Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Wim Jansen
Vivtempo: 1948 - 2024
Devenlando: Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento: Mallonga membiografio tradukita de ni baze de sinprezento de Wim Jansen en la paĝo de la amsterdama universitato

Naskita en Amsterdamo en 1948 mi trapasis la abiturientan ekzamenon en 1965 kaj poste daŭrigis miajn studojn pri aerspaca inĝenierado ĉe la Teknika universitato en Delft kaj diplomiĝis tie en 1970. En 1974 mi aliĝis al la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kie mi laboris kiel projekt-inĝeniero kaj projektestro ĝis 1989. En mia libertempo mi daŭre kultivis mian intereson pri lingvoj. En 1989 mi akiris diplomon pri kompara lingvistiko kun specialiĝo pri la eŭska lingvo ĉe Universitato de Leiden. De 1989 ĝis 1998, kiam mi retiriĝis el ESA, mi respondecis pri starigo kaj efektivigo de programo de scienca eksperimentado en la kampo de senpezeca esplorado pri senpilotaj sovetiaj kaj rusaj kosmoŝipoj. Dum mia tuta kariero en aerspaca administrado la angla kaj la franca estis miaj formalaj oficejaj lingvoj. Miaj plej ofte uzataj lingvoj en la kampo estis la angla, germana kaj rusa. En 1992 mi konstruis mian propran laboratorion en Moskvo, destinitan por ĉiuj antaŭlanĉaj kaj postalteriĝaj laboroj pri la sciencaj utilaj ŝarĝoj, kiujn ni planis flugigi en la sekvaj jaroj kaj por la ricevo de telemetrio de la orbitaj satelitoj. Post 5-6 gravaj misioj la financado de mia programo estis konsiderinde reduktita kaj mi ricevis ŝancon forlasi la Agentejon.

Mi decidis ŝanĝi karieron kaj fariĝis memstara lingvoinstruisto kaj esploristo. En 2002 mi estis nomumita al la vaka katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe Universitato de Amsterdamo(UvA) kaj starigis programon de instruado kaj esplorado. La komenca plentempa kurso pri interlingvistiko, kiu funkcias ĉiujare inter septembro kaj decembro, estis kompletigita en 2006 per plentempa lingvoakirado de Esperanto, kiu okazas ĉiujare inter februaro kaj majo.

Kio pri "Interlingvistiko kaj Esperanto"? En mia persona biografio ĉio okazis en la inversa ordo, t.e. Esperanto unue, sekvata de interlingvistiko en multe pli posta etapo. Mi povas nur konjekti, ke ĝi devis havi iun rilaton kun la kolekto de mia patro de Esperanto-libroj, kiu ekigis mian unuan intereson pri la lingvo. Por estonta inĝeniero estis ankaŭ evidente, ke ekzistas nenio en la "senkontrolita" natura mondo, kio ne povus esti restrukturita de homo por pli bona agado, do kial ne restrukturi lingvon? Lernado kaj praktikado de Esperanto levis demandojn pri tio, kiel ĉi tiu lingvo funkcias detale kaj tio kondukis al pliaj studoj pri esperantologio, la faka branĉo de priskriba lingvistiko, kiu okupiĝas pri la strukturo kaj funkciado de Esperanto. De tie estis eta paŝo al interlingvistiko, la scienco de artefaritaj lingvoj por interhoma komunikado ĝenerale (planlingvoj aŭ helplingvoj estas aliaj nomoj por ĉi-tipaj lingvoj). La fundamentojn por miaj studoj pri esperantologio kaj interlingvistiko preparis mia specialiĝo pri kompara lingvistiko kaj precipe eŭska.

Esperanto estas mia sola L2, kiu proksimiĝas al tio, kion mi nomas gepatra lingvo, sento, kiun mi dividas kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo kaj kiun mi traktis, ambaŭ el psikologia kaj struktura vidpunktoj, en mia inaŭgura parolado de la 4-a de septembro 2009. (Jen la teksto, momente nur en la nederlanda.)

Mia edzino estas itala, kaj la itala estas nia dua familia lingvo, kvankam Esperanto estis la unua lingvo, kiun ni havis komune. Ni tamen ne trudis ĝin al niaj gefiloj, kiuj kreskis dulingve, t.e. nederlanda-itala.

Jen ligilo al 29 artikoloj de Wim Jansen en nia kolekto de la DOKUMENTUJO.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
mjb_edukado je 2024-02-24 08:06:43

Estis por mi granda ĉagreno ekscii pri la subita forpaso de Wim. Li estis eksa inĝeniero, kaj danke al liaj bonaj rilatoj en la Amsterdama Universitato, ankaŭ mi, inĝeniero laŭ la eduko, povis efektivigi mian revon pri altnivelaj universitataj studoj kaj doktoriĝo en Amsterdamo post plenumo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Mi havis la grandan feliĉon kunlabori kun li dum 4 jaroj. Lia afableco, bonvolemo, vasta scio kaj fidoplena subteno montriĝis tre gravaj por mia sukceso. Ni kondolencu kun la familio okaze de tiu granda perdo.

4.
ilonaesp je 2024-02-06 17:31:15

Wim Jansen havas grandan meriton en la universitata instruado de interlingvistiko kaj esperantologio, en la prosperigo de la Amsterdama Katedro, verkado de studlibro por la studentoj. Li science analizis esperanton el lingvistika vidpunkto kaj aperigis multajn gravajn artikolojn. Ni kunlaboris: li helpis per zorgema kontrolado de kelkaj libroj kiujn mi eldonis. Li laboris ankaŭ nun pri libro kaj el tio li planis prelegon dum la Interlingvistika laborsesio de la Lingvista Kongreso (septembro 2024). Ĉagrenas min, ke ni perdis lin.

3.
Katalin je 2024-02-06 14:48:01

Kun granda tristeco en la koro mi provadas kompreni mense kaj kore la forpason de tiom grava kolego, Wim Jansen. Je kiu mi povis kalkuli, kun kiu mi plurfoje povis bonege kunlabori. Kolego, de kiu mi foje ricevis unu el la plej grandaj profesiaj agnoskoj kaj fidon, pere de invito al laboro - kiun mi ne povis akcepti. Sed la fakto, ke Wim opiniis min taŭga por tiu granda defio, forte kunligis min kun li.
Lia diligenta kaj preciza laboro, grandega respondeco pri ĉio, kion li entreprenis, senlima honesteco ĉiam admirigis min.
Ne neglektenda estas ankaŭ la fakto, ke li estis unu el la kolegoj kiuj ankaŭ fizike loĝis (sekve estis) plej proksime al mi, tial eblis ankaŭ reciprokaj privataj vizitoj (foje mi paŝis 13 km piede al lia hejmo!) kaj renkontiĝoj ĉiam cele al tre seriozaj planoj kaj labortemoj.
Mi esperas, ke li ne malkontentus scii, ke mi - malgraŭ lia ne-volo - nun lanĉis por li paĝon en la panteono, kie li jam delonge devintus esti.
Wim, dankon por ĉio, kion vi faris kaj donis. Mi ĉiam memoros vin. Ripozu en paco. Katalin

2.
Vojacek je 2024-02-06 11:15:31

Mi kondolencas al lia familio. Kun Wim Jansen mi konatiĝis en la jaro 2008, kiam li organizis en Amsterdama Universitato seminarion pri instruado de Esperanto en universitatoj antaŭ la UK en Roterdamo. Li estis agrabla, simpatia, helpema kaj vigla kolego.

1.
Mao87 je 2024-02-06 09:16:41

Granda perdo por la tuta Esperantujo. Sed ni danku pro la grandega laboro, precipe je la universitata nivelo. Kondolencojn al la familio.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.