Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

8.
Jean-Claude Roy (Francujo, Salouël) je 2001-12-15 00:00:00

Karaj geamikoj, nome de la loka grupo Esperanto 80, mi gratulegas pro tia GRAVA laboro kaj ttt-ejo. Tutcerte ofte utilos. Bonan daŭrigon! Sincere via, Jean-Claude

7.
Charles Lebaigue (Belgujo, Mont-Saint-Guibert) je 2001-12-15 00:00:00

Tutkore dankon kaj gratulon pro via gravega laboro!

6.
Sylvain Lelarge (Nederlando) je 2001-12-15 00:00:00

Mi vere ŝatus havi tian TTT-ejon por la instruado de la franca lingvo: bone elpensita, diligente kaj inteligente farita, utila ĉu por rapida orientiĝo, ĉu por specifa serĉo. Gratulon!

5.
Paul Gubbins (Britujo, Congleton) je 2001-12-15 00:00:00

Elstara kaj miaopinie ege utila laboro - gratulon!

4.
Ilona Koutny (Pollando, Poznan) je 2001-12-15 00:00:00

Bonega iniciato, jam delonge necesa. Multe da fortoj por realigi la planitajn taskojn! Ilona

3.
Mark Fettes (Kanado, Vankuvero) je 2001-12-14 00:00:00

Kiel bele, vidi ĉion funkciantan post tiom da laboro! Mi aliĝas al la gratuloj de Radojica.

2.
Miroslav Malovec (Ĉeĥujo, Brno) je 2001-12-14 00:00:00

Gratulon al la nova servo

1.
Radojica Petroviĉ (Serbujo, Ĉaĉak) je 2001-12-08 00:00:00

Ĉu mi ne jam diris: Gratulon kaj dankon al la tuta teamo!

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 79 80 81 82 83 84 85 86 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.