Novaĵoj

Ĉinio: paralelaj ILEI-seminario kaj Esperanto-kursaro

Kategorio: Movado; Dato: 2011-08-08 23:20:12

La 8an de aŭgusto 2011 malfermiĝis la 2-a somera E-kursaro de ILEI-CN en la urbo Tianjin, Chinio. Partoprenis 16 instruistoj kaj 20 gestudentoj el diversaj lokoj, inkluzive de Koreio. S-ro LI Shijun (Esperante: Laŭlum), membro de Akademio de Esperanto, komencis la 1-an lecionon, poste S-ro LIU Baoguo kaj S-rino Natura el Koreio gvidis la kurson. La kurso daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto, samkiel la la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio, okzanta paralele kaj samloke.   Raportis Arko, Sekciestro de ILEI-CN  

Legi pli...

Raporto kun multaj fotoj pri UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-08-02 07:43:34

Ni informas vin ke en la Dosierujo ni aperigis raporton kun multaj fotoj pri la partopreno kaj laboro de edukado.net dum la 96a Universala Kongreso en Kopenhago. Ni invitas vin rigardi la dokumenton, vidi niajn fotojn en la indikita paĝo de Ipernity , skribi pri viaj propraj spertoj en nian Gastlibron kaj sendi pliajn fotojn al la adreso de redaktanto@edukado.net . La raporton vi...

Legi pli...

Jam pli ol 500 ekzamenitoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-31 15:51:22

Dum la 22a sesio de la KER-ekzamenoj, okazigita dum UK en Kopenhago partoprenis 47 kandidatoj el 22 landoj: Aŭstralio, Belgio, Brazilo(5), Bulgario, Danio (6) , Hispanio, Finnlando, Francio (11) , Germanio (3), Grekio, Hungario, Kubo, Litovio, Makedonio, Meksiko (2), Nederlando, Norvegio, Portugalio, Rusio, Sud-Koreio, Svedio (4) kaj Svislando. ( Statistiko )  Per tiu nombro de ekzameniĝintoj ni atingis la magian ciferon 500, pro tio la organizantoj lotumante elektis dum la Internacia Vespero la bonŝancan ekzameniĝinton kiu rericevos sian ekzamenkotizon. La gajninto estas Didier...

Legi pli...

Niaj unuaj tagoj en Kopenhago

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-07-26 22:39:23

Dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago edukado.net multflanke reprezentiĝas per edukaj kaj lingvaj programoj de la kongreso. Jam en la unua vespero, dum la Movada Forio ni partoprenis kun nia stando kaj prezentis plurajn dosierojn kun ekzercoj, disdonis centon da pinĉiloj kaj plurcent flugfolojn pri la agado kaj atingaĵoj de la paĝaro. Dum la semajno nia eta teamo (Katalin Sylvain , Petra kaj Monika ) okazigas paroligajn kursojn je du niveloj entute en 16-horoj, kiujn plurfoje ĉeestis 60-80 personoj. Ni...

Legi pli...

PRIORITATOJ POR LA EDUKADO

Kategorio: Movado; Dato: 2011-07-25 22:02:04

Subkomitato pri Edukado - raporto el Kopenhago Gazetara komuniko por Vikinga Voco, la hejmpaĝo de ILEI kaj aliaj revuoj. La subkomitato de UEA pri edukado kunvenis en la 25a de julio, 2011 en salono Noll, kun 14 partoprenantoj, el kiuj 7 komitatanoj de UEA. La kunsido konstatis la urĝon trovi pliajn kursanojn por la tri-jara postdiploma kursaro pri interlingvistiko en UAM , Poznano, kies aliĝlimo estas la 16a de aŭgusto 2011. Pri instruista trejnado la kunsido proponas komunan apogon...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.