Novaĵoj

Lecionoj, lecionoj, lecionoj,...

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-11 13:03:37

Heidi Goes skribis el Orienta Timoro.

Jen raporteto el Dilio, meze de mia ĉi-foje mallonga (tri-semajna) restado en Orienta Timoro: mi alvenis mardon la 29-an de novembro kaj ekinstruis vendredon la 2-an de decembro. Krom dum la du naciaj feritagoj -- dum kiuj mi lernis la tetunan lingvon kaj preparis lecionojn por tiuj, kiuj ne komprenas la indonezian aŭ la portugalan -- mi instruis ĉiutage al studentoj de la nacia universitato, precipe de la agrikultura kaj jura fakoj. Semajnfine aldone al kelkaj komencintoj. Krom tio mi iom hazarde trovis neregistaran organizaĵon, kie infanoj lernas kutime la anglan kaj ĉe kiu mi jam instruis al infanoj inter 5-8 jaroj. Venontsemajne mi daŭrigos tion kaj aldone instruos al 12-15-jaruloj. En la kvartalo kie mi loĝas mi instruis jam kelkfoje al miksita grupo de infanoj kaj junuloj. Ekde lundo aldoniĝos plia komencanta grupo kun studentoj en la universitato. Tiel mi havos venontsemajne plurfoje 4 lecionojn tage. Danke al kunportitaj libroj, kaj aldone senditaj/donacitaj libroj el Svedio (ESE) mi povas ankaŭ ĉi-foje donaci librojn, kvankam pro la relative granda sukceso, mi ne havas sufiĉe da samaj libroj por ĉiuj. Granda stoko da libroj senditaj antaŭ monato (kun granda rabato) el Brazilo (BEL) ankoraŭ ne alvenis.

Ni kore dankas al la donacintoj kiuj ebligis la vojaĝon kaj la libro-disdonadon: laŭ mi la tuto ja vere progresigos la movadon ĉi tie. Ankaŭ kelkajn kd-ojn mi kunportis kaj ili utilos por esti ludataj ĉe la nacia radio (jam antaŭe donacitaj kd-oj estis uzataj tiucele). Parton de la libroj mi metos en publikajn lokojn, aliajn ĉe estraranoj de la klubo, kiu disponigos ilin al la lernantoj, kaj parton mi donacos al la lernantoj mem.

Krom tio, mi revizitis instituciojn ĉe kiuj mi lasis librojn dum la pasinta vojaĝo aŭ ĉe kiuj mi instruis, kaj diskutis kun la komencintoj pri la agado.

Ni planas publikan Zamenhoffeston la 17-an de decembro, sed ni ankoraŭ devas peti permeson de la urba administrado por tio. Estos invitataj ĵurnalistoj.

Detalajn, po-tagajn raportojn eblas legi ĉe  https://sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro/instruvojaghoj/tria. Fotojn mi almetos verŝajne nur post reveno hejme, pro la malforteco de la interreto ĉi tie. Definitiva raporto legeblos en la supre indikita retejo kaj en Esperanto en Azio.

KER-ekzamensesio okazis en Tecámac Al la listo Komuna legado okaze de la Tago de Libro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.