Novaĵoj

Herzberg dum la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-01 07:40:44

-- Interkultura Centro Herzberg aliĝis al la alvoko por agi, festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj.

EN LA ESPERANTO-CENTRO
ni organizis diskutrondon pri lingvaj demandoj, lingva demokratio kaj prelegon de Peter Zilvar pri minoritataj lingvoj la 26an de septembro en la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

La evento aperis ankaŭ sur la koncerna oficiala hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo en la evento-kalendaro.
http://edl.ecml.at/tabid/1772/EventID/6498/Default.aspx

En la speciala klubkunveno partoprenis klubanoj kaj gastoj devenantaj el eŭropaj kaj aziaj landoj kaj traktis ankaŭ la lernfaciligan rolon de Esperanto, komparante similecojn kaj malsimilecojn de siaj gepatraj kaj lernitaj lingvoj.

EN LA POPOLALTLERNEJO
La Eŭropa Tago de Lingvoj estis ankaŭ la temo dum kurso de Zsófia Kóródy en la Popolaltlernejo (KVHS) en Osterode. La kursanoj de la angla lingvo diskutis pri lingva egalrajteco, pri lingva-kultura diverseco en Eŭropo kaj pri la rolo de Esperanto kiel neŭtrala, supernacia pontolingvo.

EN LA GIMNAZIO
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la gimnazio en Herzberg kun reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg prezentis ekspozicion en la antaŭhalo de la lernejo. Afiŝetoj kun la oficiala slogano de la tago 'Parolu kun mi' en Esperanto kaj en multaj lingvoj, la longa bendo kun la eŭropaj flagetoj kaj la buntaj flagetoj de la eŭropaj landoj memorigas pri la lingva diverseco kaj instigas al divenludo: kiu flago kiun landon reprezentas, en kiu lando kiujn lingvojn oni parolas.

La malfermon de tiu ekspozicieto partoprenis s-ro Bötel, la direktoro de la gimnazio, instruistoj s-ro Koch kaj s-ro Zander kaj nome de ICH/Germana Esperanto-Centro Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.

Per tiuj flagetoj ni salutas ankaŭ niajn Comenius-partnerlernejojn en Hungario kaj Italio.
 Fotoj pri la evento: http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=13696110

Kun koraj salutoj,

Zsofia Korody
kunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg
prezidanto de AGEI
vicprezidanto de ILEI

Trilanda konferenco de instruistoj en la ĉeĥa Břeclav Al la listo Se septembro, tiam Poznanen!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.