Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto ↓ | |
---|---|---|---|---|---|
321 | Rakonto de 2 Ligoj: Esperanto kaj la Ligo de Nacioj 1914-1922Historio de Esperanto-Movado | SURMON, Tyron | 2020 | GB - Britujo | 2020-03-19 16:19:12 |
322 | Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de ZamenhofPrecipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio. Historio de Esperanto-Movado | NUKINA, Yositaka | 1958 | JP - Japanujo | 2020-06-20 16:55:56 |
323 | La semantika kampo de la verbo "teni" kompare kun ĝiaj hungara kaj franca ekvivalentojInterlingvistiko | PÁVA, Jozsef | 1985 | HU - Hungarujo | 2020-06-20 16:57:01 |
324 | Gramatika progreso en tri lernolibroj de EsperantoPor prepari rekomendon, kiuj gramatikaj konceptoj estu instruataj en Esperanto en kiu vicordo, tri konataj Esperanto-lernolibroj estas analizitaj pri la gramatika progreso. Estas la "Baza Cseh-kurso", la germana versio "Esperanto - direkt" de la lernolibro de Stano Marček kaj la libro "Esperanto por lernejaj klasoj" de Josias Barboza. Do, celo de ĉi tiu laboraĵo estas respondi la demandon, en kiu vicordo kaj kiamaniere la tri lernolibroj de Esperanto instruas la gramatikaĵojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | HECKING, Matthias | 2020 | PL - Pollando | 2020-10-20 18:49:42 |
325 | Libereco allasata al ne-denaskuloj : studo pri la Esperanta "landnoma problemo"La aŭtoro argumentas, ke la "landnoma problemo" de Esperanto, ofte rigardata kiel "konfuzo" fare de la esperantistoj mem, estas fakte provo de kreado de la lingva normo sen la tradicio de denaskula komunumo kaj povas esti ekzemplodona por la internacia komunikado ekzemple pere de la angla katenita de la tradicio de denaskaj parolantoj. Interlingvistiko | USUI, Hiroyuki | 2001 | JP - Japanujo | 2021-05-10 06:01:14 |
326 | La Esperanto-movado: ekzemplo de kolektiva lingva higienado por pli justa ordo komunikaLa aŭtorino analizas la Esperanto-movadon kiel specon de agadoj por "Verbal Hygiene" (lingvo-higienado), koncepto proponata de la brita socilingvistino Deborah Cameron, Internacia lingvo kaj socipolitiko | YOSHIDA, Naoko | 1997 | GB - Britujo | 2021-05-10 06:56:56 |
327 | Studo pri la tajvana Esperanto-movado sub la regado de JapanioHistorio de Esperanto-Movado | LI, Bichhin | 2016 | JP - Japanujo | 2021-05-10 07:13:49 |
328 | Teoria konsidero pri lingvaj rajtojEn la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado. Alia | FUKUCHI, Toshio | 1999 | JP - Japanujo | 2021-05-13 13:14:05 |
329 | Direkto de la lingva egaleco en la epoko de tutmondiĝoLa aŭtoro komparas la ideojn de la mond-angla kun tiuj de Zamenhof favore al la dua. Internacia lingvo kaj socipolitiko | KITAGAWA, Hisasi | 2000 | JP - Japanujo | 2021-05-13 21:05:35 |
330 | Analizo de EsperantoEn konvencia komputila lingva analizo, lingvoj tradicie estas esprimataj en formalaj gramatikoj kaj analizitaj per algoritmoj LR (k) aŭ LL (k). Tamen la grandeco, komplekseco kaj ambiguecoj de naturlingva prilaborado faras ĉi tiujn ilojn maltaŭgaj por naturlingva prilaborado (NLP). En ĉi tiu tezo oni esploras kiom taŭgas ĉi tiuj iloj por esprimi kaj analizi Esperanton. Oni prezentas ankaŭ morfologian analizilon por Esperanto kiel sintaksa analizilo.[El la resumo de la diplomlaboraĵo] Informadiko kaj Esperanto | AASGAARD, Bente Christine | 2006 | NO - Norvegujo | 2021-08-20 17:25:36 |