Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ŝihej MIJAKE
Vivtempo: 1901 - 1980
Devenlando: Japanujo
Agadlando(j): Japanujo
Prezento: MIJAKE Ŝihej (naskiĝis la 16-an de oktobro 1901 en Simaneken - mortis la 29-an de majo 1980 en Tokio) estis membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de UEA.
Esperantistiĝinte en ĉ. 1920, li estis inter 1931 kaj 1971 unu el la plej aktivaj gvidantoj de la japana Esperanto-movado. De marto 1932 ekskluzive li oficis kiel sekretario de JEI.
Eble lia plej grava iniciato estis la lanĉo de kunloĝaj Esperanto-kursoj en 1962. Tiu maniero organizi kursojn poste sufiĉe enradikiĝis. Redaktis Esperanto-Lernanto 1933.
Mijake iniciatis Japanan Esperanto-Literaturan Societon en 1932, kiu celas plibonigon de stilo de japanaj verkistoj kaj elekton de japanaj tradukindaj verkoj. Mijake kompilis Vortaro de Esperanto (Esperanto-Japana, Japana-Esperanta). (1965), verkis Elementa legolibro de Esperanto (1971) kaj tradukis literaturaĵojn el la japana, franca kaj angla.. Lia verko por Esperanto-lernantoj estas: Elementa legolibro de Esperanto (1967)

Fonto: Vikipedio

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Mireille je 2012-06-21 06:16:38

Mirejo intervjuas Sinjoron HUJIMOTO Tatsuo en Kyoto la 21an de junio 2012.
HUJIMOTO Tatsuo deziras aldoni, ke MIYAKE Sensei estis aparte klera persono.
MIYAKE Sensei plie verkis poemojn en la japana.
Li analizis poemaron prezentitan de Majorie Boulton sen scii, ke temis pri la sama esperantista verkistino. Tio montras, ke MIYAKE havis intereson pri poezio.

1.
Mireille je 2012-06-21 06:09:49

Mirejo intervjuas Sinjoron HUJIMOTO Tatsuo en Kyoto la 21an de junio 2012.

MIYAKE Sensei (Majstro) lanĉis la kunloĝadon en la jaro 1961 en Nobeyama, en gubernio Nagano. Tie la esperantistoj uzis domon apartenantan al la Universitato Shinshu; ĝi estis uzata por agrikulturaj studoj. Profesoro KATO, oftalmologo, instruis en tiu universitato kaj estis esperantisto. Venis ĉirkaŭ 30 gesamideanoj por studi dum unu semajno. Dua kunloĝado okazis en la urbo Hamura, Tokyo, en la jaro 1962. Tiuj du kunloĝadoj estis organizitaj de JEI. Poste aliaj establoj japanaj organizis similajn kunlaĝadojn. Tiaj kunvenoj estis ia lingva preparado por la Tokyo-a UK.

MIYAKE Sensei estis redaktoro de la japana revuo "Esperanto". Paralele ekzistis "La Revuo Orienta". Iam la du revuoj kuniĝis. Tiam MIYAKE fariĝis la redaktisto de tiu "nova" revuo. Tiun oficon li plenumis dum jardekoj.

MIYAKE Sensei havis lingvan kaj literaturan talentojn. Lia vortaro Esperanto-Japana estas tre valora kaj hodiaŭ ankoraŭ multe uzata. Mi ne sekvis liajn kursojn, ĉar mi jam estis esperantisto. MIYAKE Sensei instruis al multaj pli junaj japanoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.