Forumo

TemojMetiejoEsperanto per rekta metodo (Stano MARČEK)

Katalin
afiŝita je 2010-09-12 13:04:41

Laborplano por la libro Esperanto per rekta metodo.

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1284296681.pdf

Katalin
afiŝita je 2010-09-12 13:05:40

Priskribo de la materialo.

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1284296753.pdf

Stano
afiŝita je 2011-12-13 19:07:02

Mia lernolibro "Esperanto per rekta metodo" travivas etan "jubileon" – ĝi jam aperis en 30 lingvoj. Mi invitas ĉiujn, kiuj kunlaboris, aŭ kiuj uzas la lernolibron, tinti hodiaŭ vespere glason da ruĝa vino (aŭ alia bona trinkaĵo), por virtuale kuntosti la momenton.
Por tiuj kiuj ne konas la lernolibron jen unu el la aperintaj recenzoj, de la rusa eldono, en La Ondo de Esperanto:

Salutenda eldono

Марчек, Стано. Эсперанто прямым методом / Пер. с эсп. Бронислава Чупина; Ил. Линды Марчековой. — Мартин: С. Марчек, 2007. — 114 с., ил.
Laŭ la opinio de kelkaj movadanoj, la lernolibro de Stano Marček estas “furora”… Mi ne legis la libron antaŭe, do estas bona ebleco konatiĝi kun ĝi kaj vidi, kion furoran ĝi enhavas…

La leganton salutas unupaĝa antaŭparolo de la aŭtoro, kiu prezentas la libron kiel porinfanan kaj donas rekomendojn pri ĝia uzado. La rusa lingvo aperas en la libro ne ofte — krom la antaŭparolo nur en kurtaj gramatikaj klarigoj kaj en la (ambaŭdirekta) vortareto.

Tio estas avantaĝo de la libro kaj tute komprenebla afero, ĉar ja temas pri rekta metodo. La signifo de leksemoj kaj gramatikeroj klariĝas per bildoj kaj per vortoj jam konataj el antaŭaj lecionoj.

Amaso da bildoj aparte bonas por infanoj — la aŭtoro bone konas pedagogian psikologion, kiu diras al ni, ke 30% da infanoj havas nur la bildan pensmanieron, 45% uzas la bildan kaj abstraktan-logikan, kaj nur 25% uzas plejparte la logikan pensadon kun aldono de la bilda.

Enestas kelkaj ludoj kaj ludsimilaj taskoj — ekzemple, oni devas kolorigi desegnaĵon konforme al teksto, en kiu priskribatas la koloro de la vestaĵoj de la figuroj en la bildo. En la manoj de sperta instruisto la libro fariĝos vere brila ilo, kiu enuigos nek lernantojn, nek la instruiston mem. Ankaŭ neprofesiaj instruistoj (kiuj ofte gvidas Esperanto-kursojn) profitos de ĝi — interesa libro kun riĉa bildaro kaj ekzercaro allogos lernantojn per si mem kaj plifaciligos la laboron. La libro bone taŭgas ankaŭ kiel helpilo dum memlernado.

Ĝenerale notindas la grafika organizo de la lernolibro. Inter multaj ilustraĵoj estas bone organizita la teksto kun uzo de la atentigaj kursivo kaj graseto. La aŭtoro ankaŭ uzas simbolajn signojn por divers-specaj lernaktivecoj. Ĉi tio faras orientiĝon en la materialo de la libro facila kaj agrabla. Malgranda malavantaĝo estas la modesta nigra-blanka kolora decido, kiu verŝajne havas kialon ne konceptan, sed financan.

Fine de la libro proponatas la paĝo kun adresoj de retaj priesperantaj fontoj, kiuj instigas lernantojn eniri la Esperanto-mondon kaj ne resti izolitaj. Troveblas ankaŭ ilustritaj afiŝoj-tabeloj: komence de la libro — alfabeto, fine — prepozicioj. Ambaŭ estas kopiindaj objektoj — ĉu kiel hejma murbildo, ĉu kiel bildo en la klaso.

Do, la lernilo estas sendube bona. Tre salutendas la ruslingva eldono: jam ekzistantaj ruslingvaj lernolibroj de malmultaj aŭtoroj havas limigitan kvanton, kutime ili orientiĝas al plenkreskuloj kaj al infano ili ŝajnas sekaj, enuigaj kaj malentuziasmigaj. Nun oni havas pli da elekto!

Oksana Burkina

 JPG Alkroĉita dosiero: 8844_1323803222.jpg

Stano
afiŝita je 2012-12-05 15:50:38

Proksimiĝas la ĉi-jaraj Kristnaskaj festoj kaj ni pripensas konvenajn donacojn por niaj proksimuloj. Ĉu eble Esperanta libro aŭ disko (ekz. sonlibro kun fabeloj) agrable surprizus viajn karulojn? Jen oferto de mia eldonejo antaŭ la Kristnasko 2012.

 PDF Alkroĉita dosiero: 8844_1354722638.pdf

Stano
afiŝita je 2012-12-05 16:08:40

Jen kolora afiŝeto en pdf-formato kun la frontpaĝoj kaj priskribo de la 32 lernolibroj kaj la didaktikaj helpiloj.

 PDF Alkroĉita dosiero: 8844_1354723720.pdf

Stano
afiŝita je 2013-05-03 12:56:12

Aktuala oferto de la eldonejo Stano Marček, majo 2013:
Lernolibroj en 34 lingvoj, didaktika materialo, diskoj kun kantoj kaj fabeloj

 PDF Alkroĉita dosiero: 8844_1367585772.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.