Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ngoc Lan NGUYEN THI
Vivtempo: 1932 -
Devenlando: Vjetnamujo
Agadlando(j): Vjetnamujo
Prezento: Prezento el Vikipedio:
Nguyễn Thị Ngọc Lan (naskiĝis la 13-an de julio 1932 en Vjetnamio) estas vjetnama esperantistino.
Ŝi eklernis Esperanton en 1989.

Ŝi estis
- ano de la Esperanto-klubo de Emeritaj Instruistoj de Hanojo, 1989 - 1992
- estrarano de HANESPE (Hanoja Esperanto-Klubo), 1990 - 2001 kaj ĝia estro (antaŭ AK la Dua) Kasisto de VEA, 1995 - 2005.
- membro de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)de 1989, estrarano de VEA de 1996 ĝis 2004
- estro de la Esperanto-Societo Nguyễn Văn Kỉnh, ĝis 2004.

En la fako de bibliotekoj, ŝi estigis la bibliotekon de HANESPE, kiu estis administrata de VEA de 1998. Pri instruado, ŝi okazigis kaj gvidis Esperanto-kursojn por HANESPE (inkluzive kelkajn kursojn por studentoj), 1992 – 2001. Ŝi - kune kun s-ro Bui Xuan Thanh - verkis lernolibron en la vjetnama lingvo por komencantoj: Quốc tế ngữ - Trình độ sơ cấp , 1997 (reeldonita en 1998), kaj gvidis kursojn de VEA, de 2001 ĝis nun. Ŝi okazigis kaj gvidis 10 kursojn de blindaj junuloj, 1999 – 2004.

Por blinduloj ŝi kunlaboris kun japana esperantisto pri la postulo de la financoj de JIKA (JICA) al la Projekto de Brajla Biblioteko (por printado de brajlaj libroj) kaj poste pri ĝia efektivigo, 2001 - 2004.

Por prezentado de Vjetnamio kaj vjetnamoj ŝi skribis kaj akiris skribintojn por “Raportoj el Vjetnamio“ eldonita de Saiki Akira, japana esperantisto en 2002, kaj la sama libro kun suplemento eldonita en 2007, estis kunlaborinto de “Juna Amiko”, 2005 – 2009, skribis por “Monatoj tra La Mondo” eldonita de Hori Yasuo en 2005, “Vivo tra la Mondo” eldonita en 2007 kaj por la tria eldonota libro, skribis por la bulteno “Verda Mesaĝo” kaj de 2008 por la reta bulteno de VEA.

Pri vortaro kaj traduko, kontribuis:
Al la kompilado de la Kvar-lingva Vortaro de Proverboj, 1994 – 1997
Al la kompilado de la granda Esperanta-vjetnama Vortaro de 2003
Al la traduko de la eldonota Tagkajero de la kuracistino Đặng Thùy Trâm[1]
Ŝia tradukaĵo de "Taglibro de Đặng Thùy Trâm" (Nhật ký Đặng Thùy Trâm) estis unu el plej bonaj vendoj de 2005 en Vjetnamio.[2]

Rilate al UEA:
ŝi estas individua membro de UEA, 1996 - 2010
Delegito de UEA, 2000 - 2010
Ĉefdelegito 2002 – 2004
Vicdelegito 2005 – 2010

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2023-12-14 22:22:10

Kara Sinjorino Lan. Kun admiro mi legis vian vivresumon kaj ĝojas, ke ni povas prezenti vin al la mondo pere de nia Panteono. Ni dankas vin por via valora agado kaj deziras al vi bonan sanon. Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.