Novaĵoj

Studu filozofion per la AIS-kurso ĉe la Klerigejo de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-15 15:52:27

                                                                                                        Akademio Internacia de la Sciencoj - AIS kaj www.edukado.net anoncan novan retan kurson en la klerigejo de www.edukado.net.  Temas pri Historio de filozofio , verkita de Endre...

Legi pli...

Heidi Goes denove en Azio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-06 10:03:08

Heidi Goes denove ekvojaĝos kaj laboregos en Azio.  Jen ŝia mallonga raporto:    "Jen mi faras la lastajn preparojn por morgaŭ  refoje  forflugi al... Azio. Ne simple al Indonezio ĉi-foje. Mi pasigos preskaŭ 48 horojn en Kuala Lumpur, kie mi vendrede alvenos kaj sabate havos 3-horan enkondukan lecionon por studentoj kaj membroj de Couchsurfing. Sekvatage mi flugos al Makassar, unua halto en Indonezio, kaj post haltoj en Ambon kaj Bali flugos al Orienta Timoro, kie mi restos tutan semajnon. Estas laŭ...

Legi pli...

Ĉu vi havas demandojn?

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-05 09:07:26

Ni estas laborantaj por krei grandan retan ludon por edukado.net. Per la ludo la partoprenantoj kolektos poentojn kaj ĉiumonate kaj fine de la jaro ni premios la gajnintojn. Oni povos respondi tage maksimume tri demandojn kadre de Esperanto, en tri kategorioj: lingvo, kulturo kaj movado. Por fari la ludon pli interesa estos eblo duobligi la poentojn aŭ perdi ĉion de la koncerna tago, do fakte krom la amuziĝo klaj kleriĝo estos riskoj en la RISKO-ludo.  La programistoj jam laboras kaj mi mem estas kompilanta la demandojn. Momente 300 demandoj...

Legi pli...

Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-26 14:57:58

      Intensa 24-hora seminario lige al la kongresa programo kaj kun observeblaj lingvokursoj.  La seminarion gvidos Katalin Kovats kaj organzas ĝin ILEI kaj edukado.net kun aktiva helpo de la Interkultura Centro de Herzberg. La seminario estas parto de la ILEI-konfereco, sekve la partopreno ne estas aparte pagenda.  La programo okazos en 6 blokoj - entute 20 + 4 horoj. Oni laboros ĉefe posttagmeze aŭ­ vespere por ke la...

Legi pli...

Poŝamiko spitis la ĝeneralan fluon

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-02-20 14:55:07

  El la marta numero de ESPERANTO aperis raporto de la Libroservo de UEA pri la furoraĵoj en la jaro 2012 "Same kiel en 2009 kaj 2011, la lingvoekzercilo  Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis la plej furora titolo en la Libroservo de UEA en 2012. Kun 326 ekz. ĝi vendiĝis preskaŭ duoble tiom kiom la KER-ekzamena preparilo Esperanto de nivelo al nivelo (172 ekz.), kaj eĉ pli ol en 2011, kiam 230 ekz. sufiĉis por la...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.