Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↑ | |
---|---|---|---|---|---|
131 | Apliko de komputilo en la procedo de instruado/lernadoLa laboraĵo analizas la praktikaj elprovon de la instrumateriolo de K.Kisfaludy en klasĉambro. Ĝi prezentas la efikon de la programoj ĉe la gelernantoj, la postan instruadon, baziĝantan sur ĝi, ĝi montras la avantaĝojn kaj malavantaĝojn (ekz.neŝanĝeblo de tekstoj) de la programoj. Mankas tamen sistema traktado kaj proponoj por eviti la erarojn aŭ por alitipaj programoj. (Internacia Pedagogia Revuo 4/ 1990) Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BARTHA, Emma | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-29 06:16:21 |
132 | Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj EsperantoLa aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BAK, Giuan | 1991 | KP - Nord-Koreujo | 2011-07-28 08:34:58 |
133 | Problemoj de la internacia lingva komunikado tra la jarcentoj"La diplomitino en la unua parto faras superrigardon pri la solvo de internacia komunikado de la antikva tempo ĝis la 17-a jarcento. Poste ŝi analizas la ideojn de Descartes 'dekart) kaj Leibniz (lajbnic) kaj ties influon al la projektoj pri artefarita lingvo ĝis la 19-a jarcento. Kaj fine Ampova analizas la du realigitajn lingvojn Volapuko kaj Esperanto. Pli detale ŝi priskribas la strukturon de Esperanto kaj argumentas la kaŭzojn, kiuj certigas al ĝi utiligon pli ol jarcenton". (Rumjana Lazarova: recenzo en Bulgara Esperantisto, n° 12/1990) Alia | AMPOVA, EDZINO VASILEVA, Ivanka | 1990 | BG - Bulgarujo | 2011-07-25 06:46:56 |
134 | Verba regado kun prepozicio en Esperanto kaj en ekvivalentaj formoj en la hungaraLa studo traktas sintagmojn kaj regadon. Detale ĝi analizas la verban regadon kun multaj ekzemploj kaj alfrontas ilin kun la hungaraj formoj. Ĝi estas bone uzebla valenta vortkolekto. Esperantologio | BARCSAY, Zsuzsa | 1975 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:35:45 |
135 | Esploro de la Esperanto leksiko (konsidere de la eŭropaj lingvoj)"La verkinto deziras pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto per la esploro de leksiko de la gimnaziaj lernolibroj. La tem-elekto estas tre aktuala en la epoko, kiam post la unuaeco de la rusa lingvo en la hungaraj lernejoj Esperanto figuras inter la unue elekteblaj lingvoj. Li skizas la rolon de Esperanto en la fremdlingva instruado en Hungario. La detala komparo de la leksiko de fremdlingvaj lernolibroj kun tiu de Szerdahelyi disponigas utilan materialon por kolegoj, kiuj volas instrui fremdajn lingvojn baziĝante sur Esperanto . Balla pruvas per propraj statistikaj esploroj la fundamentigan rolon de Esperanto ankaŭ por la grek-latin-denena vortprovizo de aliaj studobjektoj. Etimologiaj analizoj kompletigas la komparan liston. La studo estas bone strukturita kaj klara." (Internacia Pedagogia Revuo 4/1990, p.15, Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits) Esperantologio | BALLA, Karoly | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-07-22 06:08:16 |
136 | Pri sudmaraj lingvojNe temas pri verko rilate al Esperanto, sed pri ĝenerala lingvistika verko skribata en Esperanto. Interlingvistiko | ASAI, Erin | 1984 | JP - Japanujo | 2011-07-16 20:43:48 |
137 | Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando. Internacia lingvo kaj socipolitiko | DONNAY, Françoise | 1988 | BE - Belgujo | 2011-07-16 20:42:45 |
138 | Slavaj elementoj en Esperanto (Surbaze de la Zamenhofa tradukaĵo de Revizoro (Gogol)Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | ĈOROKALO, Bosiljka | 1973 | HU - Hungarujo | 2011-07-16 10:46:01 |
139 | Hilbert Spaces en IntuicioLa aŭtoro montras, ke "liniareco kaj neseparebleco ŝajnas esti nekunhaveblaj en intuicio". Alia | AŜVINIKUMAR, Tom | 1966 | NL - Nederlando | 2011-07-16 10:44:01 |
140 | Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto. Alia | DE SMEDT, Petro | 1981 | BE - Belgujo | 2011-07-14 07:06:26 |