Novaĵoj

Niaj unuaj tagoj en Kopenhago

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-26 22:39:23

Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso. Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro. Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain , Petra kaj Monika ) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni...

Legi pli...

Kunportu pinĉilojn kaj vizitu niajn dumkongresajn aranĝojn!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-16 20:26:21

Ni informas ĉiun kongresumonton ke krom la 4x2 paroligaj kursoj de edukado.net ni denove okazigos renkontiĝon inter la membraro kaj kunlaborantoj de la paĝaro. La programo METIEJO okazos lundon , posttagmeze, post la lingvolecionoj de la paĝaro. Dum tiu programo vi povos ricevi informojn pri la novaj atingaĵoj, faritaj paŝoj, aŭdi raporton pri la financa situacio kaj informiĝi pri la lastaj projekteroj, realigotaj en la sekvaj semajnoj. Krom tio ni prezentos la novan kursejon RITE, el kies studantoj pluraj partoprenos la...

Legi pli...

RITE-hejmtaskoj kaj aliaj filmoj spekteblas

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-25 16:11:20

  Ni informas vin ke aperis novaj eroj en pluraj sekcioj de la paĝaro. Kiel vi scias jam kun pli ol deko da studantoj funkcias RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net). La partoprenantoj diligente laboras, studas la diversajn lecionojn, sukcese ekzameniĝas kaj sendas siajn unuajn hejmtaskojn. Kelkajn el tiuj ni publikigas en la dosierujo kaj filmejo por via komentado kaj riĉiĝo. La unua studento, kiu prezentiĝas ties kun siaj laboraĵoj estas Thomas Larger el Francio...

Legi pli...

KLERIGEJO - nova sekcio en la paĝaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-15 07:44:21

Ni kun ĝojo informas vin pri nova iniciato, kiun gastigas ekde nun edukado.net. Malfermiĝis nova sekcio KLERIGEJO , kie ni planas lanĉi diversajn klerigajn kursojn por ebligi al la membroj de la paĝaro kleriĝi pri esperantologiaj temoj aŭ lerni aliajn aferojn pere de Esperanto. La kursoj estas laŭ diversaj longecoj kaj strukturoj, kelkfoje filmitaj prelegoj, kelkfoje serio de sonmaterialoj, alifoje nur legendaj tekstoj. Kvankam ni planis aperigi kursojn nur ekde septembro, nun ni faris escepton lanĉinte senpagan filmkurseton kun la titolo  Esperanto en Danlando . Espereble ĝi...

Legi pli...

Ni estas 2000-ope!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-08 23:43:54

Mi kun granda ĝojo informas vin ke ni denove ekhavis 2000 registritajn membrojn . Mi skribas DENOVE, ĉar tiun nombron ni atingis jam antaŭ pli ol unu jaro, sed ĉe la ĉi-januara purigado kaj forigo de la delonge neuzitaj kontoj ni perdis ĉ. 500 membrojn. Nun ni denove estas dumilope, kio en si mem estas bela kvanto. Bravo al ni ĉiuj. Ni kore salutas kaj bonvenigas Franz Knöferl el Germanio, nian 2000an membron, al kiu ni baldaŭ sendos librodonacon. ...

Legi pli...

1 ... 88 89 90 91 92 93 94 95 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.