Novaĵoj

Brilanto venkis la 9an fojon en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-01 12:44:18

En la novembra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto  brilanto- Robert Bogenschneiderel Finnlando. Tiu ĉi estis lia 9a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi Jeromo (Jérôme Caré el Francio). Ĵeromo elektis la verkon Kalevala, donacitan de Tuomo Grundström el Finnlando.

En oktobro ludis 97 personoj, inter ili 5 novaj ludantoj.

Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de decembro ripozos tri pliaj ludantoj:

hipopotamo  Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio kun 1002 kaj

Zofia32 Zofia Barańska el Pollando kun 1005 kaj 

brilanto    - Robert Bogenschneider el Finnlando kun 1012 ludtagoj.

Ili povos reludi la 1an de decembro 2017. Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 25 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Komuna legado okaze de la Tago de Libro Al la listo Novaj ebloj por magistraj studoj en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.