Novaĵoj

Esperantistaj lingvoinstruistoj serĉatas por labori en Ĉinio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-18 14:19:31

            La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti esperantistoj. Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou  estas profesiaj altlernejoj, kiuj intencas engaĝi instruistojn de la japana, korea   kaj angla lingvoj . La kondiĉoj por kandidatoj de...

Legi pli...

Strategia plano de UEA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-18 13:46:14

UEA starigis komisionon pri strategiaj demandoj, kiu nun konkludis siajn laborojn, kaj prezentis raporton. Kvankam la raporto estas longeta, valoras tralegi ĝin kaj diri vian opinion.  Jen la komenca frazo de la dokumento: "Tiu ĉi dokumento do celas prezenti ĝeneralan kadron por la strategio de UEA, kun la celo stimuli tian kundiskutadon. Por resti konciza kaj facile trarigardebla, ĝi ne multe traktas la praktikajn detalojn, kvankam la Komisiono klare konscias pri la bezono okupiĝi pri ili. Al tio ni planas dediĉi nin en la...

Legi pli...

Ekvojaĝis la KER-Testoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-16 16:48:18

                La 16an de majo ekvojaĝis 19 KER-test-pakaĵoj al Avinjono, Clermond-Ferrand, Limoĝo, Liono, Parizo, La Roche-sur-Yon (Francio), Kalio (Kolombio), Tecamac, Tijuana (Meksiko), Tokio kaj Oosako (Japanio), Senta (Serbio), Riga (Latvio), Moskvo (Rusio), Torino (Italio), Lesjefos (Svedio), Kopenhago (Danio), La Chaux-de Fonds (Svislando). La aliaj 10 pakaĵoj forlasos Hagon en la sekvaj...

Legi pli...

EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-13 20:15:26

Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj. La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14an de junio 2012, 19.00 h en la biblioteko (Ludwigstr. 16, D-80539 München, Germanujo) far...

Legi pli...

Kampanjo por kantigi la eŭropan himnon en Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-09 10:54:13

Eluzante la novan eblon ĉe la Konsilio de Eŭropo, nome ke civitanoj povas prezenti proponon cele al la pliperfektigo de la EU-traktadoj, la Eŭropa Esperanto-Unio faris sian proponon, ke "EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.” Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas laŭ la reguloj loĝi en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.