvo. Plenan Ilustritan Vortaron oni povas kritiki. Oni ne povas rifuzi ĝin.” 14) “…Ilustralo estas instigo kaj inspiro. Ĝi proponas solvojn. Iuj el tiuj solvoj estas evidente neakcepteblaj (duoblaj literoj, ekzemple!), la aliaj kondiĉe akcepteblaj (pseŭdoelementoj), pluraj estas senplue aprobindaj kaj bonvenaj, multaj el ili eĉ malkovroj kaj geniaj. Tre gravegaj estas precipe la Varengjenaj riĉigoj en la sfero de afiksoj, respektive pseŭdoafiksoj.” 15) piĉ opinias piv progresema eĉ alimaniere: “Per sia retroderivado de pseŭdoafiksoj, pseŭdoprepozicioj kaj internaciaj vorteroj ĝi kondukas al plua sistema traserĉado kaj analizado de la ekzistanta esperanta vortostoko kaj al malkovrado de aliaj komunaj elementoj, al kiuj apartenas ekzemple la prefikso pro-, signifanta antaŭen, sed havante eĉ kromsencon antaŭ-, anstataŭ-…” 16) piĉ respektas la laboron de varingjen: “En multaj landoj vortarojn de la PIV-tipo kompilas teamoj de profesiaj specialistoj. Kelkloke la redaktadon prizorgas apartaj Naciaj Lingvaj Institutoj, kiuj estas parto de la koncernaj naciaj Akademioj de Sciencoj. En la programo kutime kunlaboras ankaŭ lingvistikaj fakultatoj de la enlandaj universitatoj. Naciaj lingvoj, almenaŭ la pli grandaj el ili, staras sub daŭra kontrolo de specialaj institucioj. Ĉiu nur iom interesa lingva fenomeno estas tuj registrata kaj science prilaborata tiel, ke ĝi ne forgesiĝu. Malgraŭ tio, ofte, la rezultoj ne estas tro instigaj kaj imponaj. Plurkaze ili eĉ ne toleras la komparon kun PIV, kiu estas kolosa verko de Waringhien kaj de kelkaj dekoj da libervolaj (tamen fake eruditaj kaj alte kompetentaj) kunlaborantoj.“ 17) „…ĝia signifo por Esperanto estas tiom grandiosa, ke verŝajne eĉ Waringhien mem konscias tion nur tre nebule kaj neplene.” 18) ankoraŭ: kion volas piĉ? “…senĉese disvolvi Esperanton! Do ne nur nutri ĝin el ekstere, sed ĉefe kaj precipe eĉ disvolvadi ĝin el interne, ne kulturi ĝin solim eks-tere, ma unuavice ak surtere, eluzante ĝiajn kaŝajn kapablojn, enajn potencialojn, kaj subajn fontojn kaj latentojn.” 19) “La demando ne staras: ‘ĉu novismojn aŭ ne novismojn?’, sed simple nur ‘kiajn entute do novismojn?’” 20) kiu estas piĉ? “…Mi konsideras min skemisto…Mi estas do, se tiel diri, ‘novisto-komputisto’ preta kaj ema akcepti ĉian ajn ‚naturalismon’, tamen nur kondiĉe, ke ĝi senreste kaj senmanke respondos al la kibernetikaj skemoj kaj kodo de Esperanto.” 21) en la aldono troviĝas i.a. recenzoj far karolo piĉ el diversaj gazetoj, tekstekzemploj el la mortsonorilo de chamblay, el klaĉejo kaj el obsedo kaj ĉefe la kompleta glosaro (kunmeto de la glosaroj de ĉiuj eldonitaj verkoj de k.p. – 1535 glosoj) kun detalaj lingvaj klarigoj kaj komentoj.

Interlingvistiko

DÖRR, Friedrich Josef2008SM - San-Marino2010-12-29 15:12:01
120

Esplorado de la geografiaj nomoj en Esperanto. - Provo por unuecigi la toponimion en Esperanto

Specoj de landnomoj en Esperanto, mezuro kaj spcoj de nom-adaptado

Esperantologio

GYARMATHY, Zsolt1975HU - Hungarujo2010-12-30 11:26:28
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.