Forumo

TemojPri ĉio ceteraPri la valoro de KER diplomo en universitoj

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2013-10-02 12:42:00

Salutoj karaj
Mi scivolas, ke la diplomo de KER estas agnoskas en EU universitatoj aŭ ne ?
La gepatroj volas scii la valoron de la diplomo pri Esperanto KER diplomo.
Laŭ mia scio, ĉiuj fremdaj studentoj devu lerni duan lingvon en la universitato en Britio, ĉu la KER Esperanto diplomo povas uzi por sendevigi lernanta la dua lingvo ?
Dankon antaŭe
Adam ENG
el Malajzio

Katalin
afiŝita je 2013-10-02 15:34:01

La universitatoj en Eŭropo havas aŭtonomion kaj rajtas decidi pri tio, kiujn atetilojn kaj dokuemntojn ili akceptas aŭ postulas de la studentoj. Do, oni povas diri, ke preskaŭ ĉiu loko estas aparta kazo. Ni havas konkretajn puvojn pri tio, ke la pola parlamento petis de ni pruvojn pri la ekzameno kaj poste ili agnoskis la KER-atestilojn kaj la studentoj, kiuj tion lanĉis, povus avantaĝe uzi la dokumenton en siaj studoj. Ankaŭ en Usono studentino jam ricevis kreditojn en sia universitato, kie li prezentis la dokumenton. Nun okazas en Francio provo ŝtatnivele agnoskigi la KER-atestilojn, ni atendas la rezultojn.
Sume tio ne aŭtomate venas de supre, sed la peto devas iri de sube, de la studentoj. UEA disponigas dokumentojn por tiuj, kiuj bezonas argumenti por la akceptigo de la atestiloj.
Kompreneble ni atendas raportojn pri tiaj sukcesoj.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2013-10-08 12:04:32

Dankon Katalin pro via respondo.
Ĉu iuj kanas tiun virino kiu nomas Erinja ?
Legu la respondo de ŝi ĉi tie.

Katalin
afiŝita je 2013-10-08 12:20:30

Jes, ni multaj konas Erina. Ŝi estas unu el la gvidantoj de lernu.net.
La foruman enskribon de ŝi ni ne povas legi. Se vi volas, kopiu ĝin ĉi tien.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2013-10-09 00:37:48

Do, strange, kiel ne povas legi la forumon ??

2013-10-07 13:59:57 Balas / Laporkan spam
I am a member at edukado.net but I haven't visited recently. I am familiar with KER but I am not sure what you mean when you talk about KER certificates being "accepted". To me, a KER certificate is not a useful thing, it's just a piece of paper that says that you have reached a certain level in a language that is spoken by very few people. This piece of paper is useful only in a small set of circumstances. My question to you is, when you say "accepted wider", what do you mean? What would you like to be able to do with your KER certificate?

2013-10-08 0:25:51 Balas / Laporkan spam
I understand very well that a cefr certificate is useful in many languages but Esperanto surely isn't one of them.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2013-10-16 09:36:22

Kara Dr Katalin

Mi serĉis kaj trovis ke la registaro de Sichuan provinco en ĉinio agnoskis la Esperanton. Bedaŭrinde, mi ne povis trovi la retpaĝon de Sichuan Esperato-Asocio paĝo. Kvankam tiu paĝo jam ne funkcis.

Mi ankaŭ ne konas iuj ajn en Sichuan.

Se la universitato ankaŭ agnokas KER diplomon, tiu estas bona kaj pli la studentantoj en mia lando povas studi tie. Ili povas lerni Esperanton en malajzio. Ili ankaŭ povas ŝpari iom da monoj kaj tempoj ĉar ne devas lerni la duan lingvon.

tukero
afiŝita je 2014-08-02 22:28:31

SinjoroEng
afiŝita je 2013-10-09 00:37:48
Do, strange, kiel ne povas legi la forumon ??

2013-10-07 13:59:57 Balas / Laporkan spam
I am a member at edukado.net but I haven't visited recently. I am familiar with KER but I am not sure what you mean when you talk about KER certificates being "accepted". To me, a KER certificate is not a useful thing, it's just a piece of paper that says that you have reached a certain level in a language that is spoken by very few people. This piece of paper is useful only in a small set of circumstances. My question to you is, when you say "accepted wider", what do you mean? What would you like to be able to do with your KER certificate?

2013-10-08 0:25:51 Balas / Laporkan spam
I understand very well that a cefr certificate is useful in many languages but Esperanto surely isn't one of them.

Laŭ miaj spertoj la „utileco“ de lingvaj atestoj ne dependas de la nombro da parolantoj de la koncerna lingvo. Ĉiu atesto estas „nur paperaĵo kiu indikas ke vi atingis certan nivelon“ kaj jam pro tio kun imanenta potenciala utileco. Gravas ke la posedanto de tiu atesto disponas pri la necesaj kapabloj kaj lertoj, kontraŭe al multaj aliaj. Ekzistas multe da lingvoj kiuj estas parolataj de tre malmultaj homoj – kelkfoje eĉ malpli ol de Esperanto.
Ankaŭ la „malgranda nombro da cirkonstancoj“ ne estas argumento. Unusola cirkonstanco povas subite gravigi la pruvon de la koncernaj kapabloj. Krome sufiĉas se grupo de studentoj aŭ civitanoj deziras kurson pri la lingvo. Multaj institucioj ne postulas pruvilojn en la kazo de Esperanto, sed de tempo al tempo tio okazas, kaj tio povas esti tre malagrabla por instruemulo en la koncerna loko.
Kiel respondeculo por ekzamenoj en mia nacia Esperanto-Instituto mi ofte ricevis tiun demandon kaj donis tian respondon kiel la supra. Mi neniam ricevis plendon pri ne-akcepto de atesto de nia instituto, ĉu de universitatoj, aliaj altlernejoj, ĉu de (precipe) labordonantoj.
En mia lando momente ĉiu „papera kvalifikilo“ normale akceptiĝas. Ĉu ĝi poste ludos rolon momente ne gravas. Kiel dua lingvo Esperanto estas eble neinteresa, sed kiel tria aŭ kiom-ajna plia lingvo ĝi reprezentas tutsimple „plian kvalifikon“. Tri lingvoj estas pli ol du.
Se iu institucio malakceptas Esperanto-ateston, tio estas intenca ofendo kontraŭ la Internacia Lingvo Esperanto, kiu ne estas akceptebla laŭ la konata rezolucio de UNESKO. En la membroŝtatoj de UN la institucioj ĝenerale – pleje - evitas tiajn ofendojn.
Sekvas por Esperantistoj la decido, ĉiuokaze senĝene kaj sentime submeti siajn Esperanto-atestojn al ĉiuj ajn institucioj.
La aserto ke „KER-atesto estas utila en multaj lingvoj, sed Esperanto ne estas unu el ili“ malatentas la realon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.