Novaĵoj

Sukcese finiĝis la TUTMONDA KER-ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-10 11:19:47

La 9an de Junio 2012 kun granda sukceso ni okazigis la Tutmonda KER-ekzamensesion, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356personoj el la antaŭe aliĝintaj 380. 

La eventon organizis kaj reĝisoris Katalin Kovats, utiligante por tio ĉiujn eblojn kaj magiojn de la paĝaro edukado.net kaj aliaj komunikiloj.

En la ekzamenlokoj helpis ŝin sesdeko da antaŭe de ŝi trejnitaj lokaj komisiitoj, kiuj tre diligente kaj respondecplene plenumis siajn taskojn.

La eventon - sekve de sistema kaj antaŭplanita informado - multloke vizitis ĵurnalistoj, televidaj teamoj, kaj atendeblas (aŭ jam aperis) sume ĉ. 10 artikoloj kaj intervjuoj.

Dum la tuta tago la reĝisorino kaj la ekzamenlokoj estis en kontakto, tiel eblis tuj publikigi fotojn, raportojn, interveni se tio necesis.

La sesion en Vicenza, Italio kontrolvizitis ankaŭ la du direktoroj de la hungara ekzamencentro ITK, kiu ĉefrespondecas pri la ekzameno.   

La testoj (plurmil paĝoj!) post sekurkopiado en tiuj ĉi tagoj ekvojaĝos al Hungario por tiea korektado kaj taksado. La rezultoj atendeblas ene de 4-6 semajnoj, la atestiloj por la sukcesintoj iam en aŭgusto. 

Per tiu ĉi speciala ekzamensesio la nombro de la  ĝisnun ekzamenitoj transpaŝis 920 kaj restas la defio ĝis la jarfino atingi la kvanton de 1000. 

Koran dankon por ĉiu, kiu helpis, gratulojn al tiuj, kiuj kuraĝis kaj penis trapasi la ekzamenon, kaj antaŭdankon por ĉiuj subtenaj komentoj. 

Ĝis la sekva ekzamenebloj salutas vin, Katalin Kovats

Jen ligoj kaj lokoj kie vi povas vidi fotojn, filmojn, artikolojn kaj aliajn koncernajn informojn. : 

Raportpaĝo kun fotoj, filmoj pri la eventoj             Fotoj pri la evento        Forumo por viaj impresoj     Statistika paĝo

Dankopaĝo kun la nomo de la kunlaborintoj           Artikolo  en Libera Folio:   

ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20 Al la listo Hodiaŭ okazas la TUTMONDA KER-sesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.