Novaĵoj

KERzamino por la sukcesa ekzameniĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-06-01 11:55:15

Je unu monato antaŭ la someraj ekzamensesioj ni informas vin pri la reta aliĝeblo al la brazilaj, hispania, danlanda, slovakia kaj italia KER-ekzamenoj.

Por povi plani la ekzamentempojn ni bezonus ke vi kiel eble plej frue aliĝu kaj elektu vian nivelon, des pli, ĉar en kelkaj sesio ne eblos surlokaj aliĝoj, nur tiuj rajtos ekzameniĝi, kiuj antaŭe plenigis la retan formularon. 

Informoj pri la ekzameno kaj la sesioj: en la ekzamenpaĝo kaj ĝiaj subpaĝoj

Por aliĝi klaku al la koncerna urbo en la sesio-paĝo.

Por pluraj informoj ne hezitu turni vin al la organiza komisiono: ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net.

Por la sukcesa prepariĝo ni proponas ne nur specimenojn sed ankaŭ la novan helpprodukton KERzamino kies priskribon vi trovas en la paĝaro de Laboratorio Zam & Hof.

Katalin Kováts, Hago, 1a de aprilo, oh, pardonu, junio 2011.

Facila Vento - nova retejo por komencantoj Al la listo Lernu.net atingas sojlon de 100 000 registritaj uzantoj!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.