Instrumaterialoj

Regularo pri la kontribuaĵoj de la Instrumaterialoj de edukado.net

 

I. La kontribuanto
  1. sendas siajn kontribuaĵojn rete al la redaktanto de edukado.net;
  2. donas kaj konsentas aperigi liajn/ŝiajn nomon, kontaktadreson;
  3. ne rajtas sendi materialon ne propran, ie aliloke aperigitan;
  4. se kiel aŭtoro sendas propran materialon, ie jam aperigitan, devas indiki la aperlokon kaj daton kaj konsenti la retan re-publikigon. Se la verko de la aŭtoro jam estas en la katalogo de la edukado.net, nia redaktanto kreas ligon inter la katalogo kaj la ekzerco;
  5. sendas ekzercon ligitan al iu materialo, jam publikigita, indikas tion en la priskribo de la kontribuaĵo;
  6. rajtas repreni sian kontribuaĵon skribante oficialan mesaĝon pri tio al la redaktanto de la paĝaro.
II. Formataj priskriboj: la kontribuaĵo:
  1. ĝenerale ne estu pli longa ol tri paĝoj;
  2. estu savita en rtf- aŭ en doc-formato;
  3. se la materialo estas sen ĉapelitaj literoj, ĝi estu tajpita laŭ la x-sistemo;
  4. havanta alian formaton ol la supre indikitaj, la aŭtoro unue interkonsentu kun la redaktoro;
  5. laŭeble havu ankaŭ solvojn, kaj se necesas aŭ utilas, konsilojn por la uzo;
  6. havanta solvon aŭ/kaj klarigojn estu redaktata tiel, ke ĉiuj partoj estu en unu dokumento, sed la eroj komenciĝu sur aparta paĝo.
III. Edukado.net
  1. ĉiukaze klare indikas la aŭtoron de la materialo;
  2. havas la rajton laŭnecese rearanĝi, korekti la kontribuaĵojn, kun la klara indiko ke la aperigita versio "estas redaktita de edukado.net, kaj informante pri tio la aŭtoron antaŭ la fina publikigo;
  3. promesas, ke maksimume ene de 4 semajnoj la senditaj kontribuaĵoj – se korespondas al la kriterioj de la paĝaro - estos aperigitaj; pri tio la kontribuinto ricevas apartan mesaĝon;
  4. ne pagas por la kontribuaĵoj;
  5. se aperigas la materialojn ekster la paĝaro, pri tio devas peti konsenton de la aŭtoro.
IV. La uzantoj de la ekzercoj de la Instrumaterialoj
  1. la elŝutitajn materialojn povas uzi en siaj studoj kaj instrulaboroj, printi kaj multobligi la ekzercojn, sed ĉiam devas konservi la fontoindikojn, aperigitajn en la kap- kaj piedlinio de la koncerna materialo. La ekzercoj de edukado.net restas privataĵoj de la aŭtoroj; por publikigo necesas ilia konsento;
  2. estas petataj esprimi siajn opiniojn pri la uzitaj materialoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.