Novaĵoj

Kurslanĉo kaj festo sur la Esperanto-Insulo - filmraporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-12 17:25:45

Realiĝis la projekto “Esperanto-Insulo”.
La 11an de januaro okazis la oficiala malfermo de la Kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj.
La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.
    La ĉefa kursaro de la komencantoj estas gvidata de Dennis Keefe, laŭ lia fama BEK-metodo kaj observata kaj helpata de trideko da partoprenantoj de la pedagogia seminario, kiun Katalin Kovats gvidas. Unu el la ĉefaj taskoj de la kursaro pri metodiko estas ĝuste lerni multon pri tiu ĉi metodo kaj aktive helpi kaj dumkurse kaj eksterklase al la novlernintoj praktiki la lingvon kaj havi komunikadspertojn.

    Krom la komencantoj la aliaj ĉeestantoj havas la eblon frekventi pliajn du kursojn la universitatan kurson de Ronald Glossop (Usono): Alfronti militon, kaj tiun de Frederico Gobbo (Italio) pri la Filozofio kaj historio de informatiko.     
    Dum la malferma ceremonio, matene la 11an de janaro oni laŭtlegis la gratulmesaĝojn, inter ili tiujn de Stefan MacGill, Renato Corsetti kaj de la estroj de la landaj sekcioj de ILEI el Germanio, Svislando, Koreio.
Fine de tiu malfermo surprize por la lanĉinto de la ideo Espertanto-Inslulo estis anoncita grava novaĵo. Katalin Kováts, kiel kuriero de “La Ondo de Esperanto", transdonis la diplomon al la novelektito Dennis Keefe. La aranĝo estis pluroble interesa kaj simbola, ĉar Dennis Keefe ricevis sian distingon rekte el la manoj de sia antaŭulino, de la esperantisto de la jaro 2010 kaj kadre de ĝuste tiu aranĝo por kiu Dennis estis premiita.
    La kursaro funkcios ĝis la 12a de februaro . Pliaj raportoj, fotoj kaj filmoj aperos laŭvice. 

Vidu la Filmeton pri la evento.

Stipendio por terminologiai trejnado Al la listo Eŭropa subvencio por instruista trejnkurso - URĜA ALVOKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.