Novaĵoj

Gravaj ŝanĝoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-22 17:42:01

 

Estimataj Riskemuloj,

Mi havas por vi tre gravan novaĵon, nome ni decidis enkonduki grandan ŝanĝon en la ludon.
Ekde nun ni limigas la eblajn ludtagojn kaj tiujn, kiuj atingis tiun nombron de tagoj, ni blokas por unujara ripozo. Ni konservas iliajn rezultojn do, se ili iam gajnis monatan ludon, ili estos listigitaj en la rekordlisto daŭre kun siaj rezultoj, sed post atingo de 1024 ludtagoj ili devos ripozi.

Kial necesis tiu ŝanĝo?

En la ludo momente estas "1401" demandoj. Malgraŭ tio, ke eĉ la plej bonaj ludantoj havas suman procentaĵon de iom pli ol 60 en la bonaj respondoj, dum pli ol mil ludtagoj ili komencas plurfoje rehavi jam konatajn demandojn. Tiel ilia ludo ne plu estas egalŝanca kun la ludo de tiuj, kiuj ludas ne tiom longe kaj havas ĉiam novan demandon. El tiu neegaleco rezultas, ke la ŝanco je bona respondo de la plej ofte ludantoj estas multe pli alta ol tiu de la aliaj. Sekve preskaŭ ne eblas ke iu alia gajnu ol la plej longe ludantoj.
Ni ne havas forton kaj planon enretigi pliajn milojn da demandoj. La aldono de novaj testeroj havas sian ritmon kaj jare eble venos 200-300 novaj eroj.

Mi esperas, ke tiun ŝanĝon vi komprenos kaj la plimulto el vi trovas bona kaj justa.
Ni kompatas tiujn, kiuj tiom fervore ludis, sed ni devas por iom da tempo malhavi ilin.

La enkonduko de tiu nova regulo estis jam en niaj pensoj, sed pro la supre menciita kompato, ni hezitis enkonduki ĝin. Nun, kiel multaj el vi scias el la forumaj diskutoj, ekestis malbela kverelo ĝuste inter la plej sukcesaj ludantoj, kio montris al ni klare, ke por ili la ludo fariĝis pli ol klerigilo. Ĝi iĝis kvereligilo.
Niaj ĉampionoj tro pasiiĝis, jam malsane dependiĝis, kaj ni volas eviti pliajn kverelojn kaj streĉojn.

Kial ĝuste post 1024-taga ludo ni blokos la aliron?
Jes, estintus bone ekzemple post 1000 tagoj fari tion, sed ĉar nun Nicole Else, kiu estos la unua viktimo, estas ĝis nun la plej bona ludanto de la monato januaro, estus vere malhoneste ĝuste tiun serion rompi kaj malhelpi ŝin pluludi en tiu situacio. Ŝi rajtu finludi la monaton, por kio sume ŝi bezonos maksimume 1024 ludtagojn.
Do, la ludo por ŝi kaj por ĉiuj ekde nun paŭzu post tiom da ludtagoj.
Por igi la aferon aŭtomata, ni devas mendi programistan intervenon. Ĝis la realigo de tio, mi mem mane provos administri la aferojn kaj je 10-15 ludtagoj pli frue ol alvenos la paŭzo, mi informos mesaĝe la koncernan ludanton.

Mi esperas, ke vi ĉiuj akceptos la ŝanĝojn.
Se vi havas opinion, tion vi povas esprimi en la koncerna fadeno de nia forumo

Amike, Katalin Kovats, redaktoro

La lerniloj de Stano Marček kun triona rabato Al la listo Nia nova projekto: EKPAROLU!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.