Novaĵoj

Forpasis Profesoro Wim Jansen (NL)

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-02-05 20:22:56

      

La 2an de februaro 2024 forpasis profesoro Wim Jansen, nederlanda esperantisto, lingvisto, (1948-2024), emerita profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

Kolego Jansen ne nur en sia oficperiodo en Amsterdamo, sed ankaŭ poste plurfoje kunlaboris kun nia redaktoro kun la celo kunordigi internaciskale la enkondukon de la fako interlingvistiko en universitatoj diverslande. Nia redaktejo regule ricevis materialojn kaj rajtojn por aperigo de liaj prelegoj, artikoloj kaj studoj.

Wim Jansen plurfoje donacis vortarojn kaj eldonaĵojn al edukado.net, kiujn ni povis pludonaci kiel premiojn aŭ rekompencojn por niaj "geonkloj". Li okupiĝis ne nur pri interlingvistiko kaj Esperanto, sed kiel specialisto de la eŭska lingvo ankaŭ en tiu fako publikigis studojn kaj librojn. Post sia emeritiĝo li agadis retiriĝeme kaj nur malofte entreprenis publikajn elpaŝojn, tamen akceptis invitojn je fakula laboro kaj kun kelkaj el ni li pluflegis personajn  kontaktojn.  

Pro sia modesteco li ne konsentis, ke ni metu lin viva en la Panteonon, vane ni sendis al li plurfoje inviton. Ni esperas, ke nun li kontentus vidi, ke ni tamen enpanteonigis lin por esprimi ankaŭ tiel nian estimon kaj dankon al li por la faritaj laboroj. 

Mi persone kaj nome de la membroj de edukado.net sendas niajn kondolencojn al lia edzino Marisa kaj liaj tri gefiloj kaj genepoj. 

Wim, ripozu en paco! 

Ps. La vivresumon pri la forpasinto kaj lokon por postlasi viajn memorvortojn vi povas trovi ĉe lia prezento en la Panteono.  

Premio La Torre Al la listo Ekparolu! en la jaro 2023

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.