Novaĵoj

Ekparolu! en la jaro 2023

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-01-13 20:17:06

 Ni fiere informas la membraron pri tio, ke nia programo Ekparolu! estas ankoraŭ la plej populara kaj utila parto de nia retejo. 

Ekde ĝia starto en 2016 ĝis la jarfino 2023 niaj geonkloj okazigis 4522 sesiojn.

En tiu ĉi  jaro la genevoj povis ĝui 514-fojojn helpon, ofte multe pli longe ol dum 30 minutoj. 

El la 99 geonkloj ĉi-jare laboris 41 geonkloj, el kiuj 16 donis minimume 12 lecionojn. 

La ĉampiono en 2023 estis Peter Weide (Saliko), kiu renkontis 60 fojojn genevojn. Apartan gratulon kaj dankon al li.

La sekvaj plej diligentaj geonkloj estis Maurizio Giacometto (Rico), Vida Kulikausiene kaj  Manuela Burghelea.

Ni dankas ne nur ilin, sed ankaŭ ĉiujn, kiuj volontule laboris dum la jaro, ekzercigis niajn genevojn en parolado, korektis ilin en prononcado kaj lingvouzo. Pluraj el ili sukcese ekzameniĝis laŭ la KER-sistemo, sed estas plej grave, ke kreiĝis amikecoj. 

Dum la kongreso en Torino ni havis du specialajn Ekparolu!-aranĝojn. En la unua sabato per komuna manĝo en picejo ni malfermis la kongreson. Danke al nia plej diligenta nevo, Roberto Boeris, ankaŭ la ekskursan tagon ni pasigis kune. Roberto invitis kaj ĉiĉeronis nin en sia urbo Asti kaj ties ĉirkaŭaĵo. Gratulojn kaj dankon al li pro la brila organizado kaj neforgesebla tago.

Uzante la dumjarajn donacojn de niaj genevoj la geonkloj tute senpage povis ĝui la veturadon, programojn kaj tagmanĝon kaj por la genevoj ni povis financi la busvojaĝon. Laŭ la opinioj la du aranĝoj estas nepre ripetendaj

Ni bonvenigas spertajn esperantistojn aliĝi al nia teamo kaj helpi paroligi la novajn lernantojn. Post aliĝo kaj enirekzamenoj vi povas eklabori laŭ via plaĉo, en ajna tempo kiom ofte vi havas tempon kaj ricevas peton. 

Kolegoj, klubgvidantoj sendu kuraĝe viajn kursanojn spertiĝi pere de Ekparolu! kaj paroli ankaŭ kun aliaj personoj, ne nur kun sia instruisto. 

Niajn statistikaĵojn vi povas vidi ĉi tie.                    Donace kontribui kaj subteni la programon eblas ĉi tie
 
 
Forpasis Profesoro Wim Jansen (NL) Al la listo Sep novaj personoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.