Forumo

TemojMovadoAlvoko kontraŭ la vendo de la Centra Oficejo

ALeksK
afiŝita je 2022-02-10 16:54:53

Estimata Leon, ne estas ĉar ĉiam estis deficito en la historio de UEA, ke oni devus daŭrigi tiel. La Asocio ne povos ĉiam travivi kun 100 000 EUR da deficito ĉiujare aŭ ec pli. Multaj homoj ĝojos, se fine UEA elspezos pli da mono por disvastigi Esperanton ol por pagi domkostojn kaj oficistojn, eĉ se esperantistajn. Eble por vi estas normale, ke pli ol 60% el la jara buĝeto estu uzata por pagi salajrojn. Multaj homoj ŝatus, ke estu inversa proporcio.

Leon
afiŝita je 2022-02-10 17:42:54

Estimata Aleks, por organizoj kun tro granda "laborkampo" (la tuta mondo estas la "laborkampo" de UEA) kompare al la membronombro, "deficitoj" estas tute normalaj, kaj neniel estas problemo, se krom monelpreno el la kapitalo ankaŭ alfluas mono al la kapitalo. Kaj ĝuste tio regule okazas: Nur en 2020 UEA ricevis pli ol 389.000 eŭrojn forme de heredaĵoj kaj donacoj. Kaj tiel jam okazas dum jardekoj. Jen kiel evoluas la kapitalo (ĝi ne daŭre malpliiĝas, kiel vi ŝajnas sugesti), sed sendube vi mem konas la ciferojn, mi nur mencias ilin por homoj, kiuj daŭre kredus, ke estus granda financa problemo en UEA: Evoluo de la kapitalo de UEA
Mi riproĉas al la estraro kaj la direktoro, ke vi daŭre kreis la bildon, ke la maldungoj en la Centra Oficejo kaj la vendo de la domo estas necesaj aŭ neevitindaj.
Pli honeste vi estus agintaj, se vi estus dirintaj: Por ni, la estraro, la oficejo kaj la oficistoj ne havas valoron, ni volas senigi UEA-n je ili.
Aŭ se vi estus honeste prezentintaj la financojn de UEA, donante kompletan bildon, do interalie montrante, ke la kapitalo de la Asocio ne estas, nek estis en danĝero. Post honesta prezento de la financoj, vi povintus diri: "Ni volas alimaniere elspezi la monon" kaj povintus ekesti malferma, honesta debato.
Sed tio nun ne okazis.
Vi nur prezentis fabelon de financaj problemoj. Se UEA estus profitdona entrepreno, mi samopinius kun vi, sed UEA ne estas profitdona asocio.
"Multaj homoj ĝojos, se fine UEA elspezos pli da mono por disvastigi Esperanton ol por pagi domkostojn kaj oficistojn, eĉ se esperantistajn. Eble por vi estas normale, ke pli ol 60% el la jara buĝeto estu uzata por pagi salajrojn"
Tiuj salajroj estis uzataj por liveri servojn kaj produktojn al antaj kaj ontaj e-istoj, do ankaŭ tiuj elspezoj kontribuis al la disvastigo de Esperanto. La funkcianta Centra Oficejo kun siaj oficistoj garantiis tiun liveron de servoj kaj produktoj. Nun tiu stabila bazo estas for, detruita. Anstataŭe la mono estos alimaniere uzata por "disvastigi Esperanton" - esprimo tre vaga por "operacio", kies rezultoj preskaŭ ne estas mezureblaj.
Se post kelkaj jaroj UEA estos sukcesinta altigi la membronombron (individuaj membroj) al pli ol 10000, mi elkore gratulos vin, sed nuntempe mi ne estas konvinkita, ke tio okazos. Nun mi nur povas pensi pri la vortoj de Osmo Buller:
"pli gravas, ke post la proponita solvo UEA ne plu havus veran Centran Oficejon. Mi ne povas ne pensi, ke en 1940 nazia bombardado detruis la urbokoron de Roterdamo. Nun simila bato minacas la koron de UEA"

ALeksK
afiŝita je 2022-02-10 22:58:32

Estimata Leon,
UEA ne havas kiel celon havi deficiton, eĉ se ĝi ne estas profitcela organizaĵo. UEA ne havas kiel celon posedi grandan domon, kun malmultaj homoj ene. UEA havas kiel celon disvastigi Esperanton kaj, flanke, liveri servojn. La servojn, kiujn vi memcias, UEA plu liveras ilin, krom unu, sed UEA aldonis multaj novajn servojn en la lastaj jaroj. Sen NB176 plu eblos liveri la servojn kaj eblos liberigi pli da rimedoj por agadoj, por disvastigo de Esperanto, por informado, konsciiigo, kulturo, eksteraj rilatoj, Landa kaj Faka Agado. Ĉu la celo de UEA ne estu tio, liveri servojn kaj agadi por Esperanto? UEA plu laboros al tiuj celoj, eĉ pli.

Cetere, estimata, se vi vere ŝatus UEA, vi daŭre estus membro. Ĉu ne estas strange diskuti pri estonteco de asocio, kun homoj, kiuj ne membras ekde jaroj?! Mi ne imagas francojn diskuti pri la interna poltiko de Nederlando kaj mi imagas eĉ malpli, ke Nederlando atentus pri la sinteno de francoj. Pri estonteco de UEA diskutu la membroj. Kaj decidu la Estraro kaj Komitato.

Mi forgesis aldoni, ke la diskuto fariĝas maldeca. Paroligi mortintojn, paroli pri nazioj... ĉu vere vi volis gajni Godwin poentojn tiom rapide?

Leon
afiŝita je 2022-02-10 23:44:29

"UEA ne havas kiel celon posedi grandan domon, kun malmultaj homoj ene."
Preskaŭ neniu organizo havas kiel ĉefcelon la posedon de granda domo kun malmultaj homoj ene. Kompreneble ne, mia kara Aleks!
Sed kiel mi jam diris, ĉiuj iom prestiĝaj asocioj havas domon, kaj eĉ la iom malpli prestiĝaj. Ofte eĉ lokaj maljunularaj asocioj havas propran domon.
La fakto, ke nuntempe preskaŭ ne plu estas oficistoj en la Centra Oficejo, tio ne estas suprizo, pri tio kulpas vi, la estraro kaj la direktoro, kiu maldungis ilin.
"UEA havas kiel celon disvastigi Esperanton"
Bedaŭrinde la membronombroj ne montras, ke vi multe okupiĝas pri la disvastigon de Esperanto. Tio ne mirigas, konsiderante ke jam kelkajn jarojn vi okupiĝas prefere pri la nuligo de la oficejo.
"La servojn, kiujn vi memcias, UEA plu liveras ilin, krom unu"
Praktike preskaŭ neniu servo UEA plu liveras, de kie vi pensas, venas la jena ideo: ”UEA fariĝos nur ŝildo super agadoj de aliaj” ?
"UEA aldonis multaj novajn servojn en la lastaj jaroj"
Mi ne vere vidis tiujn servojn. Kaj denove, tiuj novaj servoj, kiujn mi ne vere vidas, ne tradukiĝas al (multe) pli bonaj membronombroj.
"Sen NB176 plu eblos liveri la servojn kaj eblos liberigi pli da rimedoj por agadoj, por disvastigo de Esperanto, por informado"
Aŭ eble malaperos multe da mono en senfundan puton? Kiel ekz. 100.000 eŭrojn por nova retpaĝo por UEA, kiu neniam aperis?
Se nur frakcio de tiu mono iris al katalin kaj Edukado.net, tio helpintus multege al ŝi. Aŭ se vi tiel volonte disvastigas Esperanton, kial tiu mono ne iris al ekz. belaj naciaj retpaĝoj, kie oni povus lerni Esperanton?
Krome, io estas tre tre stranga: Unuflanke via estraro garantiis al la Komitato, ke la mono de la vendota domo aldoniĝos al la kapitalo, sed nun VI volas elspezi ĝin..... ĉu vi mem vidas la kontraŭdiron?
"Cetere, estimata, se vi vere ŝatus UEA, vi daŭre estus membro."
Valida demando. Mi esperantiĝis multe pli frue ol vi kaj jam spertis grandajn malagrablaĵojn ene de UEA pro kio mi malmembriĝis. Nun mi revenis kaj emis remembriĝi en UEA, sed mia fido en la nunaj gvidantoj de UEA kaj iliaj planoj plene nuligis tiun emon.
"Mi forgesis aldoni, ke la diskuto fariĝas maldeca. Paroligi mortintojn, paroli pri nazioj..."
Kara Aleks, kie mi paroligis la mortintojn? Nenie. Estas jam malfrue, vi nepre jam estas tro dormema por kompreni, kion vi legas.
Same mi ne "parolis pri nazioj". Mi citis Osmo Buller, kiu komparis la bombardadon de la koro de Rotterdam kun la maniero, kiel tiu malbenita plano vendi la domon, nun trafas la koron de UEA.

ALeksK
afiŝita je 2022-02-11 00:01:49

paroli la mortintojn: mi celas vian aludon pri Simo.
Estas ne tre dece paroli nome de li.
Jes, vi citis la maldecajn vortojn de Osmo Buller pri la bombadoj.
Mi parolis pri la celo disvastigi Esperanton, vi respondas parolante pri la membronombro. Sed mi ne diris, ke la celo de UEA estas plialtigi sian membronombron. Informi homojn ne nepre membrigas ilin.
La vero estas, ke ĉiujare centoj ne realiĝas dum aliaj centoj aliĝas unuan fojon aŭ realiĝas. Granda parto de la aliĝado dependas de la UK.
Pri la laŭdira kontraŭdiro: la mono de la vendo irus al la kapitalo sed la aliaj ŝparoj ebligos elspezi pli por Esperanto kaj ne nur per Esperanto.

Leon
afiŝita je 2022-02-11 00:31:39

Bonvolu iru al via lito, dormu. Viaj okuloj jam ne plu estas malfermitaj.
Mi neniel parolis nome de Simo. Mi nur citis Osmo Buller, kaj ankaŭ tiu ne parolis nome de Simo. Li nur menciis telefonkonversacion kun Simo.
Estas nenio maldeca pri la vortoj de Osmo Buller pri la bombardado de Rotterdam. Osmo Buller estas unu el la plej decaj homoj, kiujn mi konas. Mi estas nederlandano - se io estus maldeca, mi estus la unua por konfirmi tion, sed vi vidas fantomojn - plia signo, ke por vi jam alvenis la tempo enlitiĝi.
"Sed mi ne diris, ke la celo de UEA estas plialtigi sian membronombron. Informi homojn ne nepre membrigas ilin."
Ah bone, vi nun jam volas vendi la domon, ĉar laŭ vi ne estus sufiĉe da mono por informado pri Esperanto. Do, kiam la mono de la domo estos foruzita kaj UEA ne havos pli da membroj - kiel vi ekde tiu momento daŭrigos la disvastigon de Esperanto?
Mi vere ne plu sekvas vin!

ALeksK
afiŝita je 2022-02-11 23:38:35

Estimata Leon, ne nur mi trovis maldecaj la vortojn de Osmo komparantan la bombardon de Roterdamo kaj la planon vendi la oficejan domon. Kaj ne nur mi trovis maldeca la mencion pri laŭdiraj vortoj de Simo, kiu ne plu ĉeestas por konfirmi aŭ malkonfirmi.
La projekto vendi la domon estas parto de pli ampleksa plano por resanigi la financojn de la Asocio, kiun vi delonge ne plu membras, por igi ĝin pli daŭripova kaj pli kapabla entrepreni projektojn por Esperanto. Do por igi ĝin pli agadorientita, ne nur servoproviza.
Tamen la eventuala vendo ne signifas rezigni pri la servoj. Kiel mi klarigis, UEA daŭre ofertos ilin.

Leon
afiŝita je 2022-02-12 00:04:11

Aleks,
Moroj, kio estas deca aŭ maldeca, estas subjektiva afero. Vi rajtas je via opinio. Eble vi ankaŭ nomus min maldeca, ĉar mi estas geja... ĉiukaze, vi komprenas, tiu dec/maldecludeto ridigas min.
Ĉiukaze, la vortoj de komitatano kaj eksa, longtempa ĝenerala direktoro Osmo Buller estas tre veraj. Vendo de la domo kaj nuligo de la Centra Oficejo trafas la koron de UEA.
Mi jam iom pli longe ol vi estas Esperantisto, mi ne volas esti aroganta, sed mi jam vidis iom pli ol vi en nia "kara" movado. Vi estas peono en la ludo - bedaŭrinde vi ne vidas tion. Iam vi komprenos, sed tiam jam estos tro malfrue, la granda damaĝo apenaŭ plu riparebla.
Rigardu nur la peticion, 70 jam - tiuj homoj reprezentas grandan parton de la E-movado. Inter ili estas kaj membroj kaj nemembroj de UEA.
Ĉar vi parolas pri financa "daŭripoveco" -ŝajne ŝatvorto de la estraro, mi donos belan citaĵon de François Hounsounou el Facebook:
"mi ekdubas pri la solvo per la vendo de la domo,kiu konstruadigxis antaux pluraj jaroj. Cxu ne estas detruo de la heredajxo ? La sama problemo revenos post pluraj generacioj. Kion ili vendos? Se la unuaj generacioj vendis,kion la nuna vendos? Estus plibone trovi tauxgan solvon ,kiu dauxros kaj ne tiu kiu solvos la nunan problemon neforgesante la estontecon."
Cetere, saman rimarkon, kiel vi mem povas scii, faris en la komitata retpoŝtlisto la komitanano por Aŭstralio.
"Tamen la eventuala vendo ne signifas rezigni pri la servoj. Kiel mi klarigis, UEA daŭre ofertos ilin."
Ne plu UEA, aliaj. Kaj jam plurfoje montriĝis en la ekzisto de la Asocio, ke se ne propraj oficistoj okupiĝas pri tiuj servoj, ilia kvalito povas suferi, ili povas treege malfruiĝi aŭ eĉ tute malaperi.

ALeksK
afiŝita je 2022-02-12 07:50:00

Estimata Leon,
mi esperas, ke vi konscias, ke via petskribo havas neniun valoron.
    Unue multaj el la subskribantoj tute ne estas membroj kaj do havas neniun legitimecon doni sian opinion.
      Due en la Asocio decidoj faras la Estraro aŭ Komitato, ne la membroj. La Estraro tamen donis al ili la eblecon debati pri la afero, kaj la opinioj estis miksitaj, eĉ plimulte favoraj al la vendo. Ne estas juste nombri nur la kontraŭantojn.
        Trie la petskribo valoras neniom se la homoj simple subskribas sen donaci la necesan monon por vivteni la domon. Estas tre facile diri: « mi kontraŭas, sed pri la mona flanko prifajfas mi, estas via problemo. » Ne tiel funkcias la aferoj en nia mondo bedaŭrinde.

        La servoj daŭre estos ofertataj: revuo, kongresoj, libroservo. Al plej multaj homoj ne gravas kiu sendas la librojn aŭ respondas la retpoŝtojn, tiom longe, ke la servoj estas plenumataj altkvalite. UEA ne signifas « oficisto X » aŭ Y aŭ Z, aŭ estrarano A, B aŭ C.
        UEA ne estas iu nomo de oficisto aŭ de estrarano, UEA estas pli ol tio.

        Leon
        afiŝita je 2022-02-12 14:19:24

        > mi esperas, ke vi konscias, ke via petskribo havas neniun valoron.
        Certe. Mil eŭrojn ĝi ne alportos al mi. Male, por vi, la vendo valoros multe pli, ĉu ne?
        Vi respondas laŭ ŝablonoj. Opinioj de la membraro klare ne gravas por la nuna UEA-estraro.
        Mia petskribo almenaŭ montras, ke granda parto de la esperantistaro estas kontraŭ la vendo de Centra Oficejo-domo.
        "Unue multaj el la subskribantoj tute ne estas membroj kaj do havas neniun legitimecon doni sian opinion."
        Vi tute ne konas la nomojn de la subskribintoj, do via aserto estas tute senbaza. Mi ne scias pri via lando, sed en Nederlando ĉiu havas la rajton subskribi petskribon.
        "Due en la Asocio decidoj faras la Estraro aŭ Komitato, ne la membroj"
        Ne ripetu, jam tute klaras al mi, ke ne gravas la membroj.
        "La Estraro tamen donis al ili la eblecon debati"
        Jes, la rezulto: nur manpleno da publikaj subtenantoj por la vendo: Tiu informo troviĝas fine de tiu ĉi artikolo en Libera Folio:
        La komitato decidas pri la vendo de la CO
        "Trie la petskribo valoras neniom se la homoj simple subskribas sen donaci la necesan monon por vivteni la domon."
        Ĝis antaŭ kelkaj jaroj, mono neniam estis problemo. Subite en la nederlanda gazeto Trouw aperis artikolo kun la titolo Bankroto minacas la E-movadon .
        Nederlandaj gazetoj ne kutimas atenti Esperanton - tiu damaĝanta artikolo -tristege- klare venis laŭ iniciato de homoj en la movado mem, kiel parto de plano "necesigi" la vendon.
        La vero estas, ke neniam estis urĝa kialo kruele ĵeti la oficistojn surstraten kaj vendi la domon.
        "Al plej multaj homoj ne gravas kiu sendas la librojn aŭ respondas la retpoŝtojn"
        Vi ripetigas min: Propra oficejo de UEA povas garantii daŭran liveron de servoj. Tiu garantio ne ekzistas, se UEA dependas de eksteruloj.

         Aldoni novan mesaĝon

        Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
        Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.