2017

 Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro 

Okaze de la Zamenhofa la 15an de decembro 2017 ni lanĉis ankaŭ monkolektan kampanjon.

La portreton de la majstro, desegnitan por edukado.net, fare de Richard Wagner el Belgio, ni tranĉigis je 120 pecoj, kiujn ni vendis. La aĉetantoj ne sciis kiun pecon ili aĉetis. La numerojn de la pecoj ni malkaŝis nur kiam ĉiuj pecoj estis venditaj.  
La minimuma kosto de unu peco estis 10 eŭroj. Menciendas, ke por la regulaj subtenantoj ni ne donis ĉiun monaton apartan pecon, sed ili ricevis nur unu puzlon por la jara sumo. 

Ni aparte dankas Synnöve Mynttinen el Finnlando kiu donacis la plej grandan sumon en tiu ĉi jaro, nome 2400 eŭrojn, tial ŝi ricevas la fizikan puzlon.

Jen la FORUMO kie multaj  indiki sian elekton.

La 11an de decembro 2018 estas venditaj ĉiuj 120 pecoj. 

Ni kolektis 12124,86 eŭrojn, kiujn ni elpsezos ĉefe pro la rekonstruo en al jaro 2019. 

Sur la subaj ilustraĵoj vi povas vidi kiu peco kiun numeron havis. 

Plej sube en tiu ĉi paĝo troveblas la listo de la aĉetintoj.

Ĉi tie vi povas elŝuti la portreton kaj kolorigi vian pecon. Se vi publikigas ĝin ie, ekzemple en Facebook, bonvolu informi nin. 

Ni kore dankas ĉiun subteninton pro la donaco kaj petas vin daŭre subteni nin por ke ni povu ankaŭ estonte servi vin!

Vidu la donaceblojn ĉe la subtenpaĝo. 

 

 


 

      Puzlonumero  Pagvicordo     Nomo                                          Lando         Sendita mono      Ricevita mono en eŭroj

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.