Kursejo

Reveni al la kursejo

Informoj pri movada kurso

Tipo: Movada kurso
Nomo de la kurso:Trejnado de instruistoj
Tipo de kurso:movada
Mallonga priskribo:5-taga intensa seminario kun specialaj temoj kaj praktiko
Celgrupo:Instruistoj, instruemuloj
Organizanto:Kvinpetalo
Lando:Francujo
Stratadreso:4 rue du Bureau
Urbo:Bouresse
Poŝtkodo:FR-86410
Nomo de la ĉefa kursgvidanto:Katalin Kováts
Retejo:http://www.kvinpetalo.org
Retpoŝtadreso:katalin [ĉe] ikso [punkto] net
Dato de komenco:2014-04-14
Dato de fino:2014-04-18
Kursnivelo:B2, C1, C2
Kursotakso:atestilo kun mencio de rezultoj
Kvanto de kursanoj:10
Ofteco:tage pluraj horoj
Metodo:miksita metodo
Helplingvo(j):Esperanto
Lerniloj:
  • Manlibro pri instruado de Esperanto (Katalin Kováts (red))
  • Diversaj verkoj (Diersaj aŭtoroj)
  • diversaj materialoj kaj moduloj (www.edukado.net)
Kondiĉoj:Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena)
Staĝkotizo Normala staĝo 50 €
Restadkostoj Prezo de unu tago (vespermanĝo + tranoktado + matenmanĝo + tagmanĝo) 35 €
Luado de litotukoj (unufoja pago por tuta restado)
Rimarkoj:Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj profesia trejnisto de lingvoinstruistoj gvidos 5-tagan seminarion por instruistoj kaj instruemuloj. La programo konsistos el intensaj labortagoj, kun teoriaj kaj praktikaj partoj, inklude ankaŭ antaŭseminariajn prepartaskojn kaj finseminarian provinstruadon de la kursanoj.
Por partopreni la kurson necesas ke la aliĝantoj havu minimume B2-lingvonivelon.
La planataj temoj estas la sekvaj :
Historio kaj metodoj de lingvoinstruado, kun aparta atento pri la nuntempe efike uzeblaj elementoj
Varbado, informado. Kiel kompili informprelegon kaj mallongan publikan prezenton de Esperanto (tekniko, enhavo, prezento)
Uzo de modernaj teknikiloj kaj la reto por instruado de Esperanto
Modernaj kaj efikaj lernolibroj, instrumaterialoj
Planado de semajnfinaj kaj longperiodaj kursoj
Evoluigo de lingvaj kapabloj kun taŭgaj ekzercoj kaj materialoj
Ekzercoj : tipoj, pretigo kaj uzo
Taksado de konoj, testado, lingvoekzamenoj
Tipaj lingvaj eraroj de francoj / kaj alinaciuloj
Instruado de gramatiko
Lingva kaj gramatika pluperfektigo de la seminarianoj
Poŝtadreso:Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE
Kreodato:2014-03-05 15:58:30
Lasta redakto:2018-01-29 09:51:09
Kreinto:Katalin

Vi povas vidi detalojn pri la kursoj en la statistika paĝo.

La liston de Pirlot pri la altlernejaj kaj universitataj kursoj (2012 januaro) vi povas trovi en la DOSIERUJO.

Listo de aliaj lernejoj aldoneblas kaj elŝuteblas en la FORUMO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.