Novaĵoj

La hodiaŭa prelego de H. Tonkin jam aperigita en la sekcio Liberaj Studoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-24 20:46:49

La 24an de novembro 2012 okazis en la Centra Oficejo de UEA, en Roterdamo la 37-a Malferma Tago.

Ĝia honora gasto kaj preleganto estis Humphrey Tonkin (el Usono) kiu kontribuis al la programo per tri eroj.

Liajn du prelegojn nia redaktoro sonregistris kaj la tekstojn ricevis rekte de la preleginto por ilia aperigo en la sekcio Liberaj Studoj. (Dankon, Profesoro Tonkin, pro tiu donaco.) 

Ambaŭ prelegoj troviĝas en la KLERIGEJO - LIBERAJ STUDOJ 

125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun (sonregistraĵo, teksto, diskuto kaj testo) estas en la sekcio Esperanto-movado

Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo (sonregistraĵo de la prelego kaj debato) estas sub la temo: Esperanto-literaturo kaj kulturo

La materialoj estas tre interesaj kaj klerigaj. Ne forgesu testi vian komprenon de la tekstoj pere de nia testo-sistemo, trovebla apud la tekstoj. 

Bonan legadon, aŭskultadon kaj komprenon deziras al vi la redaktoro: Katalin Kováts.

2-a Tutmonda Ekzamensesio Al la listo Svetlana Smetanina turneas en Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.