Novaĵoj

RISKO-resumo pri 2016

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-01 12:42:53

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2016. Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato kaj ludis 20346 ludojn solvante 51490 demandojn. En 2016 ni ekhavis 85 novajn ludantojn. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La plej sukcesa ludanto de la jaro (kvankam rajtis ludi nur dum 11 monatoj) estis brilanto    Robert Bogenschneider el Finnlando, kiun ni kore gratulas. Roberto elektis kiel donacon la jaran abonon de la revuo MONATO.  Dankon al FEL kaj la redakcio de Monato por la subteno. 

 

 

Ne nur la jaro finiĝis, sed ankaŭ la monato decembro, kiam la plej sukcesa riskumanto estis neghero    (Anne Jausions) el Francio. Ĉar ŝi ricevis donacon antaŭ nelonge, ŝia eblo transiras al AnnLouise (Ann-Louise Åkerlund) el Svedio. Ni atendas, ke Ann-Louise kontaktu la redaktoron kaj indiku sian elektitan donacon. 

Ekde la 1a de januaro du pliaj riskumantoj ripozos unu jaron. Ni provizore adiaŭas esperanna (Besenyei Anna el Hungario) kaj negheron kaj atendas ilin reveni la 1an de januaro 2018.  Entute ripozas nun 27 personoj.) 

Por la nova jaro 2017 ni deziras al ni ĉiuj multajn novajn demandojn kaj almenaŭ 100 novajn ludantojn. Ni planas nun enretigi centojn da novaj demandoj, kaj iom fari la ludon eĉ pli varia. Ni daŭre atendas viajn kontribuojn, ĉu demandojn, ĉu donacojn, ĉu financan helpon por ke RISKO ankoraŭ longe povu funkcii kaj klerigi vin. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Ekfunkciis nia projekto EKPAROLU! Al la listo Nova interlingvistika grupo startos en Poznan en septembro 2017

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.