Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Vicente Manzano-Arrondo
Kromnomo: Viko
Edukado-ensalutnomo: Vicento
Vivtempo: 1963 -
Devenlando: Hispanujo
Agadlando(j): Hispanujo
Prezento: Mia Esperanta kromnomo estas Viko. Hispane, Vicente Manzano-Arrondo.
Mi naskiĝis en humila familio de andaluziaj migrantoj en Barcelono, kie mi lernis la vivon ĝis iĝi 16-jaraĝa. La familio revenis al Andaluzio, kie mi ankoraŭ loĝas. Tie mi studis filozofion kaj doktoriĝis pri psikologio. Jam kiel instruisto en la Universitato de Seviljo, mi doktoriĝis ankaŭ pri edukado kaj pri ekonomio. La celo estis kompreni la malsimplan mondon per malsimpla rigardado. Pro la sama celo mi kunfondis organizadon, kies nomo estas Universitato kaj Socia Engaĝiĝo, kune kun kolegoj el dekoj da sciencaj disciplinoj.
La interpretado kaj de la mondo kaj de la universitato alportis min al scivolemo pri Esperanto.
Eble tiu lingvo povas esti solvo rilate al la lingva maljusteco, kiu premegas homojn ene kaj ekster la universitato. Tio okazis en somero de 2016.
Danke al Esperanto, mi kontaktis multe da aktivuloj en la mondo, kune kun kiuj multe da agadoj realiĝis kaj realiĝas.
Ekde 2017 miaj publikigaĵoj ĉefe stariĝas Esperante, kaj sciencaj kaj universitataj kaj movadaj. Pluraj kolegoj eksciis pri la lingvo kaj ĝiaj avantaĝoj por la komunikado ene de niaj institucioj. Nun ĉirkaŭ dek kolegoj lernis la lingvon kaj ĉirkaŭ kvinoble aktive defendas Esperanton en mia universitato. Ni realigis universitatan klubon kaj disvastigas la lingvon en la studentaron kaj kolegaron.
Ankaŭ ekde 2017 mi atingis la monan kaj institucian apogon por la realigo de kvar projektoj en Afriko rilate al la disvolviĝo, kiuj eblis danke al Esperanto, kaj temas pri lingva, kultura kaj seksa malegalecoj. Do ĉiuj partoprenantoj el Afriko estas esperantistoj, kaj la retpaĝoj, dokumentoj kaj raportoj pri tiuj projektoj publikiĝas oficiale Esperante. Ekzemple, unu el la aktivaj defendantoj de la lingvo en mia universitato estas la tiama direktoro de la servo pri disvolviĝo, kiu eksciis pri Esperanto danke al tiuj projektoj.
Kune kun Unika (Esperanta kromnomo de JUNG Yuro) kaj la Universitato de Seviljo, ni realigis la entreprenon Civiencia [https://civiencia.io/], kies oficiala kategorio estas Entrepreno Bazita sur la Scio, kaj kies ĉefa produkto estas NiFARU [https://nifaru.io/], socia reto kaj reta softvaro, klare Esperanta. Ni kreis novan lingvon por programado, nomita NIFO, kies vortoj estas 100% Esperantaj, kaj kies celo estas la programado de esploroj. Niaj kontraktoj kun aliaj entreprenoj kaj organizaĵoj estas dulingvaj (hispane kaj Esperante). Niaj laboristoj devas scipovi la lingvon. La registraro de Hispanio agnoskis la entreprenon kiel organizaĵon kun strategia valoro. Inter aliaj agadoj, Civiencia kreis IKIKO-n, la Internacia Kongreso pri Interkultura Komunikado, pere de kiu ni eksperimentas solvi defiojn rilate al la malsamaj kulturoj, malsamaj horaroj kaj malsamaj lingvoj.
Mia ĉefa celo estas enirigi Esperanton en kutimajn universitatajn kaj popolajn agadojn, sen vendi la lingvon, tiel ke aliaj partoprenantoj malkovru ĝin nature kaj naskiĝu scivolemo.
Ekzemple, en Internacia Kongreso pri Afriko, kiu okazas dum mi skribas ĉi tiun tekston, mi peris la celon, ke la kongresanoj Esperante spektu du videojn (kun hispanaj subtekstoj): pri la Universitato de la Espero de DR Kongo, UEK, kie stariĝas Fakultato pri Lingvoj pere de Esperanto; kaj pri la Esperanta Virina Asocio de Afriko, EVAA. Certe partoprenantoj surpriziĝos kaj scivolemos.
Kiel kutima Esperanta movadano, mi partoprenas en pluraj agadoj, kiel la monata universitata kunpensigado, la organizado de Esperantaj kongresoj, la instruado de la lingvo, la tradukado de manifestoj, la disvastigo en bazaj, mezaj kaj altaj lernejoj ktp.
Nuntempe mi instruas kolegojn el pluraj disciplinoj pere de oficiala universitata kurso. Ili havos oficialan atestilon pri la kurso "Esperanto kiel universitatilo". Kaj oni esperu, ke ili estos disvastigantoj por la studentaro en siaj klasĉambroj kaj studobjektoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
nazdar je 2024-01-18 05:07:11

Ankau mi gratulas kaj deziras sukceson!
Vera Barandovska-Frank

4.
manolo_parra je 2023-12-20 19:42:13

Gratulon, Viko! Vi estas granda inspiro por ni ĉiuj.

3.
fransoazo je 2023-12-15 14:42:05

Gratulon, kara! Kiom interese estas, ekscii vi viaj gravaj kaj multaj agadoj!

2.
ilonaesp je 2023-12-15 13:00:56

Mi tre ĝojas ke mia finstudinto en la Interlingvistikaj Studoj (AMU, Poznano) atingis jam la Panteonon.
Mi deziras dauran entuziasmon, persiston en la apliko de Esperanto por scienca komunikado kaj kunligo, helpo de homoj el diversaj mondopartoj.
Ilona

1.
Katalin je 2023-12-14 22:16:31

Korajn gratulojn al vi, Viko por via enpanteoniĝo kaj dankon pro via valora agado. Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.