Novaĵoj

MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-08 21:26:42

Ĉu vi konas la retradion Muzaiko?  Se ne, nun estas duobla kialo dum la tuta dimanĉo kaj poste mardo aŭskuslti ĝin. Veronika Poór dum la Itala kongreso - kie ankaŭ ŝi mem trapasis la KER-ekzamenojn - faris intervjuon kun Katalin Kováts pri la ekzamensistemo kaj ties funkciado, celoj, atingaĵoj ktp. La intervjuo, post zorga teknika prilaboro de RIKKER Bálint pretiĝis kaj aŭdeblos en du partoj dimanĉon kaj mardon, en ĉiun trian horon ekde la 0a horo. En la posta tempo ĝin...

Legi pli...

Premio pro universitata agado pri interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-07 15:43:38

  Ilona Koutny, posteulo de prof. Szerdahelyi kaj iama instruisto en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Universitato, Budapeŝto, HU), fondinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Adam Mickiewicz Universitato, Poznano, PL) ekde 13 jaroj, ricevis premion de la rektoro de UAM pro sia plurjara organiza kaj didaktika laboro por la Interlingvistikaj Studoj, tuj post la fino de la starta sesio de la nova interlingvistika grupo (27.09.2011) dum festa kunveno. En julio ŝi estis nomumita profesoro de UAM (de du jaroj ŝi estas ankaŭ estro de la...

Legi pli...

Lerni, spertiĝi kaj postkurse turismi sur Esperanto-Insulo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-10-07 08:20:19

Ni volas atentigi vin pri grava kursaro, okazonta dum unu monato (11a de januaro ĝis la 12a de februaro) en Ĉinio, sur Esperanto-Insulo . Ĉefaj kursoj : INTENSA BAZA KURSO laŭ la BEK-metodo -- Dennis KEEFE, (Usono/Ĉinio) METODIKO -- Instruista trejnado -- doktorino Katalin KOVÁTS, Hungario/Nederlando) Universitataj kursoj ALFRONTI MILITON -- Profesoro Ron GLOSSOP, Usono. ...

Legi pli...

edukado.net estas bonfara fondaĵo - deklaris la nederlanda impostservo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 12:18:47

Ni informas vin ke la Fondaĵo edukado.net ricevis de la nederlanda ŝtato tre pozitivan, kaj valoran oficialan agnoskon pri tio, ke ĝi estas ANBI-organizaĵo, kiu celas la ĝeneralan socian bonfarton. La konsekvenco de tiu agnosko estas, ke 1) donacintoj ekde januaro 2010 sian donacon rajtas subtrahi el sia imposto 2) edukado.net ne bezonos pagi imposton post heredita sumo 3) se edukado.net subtenas nederlandan organizaĵon aŭ privatulon, tiu ne bezonas pagi imposton pri tiu sumo 4) en certaj cirkonstancoj...

Legi pli...

FESTU kun ni - Nia nova paĝaro estas unujara

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 07:52:01

  Nia nova paĝaro estas la 3an de oktobro unujara.  Se vi volas saluti nin, bonvolu lasi ie en la paĝaro spuron pri via vizito, opinion pri iu materialo aŭ simplajn salutvortojn en la  Gastlibro .  Kiel tutnovan parton de la paĝaro ni konsilas al vi trastudi la paĝojn kun detalaj statistikoj .  Por memorigi vin pri la lanĉo, ni proponas al vi spekti la filmeton, faritan...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.