Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro ↓ Lando  Lasta redakto 
211

Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj Esperanto

La aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

BAK, Giuan1991KP - Nord-Koreujo2011-07-28 08:34:58
212

La penso kaj la agado de Edmond Privat(1889-1962). Kontribuo al la historio de la politikaj ideoj en Svislando

Publikisto kaj verkisto, amiko de Romain Roland kaj de Gandhi, Edmond Privat (1889-1962) samtempe ilustris la spiriton de Ĝenevo kaj de Svislando kaj atestis veran universalismon. Pioniro de Esperanto, de la Ligo de Nacioj kaj de la universalismaj movadoj tuj post la mondmilito 1945, li estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj superpasis la reduktantan etnocentrismon, sed tamen profunde konscia pri la ekzempla valoro de la svisa eksperimento. Lia kontribuo al la publika romando vivo estis grava, karakterizita per la fondo de Radio-Genève (1925), per multnombraj konferencoj kaj per lia atestado kiel okupanto de la angla katedro ĉe la Universitato de Neuchatel. Pro la komunisma refluo kaj la reapero de naciismoj, lia problemaro direktita al la demando de la popolaj rajtoj retrovas renovigitan aktualecon. (La aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

FARROKH, Mahammad1991CH - Svislando2011-09-03 00:22:32
213

Kontrastaj ekzamenoj de kampoteorioj en la hungara kaj Esperanto per la komparo de sinonimoj de la vorto "dio"

"La diplomlaboraĵo provas plenumi kontrastan sintaksan analizon per la komparo de signifostrukturoj de la hungara vorto "isten" kaj la Esperanto vorto "dio", krome kolekti la sinonimojn de ambaŭ vortoj kaj ekzameni ilin. Ŝi utiligas la rezultojn de kampoteorioj, unuavice tiun de Jost Trier. La ĉefa merito de la laboraĵo estas, ke ĝi baziĝas sur riĉa materialo: ne nur vortaroj, leksikonoj estas analizataj, sed ankaŭ el la Biblio-tradukaĵoj ŝi kolektis materialojn. Sed la prilaboro estas malforta, la vidpunktoj de la analizoj estas eventualaj kaj teorie malcertaj". (D-rino Barcsay)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

MÉZES, Gyöngyl1992HU - Hungarujo2011-09-09 06:12:51
214

Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukado

Informadiko kaj Esperanto

NUTAKOR, Mawust Edwin1992FR - Francujo2011-11-16 07:29:13
215

Etnografio de la komunikado en socia ekzolingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-Fonds

En la Esperanto-Kulturcentro de La Chaux-de Fonds, personoj de la tuta mondo venas por lerni Esperanton kaj por renkontiĝi. Tie la socia rolo de la Internacia Lingvo montriĝas ĉefa, ĉar Esperanto estas same komunikilo kaj enven-faktoro en la grupo. Tra analizo de iafoje plurlingvaj konversacioj la aŭtorino aperigas-krom lingvajn regulojn-la sintenajn regulojn, kiuj stariĝas inter la vizitantoj de la Centro. (la aŭtorino)

Alia

PAPALOÏZOS, Lilli1992CH - Svislando2011-11-16 08:38:23
216

Naturaj lingvoj kaj artefaritaj lingvoj. La sintakso de la angla kaj tiu de Esperanto.

Esperanto kompare al la aliaj artefaritaj lingvoj kaj ĝiaj fonologio, morfologio, sintakso. Sintaksaj karakterizoj de la angla lingvo. Kompara ekzameno de anglaj kaj Esperantaj tekstoj laŭ:-vorta ordono kaj pragmata rolo de nominalaj sintagmoj; -tezaj elesprimoj; -fundamentaj gramatikaj rilatoj. (la verkintino)

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

PRUZZI, Paola1992IT - Italujo2011-11-20 07:40:27
217

Kelkaj rezultoj de interlingvistiko en Hungario kaj en GDR

La diplomlaboraĵo resumas la konceptojn pri la objekto de interlingvistiko, tuŝas la rilatojn inter interlingvistiko-planlinvoj-esperantologio kaj koncize traktas la historion de la Esperanto-movadoj en Hungario kaj GDR. Estas priskribitaj la ĉefaj interlingvistikaj agadoj en Hungario (ĉefe ELTE-universitato, Budapest) kaj en GDR (ĉefe la interlingvistikaj seminarioj por profesiaj lingvistoj en Ahrenshoop). La laboraĵo havas kelkajn bibliografiajn aneksojn.(D. Blanke)

Interlingvistiko

SZEKERES, Gabriella1992DE - Germanujo2011-11-23 08:37:33
218

Esperanto kaj esperantismo en Francio

1. Enkonduko 2. Kio estas Esperanto? 2.1 Esperanto kaj la problemaro de planlingvoj 2.1.1 Lingvoprojektoj a priori 2.1.2 Lingvoprojektoj a posteriori 2.2 Zamenhof-iniciinto de Esperanto 3. Superrigardo de Esperanto 3.1 La "16 reguloj" 3.2. La formado de vortoj 4. Esperantismo en Francio 4.1 La movado formiĝas 4.2 La "franca periodo" 4.3 La Ido-krizo 4.4 La evoluo al internacieco 4.5 La agadoj dum la unua mondmilito 4.6 La divido de la movado . La laborista esperantismo 4.7 La periodo inter la du mondmilitoj 4.8 La starigo de la hodiaŭa organizaĵo 5. Eŭropo kaj Esperanto: ĉu perspektivo por la estonto? 6. Konkludo 7. Aneksoj 8. Bibliografio. 8.1 Franca poemo: komparo kun diversaj tradukoj 8.2 La gramatiko; a) la sistemo de afiksoj; b) la ununombraj vortoj 8.3 Ilustraĵoj (la verkinto)

Historio de Esperanto-Movado

LEURS, Marianne1992DE - Germanujo2011-12-05 09:49:22
219

Kialoj por lerni Esperanton en nuntempa Hungario

Internacia lingvo kaj socipolitiko

NAGY, Edit1992HU - Hungarujo2010-10-21 07:16:54
220

Ni ellernos Esperanton: lernmaterialo de 90 instruhoroj por gimnazianoj en la tria jaro de Esperanto-lernado antaŭ la mezgrada ŝtata fremdlingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno.

"La laboraĵo efektive estas jara instrumaterialo por la 3-a klaso de Hungara gimnazio (la 11-a klaso de la komenco,17-jaruloj): individua kolektaĵo, aplikita dum unu studjaro (90 horoj en la propra klaso). Ĝiaj valoro kaj originaleco konsistas en tio, ke por tiu ĉi aĝgrupo ne ekzistas ankoraŭ lernolibro por la Hungaraj gimnazioj (prof. Szerdahelyi verkis por la 1-a kaj la 2-a klasoj, daŭrigo mankas). La Enkondukon, krome la metodikajn principojn, klarigojn dulingve, verkis la aŭtorino. La strukturo de la laboraĵo: Enkonduko (p. 2-12), Instruplano (p.15-30), Studmaterialo (p.31-277). Tiu ĉi lasta parto konsistas el ne sufiĉe strukturitaj kaj motivitaj, malfacile travideblaj ĉapitroj. (Tamen estas sciinde, ke la fazoj de la instruado, elprovo de la materialo kaj la verkado de la laboraĵo tempe koincidis). Kelkaj ripetiĝantaj lingvaj eraroj troviĝas en la laboraĵo, tamen ne multaj. Al la meritoj de la kompilaĵo apertenas, ke ĝi atestas pri celkonscia, tamen elasta laboro dum la studjaro; montras sisteman aplikadon de pluraj studhelpiloj; la elektado de la materialo estas sprita kaj celkonscia; integriĝas en la materialo ankaŭ konoj pri la kultura fono de Esperanto, krome ĝi donas aktualajn informojn pri la Esperanton parolanta komunumo. La aŭtorino okupas sin ankaŭ pri la instruado de vortar-uzado, priatentas ankaŭ la skizon, skribatan sur la nigra tabulo kaj la hejmajn taskojn. La parolo kiel komunika kapablo havas prioritaton, sed la aŭtorino ne neglektas ankaŭ spertigi la lernantojn en deĉifrado de manskribo. Resume: la laboraĵo atestas pri sperta, celkonscia kaj sprita instruisto. Ĝi povus havi praktikan valoron en kazo de publikigo, sed ties kondiĉoj estas profunda sistemigo kaj bona redaktado" (Zsuzsa Barcsay)

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

GÁBOR, Mária-Rózsa1992HU - Hungarujo2011-09-03 00:27:28
1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.