Novaĵoj

Brilanto daŭre brilas en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-01 16:39:52

En la oktobra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto  brilanto- Robert Bogenschneiderel Finnlando. Tiu ĉi estis lia 8a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi Jeromo (Jérôme Caré el Francio). Ni atendas lian elekton.  

En oktobro ludis 103 personoj, inter ili 6 novaj ludantoj.

Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj:

Mike59 Michel DEREYGER el Francio kun 1013 kaj

hannes Hannes Larsson el Francio kun 1024 ludtagoj. 

Ili povos reludi la 1an de novembro 2017. Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 22 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

TAP-staĝo en Kvinpetalo Al la listo FAME-Kulturpremio por nia redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.