Novaĵoj

Dum UK vizitu la KER-ekzamencentron en Hungario

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-13 20:10:33


La ekzamenkomisiono de UEA kune kun edukado.net organizas ekskurson al Budapeŝto (Hungario), kun la celo viziti ITK, la ORIGO ekzamencentron de la budapeŝta ELTE-universitato. ITK - kune kun UEA - okazigas jam de 8 jaroj la KER-ekzamenojn.
Ni konsilas la programon al instruistoj, kursgvidantoj kaj kandidatoj de ekzamenoj.
Kadre de la vizito oni estos gastigataj de la estroj de la instituto, kiuj mem prezentos la funkciadon kaj laboron de la ekzamencentro kaj donas trarigardon pri la situacio de ekzamenoj en Hungario, kun speciala emfazo pri la Esperanto-ekzamenoj. La vizitantoj havos eblon vidi modelitajn parolekzamenojn, provi ekzameniĝi pri la aŭskulta kompreno en vera laboratorio. La kunlaborantoj kaj ekzamenantoj de ITK-UEA respondos al demandoj. 
La ekskurson gvidos Katalin Kováts, kiu ankaŭ survoje ĉiĉeronos pri Hungario kaj Budapeŝto.
La vojaĝo okazos per buso. Vojaĝtempo: dufoje 3,5 horoj, la vizito ĉe ITK daŭros ĉ. 3 horojn. Ekiro: je la 8a horo, reveno je la 19a horo. 

Aliĝi eblas tra la UK-mendilo, sed por pli bone prepari la viziton mi mem ŝatus scii, kiuj venos kun mi al ITK en Budapeŝto. Ni ja reprezentos ankaŭ UEA kaj la tutan movadon.

Bonvolu informi min pri via intenco. Dankon, Katalin Kováts 

Kompreneble jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekzamenoj de la jaro 2016, ankaŭ al tiuj de la kongreso. 

Okazigu KER-sesion en via urbo Al la listo Raporto el Poznan pri la 4a sesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.