Novaĵoj

Elektiĝis nova prezidanto de ILEI dum la konferenco en Germanio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-07-15 13:23:28

Inter la 12a kaj 18a okazas en la germana vilaĝo Sieber, apud Herzberg la 4a ILEI-konferenco, al kiu aliĝis 104 personoj, inkluzive la junulojn en la paralele organizata Somera Arbara Lernejo (SALO 8).
Ĉe la malfermo partoprenis s-ro Ahlborn, la vilaĝestro de Sieber kaj la urbestro de Herzberg, s-ro Gerhard Walter, kiu salutis la partoprenantojn en Esperanto.
La konferenca programo konsistas el prelegoj, prezentoj, kursoj, seminarioj, diskutrondoj kaj kunsidoj de diversaj agadgrupoj.
Seminarion gvidas Sabine Trenner, pri la temo ‘Vojoj el konfliktoj – mediaciado’, Ses-partan metodikan seminarion gvidas dr-ino Katalin Kovats.
La komitato de ILEi havas ĉiun tagon kunsidon dum kiuj okazas raportadoj, decidoj, planado de la sekvaj jaroj.
La 15an de julio matene la ĝisnuna estraro de ILEI estis senŝarĝita kaj okazis elekto de nova ILEI-prezidanto.
En tiu voĉdonado Mireile Grosjean el Svislando estis elektita kiel nova prezidantino de la ligo. Vidu la intervjuon, faritan kun ŝi antaŭ kelkaj monatoj. Ĝi spekteblas en la FILMEJO. Mireille estas aktiva kunlaboranto ankaŭ ĉe edukado.net kaj tiel, bonŝance ne rompiĝos, sed eĉ povos plifortiĝi la kunlaboro inter ILEI kaj la retejo. 

Samtage, t.e. la 15an de julio okazas ankaŭ KER-sesio, al kiu - post preparado kaj varbado aliĝis 10 personoj:
Je B2 nivelo unu, je C1 nivelo 9 aliaj kolegoj. La kandidatoj venas el la sekvaj landoj: Germanio (2), Pollando (2), Finnland (1), Japanio (1), Hispanio (1), Italio (1), Makedonio (1) kaj Usono (1).

Momente la densa programo ne ebligas pli deale raporti, sed mi faros tion kiel eble plej rapide.

Salute, Katalin Kovats

Intensaj semajnoj de la redaktoro Al la listo Ankaŭ edukado.net ricevis subvencion por interkultura Grundtvig-projekto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.