Novaĵoj

Nia nova projekto: EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-19 13:56:41

Ni informas vin ke en la jaro 2016 edukado.net komencos grandan, novan projekton, kiun ni nomis EKPAROLU!

Celo de la projekto:
• Doni eblon al la ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon, ensociiĝi kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj pluaj ebloj de studoj 
• Vaste eluzi la liberajn fortojn de la movadanoj partopreni en la plua edukado de komencintoj
• Fortigi la lokajn klubojn kaj la movadon

Baza ideo
Ene de edukado.net ni kreos surfacon, kie la du flankoj, nome NEVOJ – (komencintoj) kaj ONKLOJ (speciale trejnitaj esperantistoj) trovas unu la aliajn kaj helpe de skajpa kontaktiĝo pasigas kune parolsesiojn. (Kompreneble sub la nomo ONKLOJ kaj NEVOJ ni komprenas ankaŭ onklinojn kaj nevinojn.)
Ni nombros la sesiojn ambaŭflanke.

La NEVOJ devus anonci sian intencon uzi la servon. Ni akceptos tiujn, kiuj estas je A2-nivelo, aŭ finis la arbon de DUOLINGO, konas la bazon de la gramatiko kaj konas minimume 300 vortojn. Enirinte la programon ili ricevus rajton je 20 (aŭ 30) sesioj de 20 minutoj (decidota) por ekzerci sin en la parolata lingvo.
Ili povos elekti kion ili volas ekzerci: prononcadon, paroladon laŭ difinitaj temoj, aŭ liberan konversacion, ekzerci sin pri konkretaj gramatikaĵoj aŭ korektigi kelkfoje skribaĵojn.

La ONKLOJ estos spertaj esperantistoj, sed ne nepre instruistoj. Ilia tasko estos la paroligo de komencintoj.
La onkloj havu minimume B2-nivelon (prefere kun KER-atestilo). Ili ricevos formadon pri uzo de retprogramoj, ekzemple skajpo.

Edukado.net disponigas mallongan manlibron pri la strukturo kaj ĉefaj reguloj de sukcesa paroliga sesio kaj por ĉiu temo, kiun la nevoj povos elekti ni donos unupaĝan resumon, helpon al la onklo.
La onkloj faros sian agadon senpage, sed la plej aktivaj ricevos premiojn.
Kiam NEVO eniras la reton, li tuj povas lanĉi serĉadon pri paroligeblo, laŭ temo, tempo aŭ serĉi konkretan onklon, aŭ alian laŭ la nacia lingvo, en kiu li volas esti helpata.

Kion ni esperas, kion eblus atingi?
La programo ebligus al ordinaraj esperantistoj, ankaŭ por nevojaĝemaj aŭ malhelpataj finance aŭ fizike en movoj, ke ili partoprenu en la movado, sentu sin utilaj. Ni havas multajn neuzitajn fortojn, kiujn ni povas tiel aktivigi.

Kio farendas nun?
• La multe pli detala priskribo de la projekto jam ekzistas.
• La estraro de la Fondaĵo edukado.net aprobis ĝin, subtenas, kaj komenciĝis traktado kun la programistoj.
• Ni serĉas bonan logotipon kaj trafajn grafikaĵojn por la diversaj partoj de la koncerna programo. (Alvoko disiros baldaŭ).
• Necesas trovi ankaŭ financajn subtenantojn.
• Sed la plej grava afero estas nun, ke paralele kun la programista laboro ni jam enketu pri tio, kiuj pretos esti la unuaj onkloj kaj onklinoj, kiuj pretos kunpensadi, perfektigi kaj poste testi la programon, kaj eventuale helpi en la plua formado de aliaj onkloj.
Interesiĝantoj kontaktu Katalin Kovats, kiu kreos por la geonkloj apartan forumon kaj gvidas ilin en la unuaj paŝoj. 

Gravaj ŝanĝoj en RISKO Al la listo KER-ekzamenoj en 2016

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.