Novaĵoj

Hungario: 3 lingvoj en la lernejoj kaj la germana estu la unua

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-06 11:21:55

Laŭ la planata lingvoinstrua strategio de la hungara registaro (traktota en novembro 2012 en la Parlamento) oni imagas radikale reformi la lingvoinstruadon, klopodas je pli efika lingvoscio kaj pli da vario en la lingvoelektoj.
 Infanoj en la jaraĝo inter 10 kaj 14 devos studi du lingvojn.
La unuan lingvon oni komencu lerni en la aĝo 10 dum po 2-5 lecinoj semajne. La dua fremda lingvo eniras la lernejsistemon por la infanoj de 13-jaraj. La kvanto de lecionoj estu po 3-5 lecionoj semajne.
Laŭ la nova koncepto la unua deviga fremda lingvo estu la germana, kaj ne la angla kiel ĝis nun. Oni opinias, ke la unua lingvo devas esti kompleksa, egale malfacila. Lernante malfacilan lingvon la infanoj alkutimiĝas al la lingvolernado, kaj povos pli facile lerni la aliajn lingvojn. La angla ne taŭgas por tiu celo, ĉar en la komenco de la lingvolernado oni tro rapide progresas kaj poste ne emas investi laboron kaj tempon por profunda lernado.
 (Kelkaj gazetaraj artikoloj mencias la eblon de la instruado de falia lingvo, ekzemple Esperanto, sed la politikisotoj ne dorloti volas la infanojn per facila propedeŭtik-valora lingvo, sed ĝuste strikte kaj rigore hardigi ilin. )
 Do, post la unua lingvo, kiu estu la germana, kiel la dua lingvo povos jam veni la rusa aŭ ajna novlatina lingvo (franca, hispana, itala), sed povos temi ankaŭ pri la ĉina, araba aŭ ajna lingvo de la najbaraj ŝtatoj.
 Oni stimulus la lernejojn je instruado ne nur de la germana kaj angla, kaj por tiu celo oni lanĉus "Premion de la Lingva Multkoloreco" por tiuj lernejoj, kie oni instruas la plej maloftajn lingvojn.
 Laŭplane ĝis la aĝo 18 en Hungario la junuloj devos sisteme lerni 3 fremdajn lingvojn. Se iu frekventas 8-jaran gimnazion (inter la aĝoj 10 ĝis 18) el la 3 devigaj lingvoj unu lingvo devos esti nepre la LATINA. (Ne forgesu, ke la unua estu la germana).
 La lernado de lingvoj estas unu afero, sed je la abiturienta ekzameno aŭ en aĝo 18 la junuloj devas atingi la KER-nivelon B2 kaj la lingvokonon pruvi per kompleksa (skriba kaj parola) lingvoekzamenoj almenaŭ pri unu lingvo.
Ekde la jaro 2017 neniu junulo povos eniri universitaton sen atestilo pri kompleksa, B2-nivela lingvokono laŭ la KER-sistemo.

Ĝis 1989 la rusa estis la unua deviga fremda lingvo kaj instrata ekde la 10a ĝis la 18a jaraĝo. Post 89 la tiamaj instruistoj de la rusa devis transedukiĝi kaj en rapidaj vesperaj kursoj ili transformingis je instruistoj de aliaj lingvoj, ĉefe de la angla kaj germana. Krom ili en la pasintaj tri jardekoj diplomiĝis miloj da instruistoj de la angla, kaj finis siajn studojn ankaŭ alilingvaj fakuloj.
La nova plano de la registaro ŝanas ne pensi pri la disponeblaj instruistoj, ĉar certe ne estas momente sufiĉaj fakuloj pri la ĝenerala kaj tutlanda enkonduko de la germana lingvo.
 Aldonendas, ke Esperanto rajtas esti oficiale instruata en ajna lernejo en Hungario, se estas tie diplomita instrusito tie kaj leviĝas intereso pri la lernado de tiu lingvo.

Danke al la Esperanto-fako, kiu funkciis dum ĉ. 40 jaroj en Hungario, momente estas ĉ. 150 displomitaj Esperanto-instruistoj, el kiuj verŝajne la duono povus ekaktivi se montriĝas eblo en la lernejoj. Ili nun jes ja instruas amase la lingvon, sed faras tion private, hejme, kontraŭmone aŭ en privataj lingvolernejoj. 

Kvankam multaj en Hungario kritike rilatas al la nova plano de la registaro, la radikalaj ŝanĝoj verŝjane lasos truojn, kie Esperanto kaj ties oficiala instruado ricevos eblojn.

Kiel vi opinias pri la nova plano de la hungaraj politikistoj?
Kia estas la lingvoinstrua sistemo en viaj landoj?

Pri ajna ideo rilata al tiu temo ni povas diskuti en nia FORUMO.

Fonto de tiu ĉi raporto: Origo

Saluto al la 1-a Internacia Esperanto Lernejo Al la listo Mirejo kursumas en Benino

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.