Forumo

TemojPri ĉio ceteraKiel fartas niaj japanaj samidenoj?

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-15 13:49:42

La tria raporto
La 14an de marto

Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio (100 kilomerojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega tertremo.

Kio okazis al la nuklea centralo? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita radioaktiveco estas malalta jene:
1000 mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi unu jaron senprobleme.
1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis ĉi-foje.
2400 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.
4000 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel vomado.
200000 mikro-Sievert: homoj povas morti.

Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel eviti polenalergion aŭ gripon!
Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi Ĵinzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun, do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmulte da kvanto elĵetita el tiu forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin, la popolanoj!

Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn. Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludata kaj ni havis luman vesperon.

Laŭ Televido jen estas la nuna sitaucio pri la urboj kaj vilaĝoj damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:
1. Mortintoj: 1834
2. Malaperintoj: 15000
3. Rifuĝintoj: 450000
Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo en malumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj, sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.
Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.

En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.
Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio. Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.

Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon al Japanio. Ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ Francio kaj Rusio.
Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.
HORI JASUO

 JPG Alkroĉita dosiero: 11070_1300197583.jpg

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-16 13:08:53

Faro sendis al mi nomojn de kontaktitaj japanaj esperantistoj[11:53:30] Faro(Tsukuru): Kontaktitaj estas jenaj gesamideanoj
en la gubernioj de orienta Tohoku ;

Gotou hitosi
Hirayama tomohiro
Hisinuma naoko
Imaizumi hisanori
Itagaki akiko (?)
Itou hiroko
Iwabuti(?) aiko
Kamata takesi
Kikuti setuko
Matumoto takasi
Matumoto aiko
Nakayama sinzi
Ookosi keizi
Ookubo sin'iti
Ookubo yukiko
Oota sigeko
Saitou tume
Saitou yukimiti
Sanpei keiko
Sasaki rituko
Satou atuko
Satou reiko
Simoyama tosikatu
Siroiwa emiko (?)
Siroiwa mio (?)
Sugino eizi
Sugimoto ryo (?)
Takahasi tyuzi
Takahasi akihiro (?)
Takada (?) ???
Tezuka atuko
Tezuka takasi
Tezuka sanae
Yazaki youko
se vi volas aŭskulti novaĵojn pri Jaoanujo vizitu mian paĝon.
http://viki-amo-paco-senco2.ipernity.com

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-17 18:45:12

http://youtu.be/PckteF5p_2k
rigardu tion kiom da multe Kroatio amas kaj kompatas Japanujon

 DOC Alkroĉita dosiero: 11070_1300387512.doc

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-17 19:37:54

La 16an de marto
Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en
la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia
domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne
funkcias. Mankas benzino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi
vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de
mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj
ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.
Hodiaŭ matene en mia gubernio multe ventis. En la Toohoku-regiono multe
neĝis! Kiel malvarme kaj solece ili pasigis la nokton! Mi ne povis ne plori.
Hodiaŭ vespere ni planis havi estraran kunsidon de Kantoo-Esperanto-Ligo
en Tokio, sed ni nuligis ĝin, ĉar la trafika servo ne estas normala. Jam
multaj kunvenoj estas simile nuligitaj: La 12an kaj la 13an en mia gubernio
okazus la tutlanda edukada kunveno, en kiu mi partoprenus, sed oni nuligis
ĝin. Tutlandaj kaj internaciaj konkursoj de teniso, golfo, maratono, skiado
ktp., kiuj okazus en la lasta semajnfino, estis nuligitaj. Baldaŭ komenciĝos
la profesia basbalkonkurso ĝis aŭtuno, sed ĉar unu teamo havas sian bazon en
la urbo Sendai trafita de la tragedio kaj ĝia basbalejo estis difektita, oni
decidis prokrastigi la komenciĝon. En la venonta semajno komenciĝos Tutlanda
basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj, kaj la okazigon aŭ prokrastigon
oni decidos baldaŭ. Partopreni en ĝi kiel reprezentantoj el la gubernioj
estas granda revo kaj honoro de lernantaj basbalistoj, tial se oni nuligus
la okazigon, tio estus granda ŝoko kaj malespero por tiuj.
Marto estas monato por kursofinaj ceremonioj, sed oni ne povas okazigi
tiun ceremonion en multaj urboj. En televido mi foje vidas jam preparitajn
ornamojn por tiu ceremonio en la granda salono de lernejo, kiun oni nun uzas
kiel rifuĝejon. Laŭ ĵurnalo Asahi, en mezlernejo en la urbo Kurihara, oni
okazigis la ceremonion. Tiuj kursofinantoj jam en 2008 spertis grandan
tertremon, kaj ĉi-foje denove tiun tragedion. Sugaŭara Ŝun, unu el la
kursofinintoj, diris kun larmoj: “Mi pensis, ke ni ne havos la ceremonion.
Ĉiuj suferas multe, do des pli kuraĝe mi paŝos antaŭen kun espero”.
Kaj samtempe tiuj nuligoj donas grandan damaĝon al la ekonomio. En februaro
nove ekfunkciis Ŝinkansen (rapida trajno) de Tokio al la urbo Aomori
situanta ĉe la pinto de la Honŝuu-insulo, sed nun pro la tertremo tiu linio
ne funkcias. Oni multe atendis turistojn, precipe en la sezono de sakuro,
sed multaj homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja etoso. Certe sekvos bankrotoj
de hoteloj kaj maldungoj. Damaĝo de la tertremo estos ne kalkuleble granda
por nia ekonomio.
Kiel oni traktas kadavrojn? En Japanio nuntempe preskaŭ ĉiuj mortintoj
estas kremaciitaj, sed en tiu ĉi kriza situacio tio ne eblas, tial la
ministro de bonfarto decidis specialan regulon, por ke oni povu enterigi
tiujn mortintojn sen permeso de la urba aŭ vilaĝa estro, sed nur kun
mortatesto de kuracisto. Kiam oni ne povos identigi kadavron, oni fotos ĝin,
konservos ĝiajn harojn kaj enterigos ĝin. Estas malĝoje, ke multaj homoj
finas sian vivon tiamaniere.
Temas pri la reaktoroj, la situacio estas preskaŭ sama kiel hieraŭ. Oni
planis malvarmigi la reaktorojn, ĵetante akvon el helikopteroj, sed anticipa
mezurado de radioaktiveco sur tiuj trovis ĝin tro forta, ke oni ĉesis
plenumi tiun projekton.
Laŭ la veterprognozo ankaŭ morgaŭ estos tre malvarme kaj neĝos en la
norda parto. (Hori Jasuo) letero sendita de unu Kroata esperantistino

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2011-03-17 20:02:46

Ekrigardu ĉi tion Katalin: http://www.ipernity.com/blog/takinulo/315377

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-21 13:32:39

Sent: Monday, March 21, 2011 6:47 AM
To: landa agado
Cc: jei-estraro
Subject: Re: (landa agado) informo de JEI

Karaj Claude, Barbara, Maritza kaj listanoj,

Koran dankon pro la kuraghigaj vortoj al ni.
Hierau okazis la estrara kaj konsiliana kunsido de
Japana Esperanto-Instituto, en kiu ni pridiskutis kaj
decidis laborplanon kaj bugheton por la jaro 2011
(aprilo 2011- marto 2012), por ke la dokumentoj
atingu koncernan ministerion antau la fino de marto,
oficiala limdato. Ni ankau diskutis kiel subteni la
membrojn en la damaghita regiono kaj lanchis
volontulan teamon por trakti la aferon. Daure restas
nekontakteblaj 2 el 47 membroj en la regiono.

Amike salutas,
Syozi Keiko
Ghenerala Fako de JEI
www.jei.or.jp/hp/esp.htm

Sent: Saturday, March 19, 2011 10:30 PM
Subject: Re: (landa agado) informo de JEI

Kara Syozi Keiko,

bonvolu trandoni al via estraro kaj konsilantaro niajn bondezirojn kaj
solidaremon okaze de via kunsido. Estas ja admirinda via klopodo havi
kontaktojn kun la membraro kaj klopodi aktivigi vian organizon, kiu ja
modele aligxas al la helpa agado por mildigi iun eblan damagxon inter la
japanaj esperantistoj, dankon pro viaj informoj al tiu cxi listo kaj de
cxiuj aliaj individuoj kiuj tion faris kaj faras,

kun espero pri baldauxa rekuperigxo al vi kaj al la tuta japana popolo,

amike

Maritza

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-22 20:58:12

La 19an de marto

Vivo antaŭa,
fore en mia memor’,
fariĝis kvazaŭ
Utopio belega
en forega montaro.
その前を思い起こせば遥かなる桃源郷にいた気持ちする

Ni havas forton por venki malfacilojn,
Ni havas forton ŝanĝi malfeliĉojn en feliĉojn,
tial ĉar en nia koro ĉiam fontas “Espero”.

Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi skribis du leterojn, unu al esperantistino en la gubernio Iŭate por kuraĝigi ŝin kaj unu al mia eksa studentino por gratuli ŝin pro ŝia edniziĝo. Mi skribis tiujn leterojn per peniko kaj tradicia inko, do mi profitis tiun okazon por kaligrafii kuraĝigajn vortojn. Mi sendis ĝin al kelkaj esperantistoj en Toohoku-regiono perrete.
Tuj poste el unu el ili venis retmesaĝo, ke ŝi translokiĝis ĉe sia bofratino en mia gubernio Gunma. Ŝi loĝis en la gubernio Fukuŝima, mia najbara gubernio, kie estas tiu nuklea centralo, tamen ne tiel proksime de ĝi. Ŝi veturis per aŭtomobilo 6 horojn kun siaj edzo kaj du katoj. Kiam ŝi venis al mia gubernio, kie tute ne troviĝas neĝo, ŝi sentis sin tre trankvila. Mi surpriziĝis pro tiu mesaĝo, sciante, ke fukuŝima-anoj, kiuj loĝas eĉ ne proksime de la centralo, jam estas teruritaj pro radioaktiveco.
La oficfunkcio de urbeto Hutaba, kiu situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo, kune kun 1100 loĝantoj translokiĝis al la gubernio Saitama. Jam aliaj 5800 loĝas ekster tiu zono. La devizo de tiu ĉi urbo estas “Per atomenergio la urbo Hutaba esperu brilan estontecon”. Translokiĝintaj urbanoj ekloĝis en la koridoroj en Saitama-Areno, tamen tia vivo estas tro danĝera por maljunaj loĝantoj.
Pri la operaco al la nukleaj reaktoroj:
La fajrobrigado el Tokio elpumpis 60 tunojn da akvo al la 3a centralo matene. Posttagmeze ĝi faros la samon dum 7 horoj. La defendkorpuso faros la samon al la 4a centralo. Pro tiuj klopodoj la temperaturo de la surfacoj fariĝis ĉirkaŭ 100-grada, tial oni konstatas, ke tiu operaco stabiligis la centralon.
En la tereno de la centralo oni riparas elektran sistemon por revivigi malvarmigan funkcion de la centraloj. Por tio oni plialtigis la limon de la permesita kvanto de radioaktiveco al tieaj laboristoj de 100 al 150 mili-Siebert por ke oni povu laborigi ilin pli longe.
Je 18:56 okazis granda tertremo (Magnitudo 6,1). Mia domo tiel multe skuis, ke mi ŝovis min al pli sekura loko. Tri pupoj falis. Mi loĝas en tiu domo jam de 40 jaroj, sed antaŭ la granda tertremo neniam falis aĵoj el la bretoj.

Jene estas statistiko pri la damaĝoj:
Mortintoj: 7320
Malaperintoj: 11370
Rompitaj vojoj: 1353
Rompitaj pontoj: 48
Rompita digo: 1
Rompitaj reloj: 4
Terfaloj: 120
Rompiĝoj de akvo-servo: 1,08 milionoj da familioj

Komenciĝis konstruado de 8800 provizoraj domoj en la gubernio Iŭate.
Raporto de Hori Yasuo

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-22 20:59:51

La 20an de marto

Hodiau okazis estrara kunsido de Japana Esperanto-Instituto en Tokio kaj dum la tago mi sidis en la oficejo, do mi ne havas multajn informojn por rakonti.
La trajnservo ĉe mia urbo ne funkciis, do frumatene mi iris al pli granda urbo, biciklante 30 minutojn. Dume mi vidis multajn aŭtomobilojn viciĝi por benzino. Sur la ŝildo de la benzinstacio estis skribita “Elĉerpita” por benzino kaj petrolo.
La trajnservo al Tokio estis tre bonorda krom unu afero: 4 minutoj da malfruiĝo. Certe tiu malfruiĝo tute ne estas grava por ĉiuj pasaĝeroj, sed la konduktoro ripetis pardonpeton ĉe ĉiu stacio. La japana socio estas tia, kaj eĉ en tia preciza socio okazis nuklea akcidento.

Hodiaŭ mi prezentos al vi retmesaĝon de esperantistino loĝanta en la urbo Tagaĵoo damaĝita de la cunamo.
Ĉiun tagon mi viciĝas antaŭ la vendejoj por aĉeti magran kvanton da varoj. Hodiaŭ mi povis aĉeti ĉe la ĵus refunkciinta vendejo pli multe ol mi antaŭsupozis. Mia edzo, prezidanto de la mastrumada organizo de nia apartamentaro, strebas por refunkciigi servojn de elektro kaj akvo.
Nia apartamentaro staras sur la forta bazo en la monteto, do preskaŭ ne vundiĝis. En nia urbo Tagaĵoo fluas rivero kaj estas granda diferenco pri la damaĝo inter la du flankoj de tiu rivero. Ni apartenas al la nedamaĝita flanko kaj loĝas sur la monteto, do nokte mi vidas la malluman distrikton detruitan de la cunamo, kaj mi havas eĉ peksenton.
Mia filino, kiu laboras en la oficejo por helpi ĉinajn trejnatojn, estas tre okupita. Ŝi devas zorgi pri tiuj, kiuj volas reveni hejmen laŭ la admono de la ĉina registaro, kaj helpi izolitajn en la trejnejo apud la monto Kurikoma.
Ŝi ĉagreniĝas pro la morto de sia amikino en la cunamo. Krome la patrino de tiu amikino malaperis. La familianoj petas, ke oni ne kremaciu ŝian amikinon ĝis la patrino estos retrovita, sed tiel multe da homoj mortis, ke oni ne akceptos tiun peton. Tio pli ĉagrenas mian filinon.
La unua mesaĝo al mia filino estis de s-ro Senecal en Francio. Li demandis ŝin pri la situacio de esperantistoj en la gubernio Mijagi, sed pro ŝia okupiteco kaj malboniĝo de komunikada situacio la kontakto interrompiĝis.

Kiam mi revenis hejmen, vidiĝis la bela plena luno. Ĉu ĝi vidas la suferantojn? Ĉu ili vidas tiun belan lunon? Malgraŭ la granda katastrofo, printempo paŝon post paŝo maturiĝas kun belaj floroj de umeo. Baldaŭ venos novaĵo pri ekfloro de sakuro en la suda insulo.
Raporto de Hori Yasuo

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-22 21:01:43

La 21an de marto
Hodiaŭ estas la tago por japanoj viziti sian familian tombon, tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj.
En la printempa pluveto diletantoj en kabuko (japana tradicia dramo) ŝatas promeni sen ombrelo, sed ĉu tion nunaj diletantoj povas fari? Nova demando en la nuklea epoko.

Ĉu diletantoj
povas dande promeni
en printempa pluv’?
Malfacila elekto
en la nuklea epok’.
春雨に濡れていけるか風流人昔になかったつらい選択

Jen mesaĝo de esperantistino en la urbo Sendaji:
En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.
Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unu la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.
Parencoj de mia alia najbaro ankoraŭ ne estas trovitaj el la maro de la urbo Rikuzentakada. Tiu najbaro naskiĝis kaj kreskis ĉe la marbordo, do li parolis al mi pri sia sperto pri la granda Cunamo de Ĉilio, kiu atakis la urbon en 1960. La ĉi-foja estis multe pli granda ol ĝi. Li ankoraŭ ne povas viziti la urbon pro manko de benzino por sia aŭtomobilo.

Laŭ iu mesaĝo el Belgio, oni komencis raporti, ke la nukleaj reaktoroj nun estas sub kontrolo, sed tio estas tute ne prava. Kiam oni ne uzas nukleajn bastonojn, oni konservas tiujn en akvo por malvarmigi tiujn, sed nun konstanta akvoliverado haltis pro la damaĝo al la elektra sistemo. Pro tio nun oni daŭre elpumpas akvon al tiuj akvujoj en la reaktoroj, sed tio estas provizora rimedo kaj nur dum iom da tempo efikas. Por solvi la problemon, oni devas refunkciigi elektran sistemon, tiel ke oni povu liveri akvon konstante al la reaktoroj kaj al la konservejo. Por tio oni strebas multe sed ankoraŭ ne sukcesis, ĉar multaj aparatoj estas difektitaj de la cunamo kaj de elpumtita sala akvo. Tial la registaro ne estas optimisma pro eventualaj maloportunaj okazoj.

Menciindaj aferoj hodiaŭ:
1. Oni uzos tankojn por balai la terenon de la nukleaj centraloj plena de radioaktivaj detruitaĵoj. Tiuj tankoj havas kontraŭradioaktivan povon. Unuan fojon oni uzas tankojn por praktika utilo.
2. Unu el la fajrobrigadanoj, kiuj okupiĝis pri la elpumpado al la nuklea reaktoro, konfesis en la intervjuo, ke kiam li sendis retmesaĝon al sia edzino pri sia ordonita, danĝera devo, lia edzino unufraze respondis “Vi fariĝu savanto de Japanio”.
3. Kelkajn specoj de legomo kiel spinaco en kelkaj gubernioj inkluzive de mia gubernio oni trovis malpurigitaj per pli multa kvanto de radioaktiveco ol la normo. La registaro malpermesis la guberniojn porti tiujn sur merkaton.
4. La registaro preparos 1000 biliardojn da enoj por la kompenso al la damaĝoj kaŭzitaj de la nukleaj centraloj. La elektra kompanio Tokio havas ĉefan respondecon pri tio, sed en la grandskala akcidento ankaŭ la registaro devas dividi la kompenson. Mi opinias, ke la kompanio bankrotos aŭ devos bankroti, preninte sur sin la respondecon de tiu grava akcidento.

Hodiaŭ vizitis nin juna malajziano, kiu lernis Esperanton en mia urbo kaj nun laboras en la gubernio Kanagaŭa. Malgraŭ malpurigita Japanio, li ne revenas hejmen. Post la vespermanĝo mi regalis lin per nekutimaj muzikiloj, kiujn mi kolektis en diversaj landoj. Dum la pasintaj tagoj ni vivis malĝoje, sed hodiaŭ mi havis tre gajan vesperon.
Raporto de Hori Yasuo

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-22 21:03:27

La 22an de marto
Hodiaŭ estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝaĵoj.
Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri esperplenaj aferoj.
1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
2. La rapidtrajnlinio “Ŝinkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis. Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj gubernioj.
3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de vindaĵoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn tagnokte.
4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por morgaŭ.
5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere. Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj, do estas grave konsoli ilin.
6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis, tamen ve! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la puto-posedantoj diris: “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas, ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi reciproke.
8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.

Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaĵoj.
1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn konstruataĵojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo en la centralojn.

Jen estas malbonaj novaĵoj.
1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas forĵeti radioaktivece malpurigitajn produktaĵojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas dolorige al ili forĵeti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore 80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj gubernioj estas ŝokitaj pro tiu novaĵo. Mi rememoras la usonan eksperimenton de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pcifika Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.

En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj mortis. Laŭ la hodiaŭa novaĵo, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6 ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande.
Post ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi: “La naturo tiom malmulte de sia riĉeco donis al japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn minacojn: tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de vulkanoj. Nur tiun ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”.
Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege. Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉaĵojn el la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.

Raporto de Hori Yosuo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.