Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Erich-Dieter KRAUSE
Vivtempo: 1935 - 2023
Devenlando: Germanujo
Prezento: Forpasis Erich-Dieter Krause (1935–2023), orientgermana fakulo pri la indonezia lingvo, en Esperantujo ĉefe konata kiel akademiano kaj aŭtoro de pluraj gravaj vortaroj inter Esperanto kaj la germana lingvo.

La 18-an de oktobro 2023 mortis la konata germana leksikografiisto profesoro Erich-Dieter Krause post mallonga malsano. Li estis specialisto pri la indonezia lingvo (Bahasa Indonesia) kaj laboris ĝis 2000 en la Orientazia Instituto de la Universitato Leipzig (Germanio).

Li doktoriĝis en 1974 pri la temo ”Fremdaj influoj al la leksiko de la indonezia kun speciala fokuso pri angloamerikaj influoj” kaj habilitiĝis en 1992. Krause publikigis lernolibrojn kaj vortarojn pri la indonezia lingvo.

Li tamen estas pli konata kiel leksikografiisto pri Esperanto, speciale en germanlingvaj landoj. Lia unua vortaro Esperanto-Germana aperis en 1967 (190 paĝoj) kaj en 1971 aperis lia Taschenwörterbuch Deutsch–Esperanto (Poŝvortaro Germana–Esperanto, 279 paĝoj). Ekde tiu tempo li kontinue plivastigis sian leksikan kolektaĵon por publikigi pli grandajn dulingvajn Esperanto-vortarojn en entute kvar eldonejoj.

Ĉe Mondial (Novjorko) aperis lia duvoluma vortaro Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Plena Vortaro Esperanto-Germana, 1 512 paĝoj) en 2018, kaj en tiu ĉi jaro, nur malmultajn monatojn antaŭ lia morto, tie estis publikigita lia trivoluma verko Vollständiges Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Plena Vortaro Germana-Esperanto, 2 511 paĝoj).

Tiuj du vortaroj enhavas ne nur unuopajn kapvortojn kaj kunmetaĵojn, sed ankaŭ multegajn ekzemplofrazojn, terminojn (precipe el medicino, zoologio kaj botaniko) kun klarigoj kaj parolturnoj. Ili estas samtempe ĝenerallingvaj vortaroj, fakvortaroj kaj frazeologiaj kaj enciklopediaj vortaroj.

Erich-Dieter Krause estis multjara membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la fakrevuo ”Esperantologio / Esperanto Studies”. Li aktivis en la germana Gesellschaft für Interlinguistik (GIL) (Societo pri Interlingvistiko), prelegante kaj publikigante pri leksikografiaj temoj.

La esperantistaro ŝuldas al Erich-Dieter Krause grandan dankon. Verŝajne ne estas germanlingva Esperanto-parolanto, kiu ne iam konsultis liajn vortarojn. Ili estas kaj estos valoraj por praktika uzo en la komunumo.

Aldone, ĉar vortaroj alireblas ankaŭ en niaj publikaj bibliotekoj kaj librovendejoj (malkiel la kutima Esperanto-literaturo), la verkoj de Krause pro siaj ampleksoj kaj kvalitoj ankaŭ helpas plialtigi la reputacion de Esperanto ekstermovade.

Nekrologo de Sabine Fiedler el Libera Folio
Foto: Karbisto

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.