Novaĵoj

HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen!

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-22 17:46:23

Mi kun granda ĝojo komunikas la vi, ke ni sukcesis.

La Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (filio de la Konsilio de Eŭropo) akceptis plian dokumenton de ni, kaj ĵus sendis al mi la Esperanto-version de la ĉi-jara kampanjo-broŝuro, kies tekston antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al ili. Morgaŭ ĝi aperos inter la aliaj lingvoj, dekstre, sube, sur ilia ĉefpaĝo http://edl.ecml.at/.

(Vi jam nun povas elŝuti ilin klakante al la du bildoj dekstre.) 

Mi esperas, ke baldaŭ ni povos paŝi pli antaŭen, ĉar ankaŭ aliaj tradukoj estis senditaj por ke ilia paĝaro pli kaj pli verdiĝu. 

La nuna sukceso estas rezulto de plurjara laboro kaj lingvopolitika agado. Sed certe multe helpis, ke pli ol 30 Esperanto-aranĝoj estis registritaj en la pasintaj tagoj en la Evento-kalendaro de la paĝaro, kaj dekoj da personoj plenigis la memtaksilon pri siaj Esperanto-konoj, kiel tion ni petis. (Legu pri tio ĉi tie). 

Nun mi vere petas vin ne festi, sed plu labori, kiel mi mem faros. 

Bonvolu fari ion en la sekvaj du semajnoj pri lingvoj, pri Esperanto, kaj registri tion antaŭ la 26a de septembro en la kalendaro.

Ideojn donas ĝuste tiu broŝuro, kiun oni nun akceptis publikigi, kaj kiun vi povas nun elŝuti ĉi tie. 

testu vian lingvonivelon pri Esperanto, por ke ili vidu, ke ni bezonas kaj uzus la lingvon. 

Kaj eventuale partoprenu ankaŭ nian aranĝon, la skajpajn lingvajn prelegojn sabaton aŭ lundon. Estas ankoraŭ kelkaj lokoj. 

Bonvolu helpi, farante ion. Ni ne povas halti meze de la supreniro. 

Antaŭdankon, Katalin Kovats 

Fine de nia skajpa lingvofestivalo Al la listo Aliĝu al la skajpaj lingvolecionoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.