Novaĵoj

Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-01 07:42:34

  Lernu.net, kun komunumo de preskaŭ 130 000 registritaj uzantoj, estas la plej granda projekto kiun subtenas ESF. Miloj da personoj studis Esperanton per la senpagaj kursoj kaj lerniloj de Lernu. Nun, ESF financas kompletan modernigon kaj relanĉon de la paĝaro, por pretigi ĝin por uzo kun novaj teknologioj, kaj por plibonigi kaj ĝisdatigi la enhavon.
  La nova lernu.net lanĉiĝos en frua 2013 kun tute rekonstruita paĝaro, nova ampleksa kurso, nova biblioteko, kaj novaj forumoj. La nova kurso por komencantoj kreiĝas laŭ nivelo A1/A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por instruado de lingvoj. Ĝi baziĝos je rakonto verkita speciale por lernu.net de populara verkisto Anna Lӧwenstein, aŭtoro de "La ŝtona urbo". Lӧwenstein kunlaboras kun sperta edukisto Birke Dockhorn por verki interesan kaj atentokaptan rakonton, kiu enkondukos gramatikajn elementojn iom post iom, kaj fariĝas lingve pli malfacila en ĉiu ĉapitro. Per la rakonto, lernantoj lernos kiel trakti diversajn kutimajn viv-bezonojn en Esperanto - kaj ankaŭ kelkajn bezonojn kiuj estas pli specifaj por Esperantujo.
  Kvankam tradiciaj lingvokursoj ofte uzas enuajn tekstojn por instrui lingvon, la teamo de Lernu opinias ke interesa rakonto povas instrui lingvon same efike, kaj instigi al lernantoj fini la kurson, por ekscii kiel finiĝos la rakonto. La novan rakonton riĉigos ekzercoj, kreitaj de Birke Dockhorn, kaj ilustraĵoj kiuj estas desegnataj speciale por Lernu.
  Ĉi tie, vi povas legi fragmenton de la nova rakonto, kaj vidi ekzemplan ilustraĵon: http://lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=12886
Donacoj al ESF ebligas daŭrajn plibonigojn al lernu.net kaj aliaj gravaj projektoj. Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo !

GUTO: lanĉita la Trilanda Comenius-projekto Al la listo Kiom internacia estas via vorto?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.