Novaĵoj

La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos starti !

Kategorio: Movado; Dato: 2014-08-03 04:27:35

Ni havas bonan novaĵon. Nia esperantista komunumo denove faris paŝon antaŭen. 

La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos okazi. Kolektiĝis la necesa nombro de studontoj. Aliĝis iom pli ol 20 personoj el deko da landoj. Okulfrapas la granda intereso el Brazilo, de kie jam aliĝis 7 kandidatoj. El Eŭropo Hispanio delegis 3 studemulojn. Precizajn informojn ni disponigos post la paso de la aliĝlimdato. 

Danke al la stipendioj de ESF kaj la monkolektado de edukado.net 14 personoj ricevos subtenon, en formo de studkotizoj kaj kontribuoj al vojaĝkostoj. 

Ankaŭ la partoprenintoj de la 99a UK en Bonaero, je la alvoko de Mark Fettes, prezidanto de UEA, fine de la kongreso kolektis monon por subteni la vojaĝkostojn de la sud-amerikaj kandidatoj. Kunmetiĝis tie 500 eŭroj. 

AGENDO:

Unua sesio: La komenco de la kurso estos sabaton, la 20-an de septembro 2014 je la 14h30; la plenaj kursoj daŭros ĝis merkredo, la 24-a de septembro. Poste okazos Interlingvistika Simpozio kaj semajnfine ARKONES, grava kultura renkontiĝo.  Tiu finiĝos dimanĉon, la 28-an. Valoros plene ĉeesti la tutan semajnon. 

La dua sesio en 2015 okazos inter la 31a de januaro kaj la 6a de februaro. 

Daŭre eblas ankoraŭ aliĝi, bv. vidi la informojn sur la paĝaro de studoj: 

Bonvenas ankaŭ pliaj monhelpo kaj subteno: http://edukado.net/helpu/poznan

DANKON al ĉiuj, kiuj helpis denove lanĉi la unikajn studojn kaj sukcesan laboron al ĉiuj, kiuj pretos studi por altigi la prestiĝon de niaj lingvo kaj kulturo. 

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj Al la listo RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.