Novaĵoj

Francujo importas de Brazilo lernolibrojn de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2011-09-04 17:29:26

Komence de septembro 2011Unuiĝo Franca por Esperanto importis de Brazilo 45 ekzemplerojn de la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj, de Josias Barboza. La lernopakaĵo konsistas el volumoj 1 kaj 2 de la lernanto kun son-lumdiskoj kaj la koncernaj gvidlibroj por instruistoj. Ĝin eldonis Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo. www.lernejajklasoj.net
Multe kontribuis por tiu elekto la teknikaj kaj didaktikaj ecoj de la lernopakaĵo, taŭga por unulingva grupa lernado, kaj la favoraj recenzoj de Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Gražina Opulskiene, publikigitaj respective en la revuo Esperanto (Decembro 2010), en la poreduka portalo Edukado.net, en la Internacia Pedagogia Revuo kaj en la revuo La Ondo de Esperanto.
La okuloj de la tutmondaj esperantistoj rigardas refoje al Francujo, tradicia lulilo de Esperanto, kie ĝi spertas novan progresigan ondon kaj unuafoje al Brazilo.
En ambaŭ landoj koviĝas aŭspiciaj ovoj por la tutmonda progreso de Esperanto. Kelkaj konkretaj rezultoj jam vidiĝas. Venos pliaj.

Raportis Josias Barboza por Edukado.net

Materialoj pri la instruado de ALFABETO Al la listo KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.