Novaĵoj

Lastaj horoj por sponsori la projekton AMIKUMU!

Kategorio: Movado; Dato: 2016-11-16 11:34:48

 

Chuck Smith kaj Evildea nun kreas telefonaplikaĵon (apon) por helpi al homoj trovi esperantistojn apude.

Instruistoj ofte diskutas la problemon, ke malfacilas enigi lernantojn en la movadon. Do, per Amikumu, ili simple aliĝas al la apo kaj kiam ili revenas hejmen, ili vidos ĉiujn proksime, kiuj parolas Esperanton kaj povas kontaktiĝi kaj renkontiĝi kun ili! Tiu servo unue ekzistos por Esperanto, sed poste oni povos uzi ĝin por kontakti homojn de ĉiuj 7.000+ lingvoj en la mondo (inkluzive de 100+ signolingvoj).

Ligilo al kampanjo: https://amikumu.com/ks

La kampanjo finiĝos la 15an de novembro (hodiaŭ): je 23:59 (Berlino), 17:59 (Novjorko)

Ekparolu! - okazis jam 150 sesioj Al la listo VIENO: nova retejo pri Planlingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.